Red Allen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Henry James ALLEN (* 7-an de januaro 1908[1] en Nov-Orleano, Luiziano; † 17-an de aprilo 1967 en Novjorko, Novjorkio), konata kiel Red Allen, estis usona ĵaztrumpetisto. Dum la 1920-aj jaroj li validis „kiel unu el la plej bonaj kaj brilaj trumpetistoj“. Li ricevis en 1929 ĉe Victor surdiskigo-kontrakton, ĉar la diskoeldonejo volis fari lin „ respondo al Louis Armstrong“.[2]

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

La filo de bandestro Henry Allen (1877–1952) lernis trumpetludon de Peter Bocage kaj Manuel Manetta. Komence Red Allen ludis en la latunbando de sia patro, poste en la Excelsior Brass Band kaj en la dancbandoj de Sam Morgan, George Lewis (1923), John Casimir kaj Captain John Handy (1925). Poste li laboris sur la radovaporŝipoj ĉe Sidney Desvigne. Kun la Dixie Syncopators de King Oliver li iris en 1927 al Ĉikago kaj poste al Novjorko, kie li ankaŭ laboris ĉe Clarence Williams, kun kiu li ankaŭ estas aŭdebla sur unuaj sonregistraĵoj. Li denove revenis sur la Misisipo, por tie ludi ĉe Fate Marable. En 1929 li ricevis surdiskigo-kontrakton kaj transloĝiĝis al Novjorko, kie li prezentis kun la bando de Luis Russell. Ekde 1933 Allen estis membro de la bandoj de Fletcher Henderson kaj Lucky Millinder samkiel de la Mills Blue Rhythm Band, antaŭ ol en 1937 li revenis al la bando de Luis Russel, kiu poste fariĝis akompanbando de Louis Armstrong.

Krom sonregistraĵoj kun diversaj bandoj Allen faris ankaŭ sonregistraĵojn sub propra nomo. Krome li akompanis famajn muzikistojn kiel Fats Waller, Jelly Roll Morton, Coleman Hawkins, Ida Cox, Lionel Hampton, Victoria Spivey kaj Billie Holiday.

Ekde la 1940-aj jaroj Allen dikrektis propran bandon, kun kiu li koncertvojaĝis ĝis en la malfruajn 1950-ajn jarojn tut-usone. En 1957 la mita televidspektaklo "The Sound of Jazz" estis sonregistrata, kie li i.a. prezentis apud Billie Holiday kaj Count Basie. En 1959 li aliĝis en la bando de Kid Ory, kun kiu li samjare ankaŭ prezentis en Eŭropo. Lia albumo Feelin’ Good (1966) provokis Don Ellis-on al la rimarko, ke Allen estas „la plej pionira trumpetisto de Novjorko.[2] Ĝis sia morto en 1967 li aktivis kiel muzikisto kaj en 1964, 1966 kaj 1967 li estis survoje en Eŭropo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel naskiĝjaron oni foje nomas ankaŭ 1906.
  2. 2,0 2,1 Ian Carr k.a. Jazz Rough Guide, Stutgarto 1999, p. 8x.