Misisipo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Usono. Se vi serĉas informojn pri la samnoma rivero en Kanado, vidu la paĝon Misisipo (Kanado).
Situo de la rivero Misisipi
Ekfluo de Misisipo ĉe la Lago Itasca (2004)
Coon Rapids Dam
Misisipa eknavigejo: Akvobaraĵo Coon Rapidejoj
Kunfluejo de riveroj Viskonsino kaj Misisipo, vidita el Vajalusinga Ŝtata Parko en Viskonsino

Rivero Misisipo estas la dua plej longa rivero en Usono. La plej longa estas ĝia flanka rivero Misuro. Kune ili konsistigas la plej longan riveron en Norda Ameriko. Mezurate de la fonto de Misuro al la buŝo de Misisipo ili longas 6.270 km. Same ĝi estas la czefa rivero de la plej granda drensistemo en Nordameriko.[1][2] Fluas entute ene de Usono (kvankam ties drenbaseno atingas ĝis Kanado), ĝi ekfluas en norda Minesoto kaj formas meandrojn malrapide suden dum 3,770 km[2] ĝis la Misisipa Riverdelto ĉe la Golfo de Meksiko. Kun ties multaj alfluantoj, la Misisipa akvokolekta areo drenas ĉion aŭ partojn el 31 usonaj ŝtatoj kaj 2 kanadaj provincoj inter la Rokaj kaj la Apalaĉaj Montoj. La Misisipo rangas kiel la kvara plej longa kaj ladeka plej larĝa rivero en la mondo. La rivero ĉu bordas ĉu trapasas tra la ŝtatoj Minesoto, Viskonsino, Iovao, Ilinojso, Misurio, Kentukio, Tenesio, Arkansaso, Misisipio, kaj Luiziano.

Indianoj dumlonge loĝis laŭlonge de la Misisipa Rivero kaj de ties alfluantoj. Plej estis ĉasistoj-kolektistoj aŭ pastistoj, sed kelkaj, kiaj la Montetuloj, formis fekundajn agrikulturajn sociojn. La alveno de eŭropanoj komence de la 1500-aj jaroj ŝanĝis la indiĝenan vivostilon kiam unuaj esploristoj, poste setlantoj, aventuriĝis en la baseno laŭ pliiĝantaj nombroj. La rivero utilis unue kiel barilo – formante limojn por Nova Hispanio, Nova Francio, kaj por la komenca Usono – poste kiel utilega transportejo kaj komunikeja ligilo. En la 19a jarcento, dum la hegemonio de la evidenta destino, la Misisipo kaj kelkaj okcidentaj alfluantoj, ĉefe la Misurio, formis vojojn por la alokcidentan etendon de Usono.

Formita de dikaj tavoloj de kuŝejoj el silto de tiu rivero, la Misisipa Rivervalo estas unu el la plej fekundaj agroregionoj de la lando, kiu rezultigis la famkonatan vaporŝipan epokon de la rivero. Dum la Usona Enlanda Milito, la kapto de la Misisipo fare de trupoj el la Unio markis turnopunkton direkte al venko pro la graveco de la rivero kiel itinero de komerco kaj vojaĝado, ĉefe al la Konfederacio. Pro granda kresko de grandurboj kaj la pli grandaj ŝipoj kaj barĝoj kiuj anstataŭis riverboatojn, la jardekoj sekvantaj al la 1900-aj jaroj vidis la konstruadon de masiva inĝenieristika laboro kiel ekzemple digoj, kluzinstalaĵoj kaj akvobaraĵoj, ofte enkonstruante kombinaĵon.

De kiam moderna evoluo de la baseno komenciĝis, la Misisipo ankaŭ vidis sian parton de poluo kaj mediajn problemojn - plej precipe grandaj volumoj de agrikultura drenaĵo, kiu kondukis al la Meksikagolfa morta zono de la Delto. En la lastaj jaroj, la rivero montris ioman ŝanĝon direkte al la kanalo de la rivero Aĉafalaja en la Delto; flueja ŝanĝo prezentiĝis katastrofa al havenurboj kiaj ekzemple Nov-Orleano. La sistemo de digoj kaj pordegoj tenis la Misisipon en ĝia nuna kanalfluejo ĝis nun, sed la ŝanĝo iĝas pli verŝajna ĉiun jaron pro riveraj procezoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel komencon de Misisipo oni difinis lagon Itaska en Minesoto. Ĉe sia fino ĝi fluas en la Meksikan Golfon. La flutempon de lago Itaska al la Golfo oni kalkulis je mezume 90 tagoj.

La nomo Misisipo estas indiana vorto, derivita de la algonkinaj vortoj mesipi (granda rivero) aŭ misi sepe (patro de riveroj).

Misisipo forfluigas akvon el ĉ. 3.200.000 km² kaj tiel havas la trian plej grandan basenon de la mondo, superate nur de Amazono kaj Zairo.

Tiu baseno ampleksas tute aŭ parte 31 usonajn subŝtatojn kaj la sudon de du provincoj de Kanado, nome Alberto kaj Saskaĉevano.

En Ilinojo kaj Viskonsino la baseno de la rivero proksimiĝas je kelkdek kilometroj al la Grandaj Nordamerikaj Lagoj, kies akvo fluas al rivero Sankt-Laŭrenco.

Delto de Misisipo, el kosmo

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, la Malsupra Misisipo konstituas Tutmondaj 200-ekoregionon. La rivero gastas multajn [3] grandajn nesalakvajn fiŝospeciojn, nesalakvajn reptiliojn, amfibiojn, krabojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Indianoj[redakti | redakti fonton]

Monks Mound, nome platforma monteto ĉe la loko de la Misisipa urbo Cahokia.

La areo de la Misisipa Baseno unue estis setlita de indianaj ĉasistoj-kolektistoj kaj estas konsiderita unu el la malmultaj sendependaj centroj de planta malsovaĝigo en homa historio..[4] Signoj de frua kultivado de sunfloro, kenopodio, marĉa ivo kaj indiĝena kukurbo datrilatas al la 4-a jarmilo a.K. La vivstilo iom post iom iĝis pli setlejaj kiam multaj ekloĝis post ĉirkaŭ 1000 a.K. dum kio nun estas nomita la arbara periodo, kun kreskantaj signoj de ŝirmejkonstruo, ceramiko, teksado kaj aliaj praktikoj. Reto de komerco referencita kiel la Hopewell-interagada sfero estis aktiva laŭ la akvovojoj inter proksimume 200 kaj 500 p.K., disigante oftajn kulturajn praktikojn trans la tuta areo inter la Meksika golfo kaj la Grandaj Lagoj. Periodo de pli izolitaj komunumoj sekvis, kaj agrikulturo enkondukita el Mezameriko kaj bazita sur la Tri Fratinoj (maizo, faboj kaj kukurbo) iom post iom dominis. Post proksimume 800 p.K. tie ekestis progresinta agrikultura socio hodiaŭ referita kiel la Misisipa kulturo, kun signoj de tre plurtavolaj kompleksaj triblandoj kaj grandaj loĝantarcentroj. La plej elstara el tiuj, nun nomita Cahokia, estis okupita inter proksimume 600 kaj 1400 p.K.[5] kaj ĉe sia pinto nombris inter 8,000 kaj 40,000 loĝantoj, nome pli grandaj ol Londono, Anglio, de tiu tempo. Dum unua kontakto kun eŭropanoj, Cahokia kaj multaj aliaj Misisipaj grandurboj disiĝis, kaj arkeologiaj trovaĵoj atestas pliigitan socian streson.[6][7][8]

Modernaj indianaj nacioj enloĝantaj la Misisipan basenon estas Ĉejenoj, Siuoj, Dakotoj, Oĝibvoj, Potavatomoj, kaj aliaj.

Eŭropana esplorado[redakti | redakti fonton]

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • William Faulkner utiligas la Misisipon kaj Delton kiel la scenaron por multaj epizodoj ĉie en siaj romanoj. Oni sugestis ke en la fama rakonto de Faulkner, La Urso el Go Down, Moses, juna Ike unue komencas sian transformon en viron, tiel cedante sian apartan rajton por alteriĝi en Yoknapatawpha Distrikto tra siaj realigoj trovitaj ene de la arbaro ĉirkaŭ la Misisipo.
  • Multaj el la verkoj de Mark Twain traktas aŭ okazas proksime de la Misisipo. Unu el liaj unuaj majstroverkoj, Vivo sur la Misisipo, estas perte historio de la rivero, parte memoraĵo de la travivaĵoj de Twain sur la rivero, kaj kolekto de rakontoj en kiuj aŭ okazas aŭ estas rilata al la rivero. La rivero estis konata pro la nombro da banditoj kiuj nomis ĝiajn insulojn kaj marbordojn hejmo, inkluzive de John Murrell kiu estis bonkonata murdisto, ĉevalŝtelisto kaj sklavo-re-komercisto. Lia fifameco estis tia ke verkinto Twain dediĉis tutan ĉapitron al li en Vivo sur la Misisipo, kaj Murrell estis konita kiel havanto de insula ĉefsidejo sur la rivero ĉe Insulo 37. La plej fama verko de Twain, nome La Aventuroj de Huckleberry Finn, estas plejparte vojaĝo laŭ la rivero. La romano funkcias kiel epizoda meditado pri usona kulturo kie la rivero havas multoblajn malsamajn signifojn inkluzive de sendependeco, fuĝo, libereco, kaj aventuro.
  • La romano The Confidence-Man de Herman Melville portretis grupon de pasaĝeroj (per vaporŝipo) je la stilo de The Canterbury Tales - kies interligaj rakontoj estas rakontitaj kiam ili vojaĝas laŭ la Misisipo. La romano estas skribita kaj kiel kultura satiro kaj metafizika disertaĵo. Kiel ĉe Huckleberry Finn, ĝi utiligas la Misisipon kiel metaforon por la pli grandaj aspektoj de kaj usona kaj homa identeco kiuj unuigas la alirilatajn malsimilajn rolulojn. La flueco de la rivero estas reflektita per la ofte ŝanĝiĝantaj personecoj kaj identecoj de la "confidence man" de Melville.
  • Multe de la romano Show Boat de Edna Ferber de 1926 okazas ĉe la Misisipo. La romano estas la bazo por la famkonata muzika teatraĵo de Jerome Kern kaj Oscar Hammerstein II de 1927.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. United States Geological Survey Hydrological Unit Code: 08-09-01-00- Lower Mississippi-New Orleans Watershed
  2. 2,0 2,1 Lengths of the major rivers. Alirita 14a de Marto, 2009.
  3. Nacia Geografia Societo : Malsupra Misisipo angle
  4. P. J. Richerson, R. Boyd, kaj R. L. Bettinger, "Was Agriculture Impossible During the Pleistocene but Mandatory during the Holocene? A Climate Change Hypothesis", American Antiquity 66: 387–411, 2001.
  5. Sacredland.org "Mississippian Mounds", Sacred Land Film Project
  6. Pauketat, Timothy R. (2003), “Resettled Farmers and the Making of a Mississippian Polity”, American Antiquity, Vol. 68, No. 1.
  7. Pauketat, Timothy R. (1998), “Refiguring the Archaeology of Greater Cahokia”, Journal of Archaeological Research, Vol. 6, No. 1.
  8. Sullivan, Lynne P., Archaeology of the Appalachian highlands, University of Tennessee Press, 2001, ISBN 1-57233-142-9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ambrose, Stephen. The Mississippi and the Making of a Nation: From the Louisiana Purchase to Today (National Geographical Society, 2002) heavily illustrated
  • Anfinson, John O.; Thomas Madigan; Drew M. Forsberg; Patrick Nunnally (2003). The River of History: A Historic Resources Study of the Mississippi National River and Recreation Area. St. Paul, MN: U.S. Army Corps of Engineers, St. Paul District. OCLC 53911450.
  • Anfinson, John Ogden. Commerce and conservation on the Upper Mississippi Rvier (US Army Corps of Engineers, St. Paul District, 1994)
  • Bartlett, Richard A. (1984). Rolling rivers: an encyclopedia of America's rivers. New York: McGraw-Hill. ISBN 0-07-003910-0. OCLC 10807295.
  • Botkin, Benjamin Albert. A Treasury of Mississippi River folklore: stories, ballads & traditions of the mid-American river country (1984).
  • Carlander, Harriet Bell. A history of fish and fishing in the upper Mississippi River (PhD Diss. Iowa State College, 1954) online (PDF)
  • Daniel, Pete. Deep'n as it come: The 1927 Mississippi River flood (University of Arkansas Press, 1977)
  • Fremling, Calvin R. Immortal river: the Upper Mississippi in ancient and modern times (U. of Wisconsin Press, 2005), populara historio
  • Milner, George R. "The late prehistoric Cahokia cultural system of the Mississippi River valley: Foundations, florescence, and fragmentation." Journal of World Prehistory (1990) 4#1 pp: 1-43.
  • Morris, Christopher. The Big Muddy: An Environmental History of the Mississippi and Its Peoples From Hernando de Soto to Hurricane Katrina (Oxford University Press; 2012) 300 pages; links drought, disease, and flooding to the impact of centuries of increasingly intense human manipulation of the river.
  • Penn, James R. (2001). Rivers of the world: a social, geographical, and environmental sourcebook. Santa Barbara, Calif.: ABC-CLIO. ISBN 1-57607-042-5. OCLC 260075679.
  • Smith, Thomas Ruys (2007). River of dreams: imagining the Mississippi before Mark Twain. Baton Rouge: Louisiana State University Press. ISBN 978-0-8071-3233-3. OCLC 182615621.
  • Scott, Quinta (2010). The Mississippi: A Visual Biography. Columbia, Missouri: University of Missouri Press. ISBN 978-0-8262-1840-7. OCLC 277196207.
  • Pasquier, Michael (2013). Gods of the Mississippi. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 978-0-2530-0806-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]