Kazino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazino (ankaŭ vetludejomonludejo) estas konstruaĵo kie oni povas ludi certajn vetludojn kaj hazardludojn. Ludantoj povas veti kun variaj ludoj kiel vetaŭtomatoj, dudek unu, pokero, ruleto, kaj aliaj. Ludoj en kazinoj estas farataj tiel, ke statistike la kazino gajnas procenton de la sumo vetata, tamen en statistike egalaj ludoj (kiel pokero) la kazino tenas parton de ĉiu monpoto.

Multaj kazinoj enhavas restoraciojn kaj hotelojn, por ke klientoj restu pli longe.

Laŭ Francisko Azorín kazino estas simple Konstruaĵo por sociaj kunvenoj kaj amuzaĵoj, precipe en kuraclokoj aŭ banurboj.[1] Li indikas etimologion el la latina casa (dometo).[2]

Enreta kazino[redakti | redakti fonton]

Interretaj kazinoj estas virtualaj establoj, kiuj permesas al ludantoj ludi kazinajn ludojn. Ĉi tiuj inkluzivas ambaŭ tradiciajn kazinajn ludojn (kiel fendmaŝinoj, ruleto, kartludoj, loterio kaj aliaj) kaj novigaj kazinaj ludoj (kiel cibersporto, 3D-kazinaj ludoj). Male al ter-bazitaj kazinoj, interretaj kazinoj kutime ofertas pli grandan varion de gratifikoj. Interretaj kazinoj uzas planitan hazardan numeran generilon. Softvaraj fabrikantoj en la hazardludo ne montras principon pri programaro. Ĉi tiu fakto estas la ĉefa argumento kontraŭ vetludado ĉe interretaj kazinoj. Fakuloj diras, ke ĝenerale la leĝdona regulado pri hazardludo havas multajn mankojn en plej multaj landoj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.
  3. Rob Davies (Feb 28 2019). Labour to push for stricter online gambling regulations. Theguardian.com.