Klupeedoj
Klupeedoj estas la familio de haringoj, alozoj, sardinoj, iliŝoj kaj brevortioj. Ĝi enhavas multajn el plej gravaj manĝofiŝoj en la mondo.
Enhavo |
Aspekto kaj biologio [redakti]
Klupeedoj estas ĉefe maraj manĝofiŝoj, kvankam kelkaj specioj troviĝas en nesala akvo. Neniu specio havas skvamojn en la kapo, kaj kelkaj estas tute senskvamaj. The flankolinio estas mallonga aŭ foresta, kaj la dentoj estas nekutime malgrandaj kiam ja ili estas. Klupeedoj tipe manĝas planktonon, kaj gamas el 2 cm al 75 cm longaj.[1]
Klupeedoj demetas altan nombrojn de ovoj (ĝis 200,000 ĉe kelkaj specioj) ĉe la akvosurfaco. Post eloviĝo la larvoj vivas inter la planktono ĝis ili disvolvigas naĝovezikon kaj transformiĝas en plenkreskuloj. Tiuj tipe vivas en grandaj fiŝaroj.[2]
Komercaj specioj [redakti]
Gravaj komercaj specioj estas la jenaj:
- Atlantika brevortio, Brevoortia tyrannus
- Atlantika haringo, Clupea harengus
- Balta haringo, Clupea harengus membras
- Pacifika haringo, Clupea pallasii
- Sardino, Sardina pilchardus
Genroj [redakti]
- Alozo aŭ Alosa.
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ FishBase family, Clupeidae, 2008, Decembro.
- ↑ Nelson, Gareth. Paxton, J.R. & Eschmeyer, W.N.: (1998). Paxton, J.R. & Eschmeyer, W.N.: Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press, 91–92. ISBN 0-12-547665-5.