Filipo de Orléans
El Vikipedio
| Filipo de Orléans | ||
|---|---|---|
| Duko de Chartres, duko de Orléans, duko de Valois, duko de Nemours kaj duko de Montpensier | ||
| Naskiĝo | 2-an aŭgusto 1674 | |
| en Saint-Cloud | ||
| Morto | 2-an de decembro 1723 | |
| en Versailles | ||
| Patro | Filipo de Francio | |
| Patrino | Elizabeto Ĉarloto de Palatinato | |
Filipo de Orléans (franclingve Philippe d'Orléans), duko de Chartres, duko de Orléans (1701), duko de Valois, duko de Nemours kaj duko de Montpensier (naskiĝis la 2-an aŭgusto 1674 en Saint-Cloud - mortis la 2-an de decembro 1723 en Versailles) plenumis la regentecon de Francio ekde la morto de Ludoviko la 14-a (1715) ĝis la plenaĝeco de Ludoviko la 15-a.
Li estis filo de Filipo de Francio kaj Elizabeto Ĉarloto de Palatinato.
Li estas, ĝis nun, kromnomita la Regento (le Régent).