Saint-Cloud
El Vikipedio
| Regiono: | Pariza Regiono |
| Departemento: | Hauts-de-Seine (92) |
| Arrondissement: | Boulogne-Billancourt |
| Koordinatoj: | 48° 50' 37" Norde, 02° 13' 12" Oriente |
| Areo: | proksimume 7,56 km² |
| Enloĝantoj: | 28.000 (dum 1999) |
| Horzono: | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
Saint-Cloud estas antaŭurbo de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi situas en la departemento Hauts-de-Seine, kiu havas la numeron 92. La urbo famiĝis aparte pro sia parko kaj la kastelo, detruita dum la jaro 1870 kadre de milito inter Francio kaj Prusio.
Enhavo |
Partneraj urboj [redakti]
Partneraj urboj de Saint-Cloud estas
Boadilla del Monte en Hispanio
Bonn-Bad Godesberg en Germanio kaj
Frascati en Italio
Maidenhead kaj Windsor en Anglio
Famaj urbanoj [redakti]
Inter la famuloj, kiuj iam loĝis en la urbo, estas la francaj komponistoj
- Charles Gounod, (Parizo 1818 - Saint-Cloud 1893) kaj
- Maurice Ravel, (Ciboure 1875 - Parizo 1937).
Kulturo [redakti]
La rokfestivalo Rock en Seine okazas ĉiujare en la parko de la nacia bieno, fine de aŭgusto. En 2009, 93 000 personoj venis pro spekti la 46 koncertojn dum tri tagoj.
