Herbicido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Herbicido estas produkto difinita kiel aktiva substancopreparaĵo havanta la proprecon mortigi la vegetalojn.

La termino « senherbiganto » estas sinonimo de herbicido. En kultivprotektado, la herbicidoj estas uzataj por batali kontraŭ la trudherboj, aŭ malbonaj herboj, kiuj detruas aŭ limigas la kreskon de la herbecaj aŭ lignaj vegetaloj. Ili povas esti uzataj, depende de ilia agmaniero, antaŭ aŭ post la elkresko. Distingeblas :

  • la selektivaj senherbigantoj, la plej multnombraj,
  • la senveprigantoj kaj totalaj senherbigantoj,
  • la senfoliigantoj, kiuj detruas la aeran parton de la vegetaloj. Ili estas uzataj por ekzemplo por la mekanika rikolto de la terpomoj kaj betoj,
  • la kontraŭĝermiloj, kiuj malhelpas la ekkreskon de la vegetalaro de, por ekzemplo, la cepoj aŭ de la terpomoj destinitaj al la nutrado.

« Fitocido » estas termino kiu arigas la tuton de tiuj produktoj.

Herbicidaj tipoj[redakti | redakti fonton]

La laborgrupo « Terminologio » de la "Commission des essais biologiques" (CEB) de "Association française de protection des plantes", rekomendas la sekvantajn difinojn por la malsamaj herbicidaj tipoj :

  • Laŭ la eniĝo de la herbicido :
    • Folia herbicido : herbicido ŝprucigata sur la folioj kaj sorbata de ili.
    • Radika herbicido : herbicido aplikata sur la grundo kaj sorbata de la radikoj. La eniĝo efektiviĝas per la subteraj organoj, inter la ĝermado de la trudherbo kaj ties elkresko.
  • Laŭ la migro de la herbicido :
    • Kontakta herbicido : herbicido detruanta la surfacon de la plantoj, kun kiu ĝi kontaktas, ĝi ne estas kondukata per la sevo.
    • Trasuka herbicido : antaŭelkreska aŭ postelkreska herbicido, kiu migras en la planto per la ligno aŭ la basto, ekde la eniĝaj punktoj (radiko aŭ folio) ĝis la agpunkto. Tiu esprimo estas ofte uzata en malpli larĝa senco por postelkreskaj herbicidoj kondukataj en la planto per la sevo.
  • Laŭ ĝia selektiveco :
    • Selektiva herbicido : herbicido tolerata de kultivata specio en difinitaj uzkondiĉoj. Se tiuj uzkondiĉoj ne estas obeataj, ĝi povas fariĝi neselektiva. Ĝenerale, selektiva herbicido efikas nur al iuj trudherboj.
    • Totala herbicido : herbicido efika sur la tuto de la trudherboj kaj ankaŭ sur la kultivataj specioj.

Agmanieroj[redakti | redakti fonton]

La formuloj komerce vendataj devas esti aprobitaj (por unu aŭ pluraj uzoj).

Ĝenerale senherbiga produkto entenas unu aŭ plurajn aktivajn molekulojn (ekz.: glifozato por la "Round Up®") kaj adjuvantojn (ekz.: polioksietilena amino) aŭ POEA por la "Round Up" ; POEA kiun iuj suspektas pri aparta efiko al la traktitaj vegetaloj [1]) por stabiligi la miksaĵon aŭ akceli aŭ ebligi ĝian eniĝon en la vegetalajn histojn por mortigi ilin (aŭ por inhibicii la kreskon kaze de kreskinhibiciantoj).

La agmanieroj de la herbicidoj baziĝas sur :

En Francio, la akvopoluoj kaŭzataj de la fitofarmaciaj produktoj (laŭ la nombro de molekuloj kaj de produktokvantoj) ĉefe ŝuldiĝas al la sintezaj herbicidoj.

Ĉefaj familioj de herbicidoj[redakti | redakti fonton]

La mineralaj herbicidoj[redakti | redakti fonton]

Ili estis uzataj precipe komence de la 20-a jarcento. La plej uzataj nun estas :

  • la kalcia cianido (Ca(CN)2), ĝi eniras tra la radikoj kaj iras per la kruda sevo por akumuliĝi en la folioj.
  • la fera sulfato (FeSO4), kontakta herbicido uzata por batali kontraŭ la muskoj kaj kiu akcelas la humidiĝon de la vegetalaj ruboj,
  • la natria klorato (NaClO3), kiu detruas la plantojn enhavantajn vastan radikaron. Potenca oksidanto, la natria klorato eniĝas precipe tra la radikoj kaj estas transportata per la kruda sevo al la folioj. Ĝia ago ne estas selektiva kaj povas daŭri ĝis ses monatoj en la grundo. Ĝi estas detruata per la kalcio, la organikaj materialoj kaj la reduktaj korpoj, ĝi povas esti ankaŭ lesivata per la trasorbiĝaj akvoj. Malmulte toksa por la homo sed ĝi estas bruligaĵo (kiu povas esti uzata por fabriki eksplodaĵojn). Ĝi povas esti uzata por la senvivigo de la stamoj. Pro sia danĝero (eksploda risko), ĝi estas pli kaj pli anstataŭata per organikaj substancoj.

La organikaj herbicidoj[redakti | redakti fonton]

Ili konsistigas la tre vastan plimulton de la herbicidoj en la nuna merkato. Oportune, oni arigas ilin laŭ la tipo de eniĝo en la vegetaloj :

  • la glifozato estas totala senherbiganto, t.e. neselektiva herbicido, antaŭe produktita sub patento, nur de la firmao Monsanto ekde de 1974, sub la marko Roundup. La patento eksvalidiĝis kaj nun aliaj firmaoj produktas nun glifozaton. La agmaniero de tiu pesticido estas traseva. Ĝi agas per blokado de la enzimo "enoyl pyruvyl shikimate 3-phosphate synthase" (EPSPS).

Ekzistas GMO-aj plantoj (sojo), kiuj rezistas al la glifozato, kio ebligas uzi tiun senherbiganton en tiuj kultivoj.

La radikaj herbicidoj[redakti | redakti fonton]

  • La dinitroanilinoj (toluidinoj)

Aperintaj en 1960, la dinitroanilinoj estas malmulte solveblaj en akvo, havas fortan volatilecon kaj estas ofte fotoruinigeblaj : ili estas do produktoj enigotaj en la grundon, antaŭ la komenco de la kultivo.

Ili agas haltigante la kreskon de la plantidoj iom post ties ĝermado.

Ili estas uzataj antaŭelkreske kontraŭ la poacoj. Ilia tokseco estas malforta kaj ilia persisto varias laŭ la dozo (inter kelkaj semajnoj kaj unu jaro). Ilij nomoj finiĝas per "lino".

Ekzemploj : benfluralino, butralino, flukloralino, nitralino, orisalino, pendimetalino, trifluralino

  • La anstataŭigitaj uroj (NH2-CO-NH2)

Ili estas ĉiuj herbicidoj. Ilia sorbo estas precipe radika. Kondukataj per la kruda sevo, ili akumuliĝas en la folioj, kie ili inhibicias la fotosintezon. Tre malfacile solveblaj en akvo kaj kun sufiĉe longa agpersisto en la grundo (2 ĝis 3 monatoj) sed varia laŭ la lokaj kondiĉoj (grundo, pluvo, temperaturo).

Ili bone efikas al la gramineoj kaj al iuj dikotiledonoj. Ili estas uzataj antaŭelkreske kaj postelkreske, Ilia tokseco estas kvazaŭ nula. Iliaj nomoj finiĝas per "urono".

Ekzemploj : klortolurono, kloroksurono, ciklurono, diurono, etidimurono, fenurono, izoproturono, linurono, monolinurono, metabenztiazurono, metobromurono, metoksurono, monurono, tiazaflurono, tebutiurono, tiazaflurono, sidurono, neburono

  • La triazinoj

Tiu grupo havas ciklan strukturon. Ili agas blokante la fotosintezon. Ili eniras per radika sorbo kaj vojaĝas per la kruda sevo. Ili aplikiĝas rekte sur la grundon.

La maizo estas plante tre tolera al tiuj produktoj, aparte al la atrazino. Ankaŭ la sorgo estas tolera sed la tritiko kaj la sojo estas tre sentivaj al ĝi. Ilia tokseco estas malforta kaj ili selektiveco estas ofte bona. Ilia solvebleco en akvo estas limigita kaj do ili malmulte eniras en la grundon. Ilia persisto povas atingi 6 ĝis 12 monatojn por iuj el ili.

Ekzemploj : atrazino, cianazino, metoprotrino, propazino, terbutilazino, simazino, simetrino, sekbumetono, terbumetono, ametrino, desmetrino, prometrino, terbutrino

La radikaj kaj foliaj herbicidoj[redakti | redakti fonton]

  • La imidazolinonoj

Iuj produktoj de tiu familio estas totalaj herbicidoj, aliaj estas selektivaj. Sorbataj per folioj kaj radikoj, ili estas sendependaj de la klimataj kondiĉoj. Ili agas blokante la agadon de la enzimo AHAS nemalhavebla por la sintezo de 3 gravaj aminacidoj : la valino, la leŭcino kaj la izoleŭcino. Tio malhelpas la kreskon de la planto kaj kaŭzas antaŭtempan seniliĝon. Tiu agmaniero klarigas la malgrandan toksecon de tiuj substancoj al la bestoj kaj homoj, ĉar ili ne kapablas sintezi tiujn aminacidojn, akirante ilin per la vegetaloj.

Ekzemploj : imazametabenz, imazapir

  • La sulfonilureoj

Ili agas al la sama enzimo kiel la imidazolinonoj.

Ekzemploj : amidosulfurono, azimsulfurono, klorsulfurono

  • La difenils-eteroj

Sintezitaj ekde 1964, tiuj molekuloj posedas 2 benzenajn kernojn ligitajn per unu oksigeno. Ili estas sorbataj per la folioj kaj la radikoj. Ilia transporto en la planto estas tre limigita, ili efikas per kontakto. Ili efikas inhibicie al la kresko de la meristemoj kaj estas pro tio uzataj ĝenerale antaŭelkreske aŭ frue postelkreske kontraŭ la poacoj. Ili inhibicias ankaŭ la spiron. Ilia solvebleco en akvo estas malgranda kaj ili persistas en la grundo dum 2 ĝis 4 monatoj. Ilia tokseco al la mamuloj estas malforta. Iliaj nomoj finiĝas ĝenerale per "feno".

Ekzemploj : acifluorfeno-natrio, aklonifeno, bifenokso, bromofenoksimo, klometoksifeno, diklofop-metilo, fluorodifeno, fomezafeno, laktofeno, nitrofeno, oksifluoreneo.

La foliaj herbicidoj[redakti | redakti fonton]

  • La sintezitaj fitohormonoj

Konataj en 1942, ili estas sorbataj de la foliaro kaj vojaĝas per la sevo. Ilia tokseco estas nula. Ekzistas 2 grandaj grupoj :

  • la unua derivas de la indolaceta acido (AIA), kreska hormono de la vegetaloj. Ili kaŭzas nenormalan kreskon de la planto (dikotiledono), kondukantan al ties morto. La plej konata estas la 2,4-D (acido dikloro 2,4 fenoksiacetata), tre uzata por la selektiva senherbigo de la monokotiledonoj, kiuj estas malmulte sentivaj, malsame al la dikotiledonoj. La 2,4,5-T estas uzata kiel senvepriganto,
  • la komponaĵoj derivantaj de la propionika kaj buterata acidoj. Ili estas sorbataj per la foliaro kaj akumuliĝas en la partoj kun intensaj ĉeldividoj (meristemo, burĝono, radiko) kie ili okazigas nenormalan kreskon. Ilia persisto en la pajloj malpermesas ilian uzon en florkultivado.

Ekzemploj :1) 2,4-D, 2,4-MCPA, , triklopir, diklofop-metil, 2,4,5-T, 2) 2,4-DP (diklorprop), MCPP (mekoprop), 2,3,6-TBA, dikamba, piklorame, klopiralid, flurenol...

  • Nitritaj kolorantoj (derivitaj de fenolo, dinitrofenolo)

Derivita de benzeno, tiu grupo inkluzivas molekulojn toksajn por la bestoj (insekticido) kaj la vegetaloj. Ili estas flavaj. Ili estis tre uzataj kontraŭ larĝan gamon de dikotiledonoj en ida stadio, por la protektado de la cerealoj en postelkreska apliko. Ili estas kontaktaj herbicidoj ja rapida ago kaŭzanta nekrozojn al la histoj, kiuj sekiĝas kaj mortas. Ili agas sur la ĉelaj membranoj, kiujn ili likigas al la jonoj H+, forte malaltigante la pH de la ĉeloj. Ili ne moviĝas en la planto, nur la tuŝitaj partoj estos infektitaj per la herbicido kaj montros brulsignojn je la tuŝpunktoj.

Ili estas danĝeraj por la homo kaj la ĉirkaŭo pro ilia alta tokseco. La DNOC, en seka stato, prezentas plian riskon de eksplodo. La nitritaj kolorantoj estas nun anstataŭigataj per pli selektivaj produktoj.

Ekzemploj : DNBP (dinozebo), DNOC (Dinitro-Orto-Krezol), dinoterbe, PCP (pentaklorofenol).

Kreitaj en 1945 por la detruo de la poacoj, tiuj herbicidoj dividiĝas en 4 kategorioj : - 1) la derivaĵoj de la karbamata acido (NH2-COOH), kiu agas al la ĉeldivido. - 2) la derivaĵoj de la tiokarbamata acido (NH2-CO-SH), kiu inhibicias la sintezon de la longĉenaj lipidoj kaj de la giberelinoj. - 3) la derivaĵoj de la ditiokarbamata acido (NH2-CS-SH), kiu malhelpas la ĝermadon. - 4) la biskarbamatoj, kiuj malhelpas la fotosintezon.

Ĉiuj tiuj herbicidoj havas malfortan toksecon kaj pli malpli grandan volatilecon. Ili perturbas la ĉeldividon (antimitotiko) kaj la ĝeneralan fiziologion de la planto, kaŭzante la korbtenilan fenomenon, malhelpante la malfaldiĝon de la folioj.

Ili estas plej ofte uzataj antaŭelkreske (tiokarbamatoj) aŭ postseme, kelkfoje postelkreske (fenmedifamo, barbamo). Escepte de la allasataj kombinaĵoj, kiuj persistas dum pluraj monatoj en la grundo, ilia persisto estas kvazaŭ nula.

Ekzemploj : 1) : azulamo, barbamo, klorbufamo, klorprofamo, profamo, karbetamideo 2) Tiokarbamatoj : butilato, cikloato, diallato, triallato, EPTC, molinato, prosulfokarbo, vernolato, pedulato, tiobenkarbo 3) Ditiokarbamatoj : metam-natrio, nabamo... 4) Biskarbamatoj : desmdeifamo, fenmedifamo, karbutilato

  • La kvaternaraj Amonioj (Bipiridiloj)

Ekzemploj: dikuat, parakuat, difenzokuat.

  • fop/dimo kaj pinoksadeno.

Ili estas kontraŭpoacaj herbicidoj, kiuj inhibicias la ACCase en la kloroplastoj de la monokotiledonoj. Por kelkaj, multaj rezistoj aperis, ligitaj al modifoj de la celita enzimo, sed, la plej multaj ligitaj al aliaj mekanismoj.

Ekzemploj : Aloksidime-natrio, Klodinafop-propargilo.

Disputoj[redakti | redakti fonton]

Herbicidoj kaj GMOj[redakti | redakti fonton]

Milita uzo de la herbicidoj[redakti | redakti fonton]

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

Uzo de verda sterko evitiganta la disvastiĝon de la trudherboj ebligas limigi la uzon de herbicidoj. Necesas ankaŭ regule kultivalterni la vintrajn kaj printempajn cerealojn por rompi la vegetalajn ciklojn kaj redukti la akumuliĝon de semoj en la grundo. La batalo kontraŭ la trudherboj necesigas anticipon: oni ne prilaboras la kultivon, sed oni preparas la kampon por la sekvanta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Avizo de AFSSA n°2008-SA-0034 de 26/03/2009

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]