Kloroplasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Kloroplastoj (aŭ klorofilplastidoj) troviĝas en kelkaj ĉel-tipoj de planto kaj ebligas fotosintezon. Ili estas plastidoj sensivaj al elmontrado al diversaj ondolongoj de la luma spektro. Pere de klorofilo kiujn ili enhavas kaj pere de ties ultrastrukturoj, tiuj organetoj kapablas transigi la energion transportatan de fotonoj al molekuloj (akvo). La kloroplasta nombro en ĉelo estas genetike difinita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kloroplastoj estis malkovritaj nur post sciencaj esploradoj pri vegetaĵoj. Joseph Priestley, en 1771 komencis la unuajn esplorojn. Li interesiĝis pri studado de gasoj kaj identigis plurajn el ili. Poste, li demonstris ke plantoj kapablas regeneri gasojn kiuj devenas de animaloj (bestoj kaj homoj). Kvar jaroj poste, Jan Ingenhousz pluigas la esploradojn de Priestley kaj montras ke la ellasado de oksigeno okazas nur kiam planto estas elmontrata al lumo. Nokte, plantoj ellasas gason kiu malebligas bruladon de kandelo. Fine de la 18a jarcento, esploraj laboroj ebligis konkludi ke plantoj spiras same kiel ĉiuj. En 1837, Dutrochet malkovras ke la verda enfolia pigmento estas klorofilo. En 1862, Julius von Sachs, la plej grava fiziologisto en sia epoko, pruvas ke klorofila asimilado okazas en la kloroplastoj. Nur en 1898, la sciencisto Barnes elpensas la terminon fotosintezo. La kloroplasto havas la rolon fari fotosintezon. Tio estas, la kloroplasto absorbas la luman energion por ĝin konverti en ATF-energion kiu estas uzata de la planta metabolo. Ĝenerale, fotosintezo estas transformado de karbona dioksido en dioksigenon. Kloroplasto absorbas la plejparton de la videblaj lumaj ondolongoj, krom la verda , tio rezulte donas la verdan koloron al plantoj. La fotosinteza procezo klariĝas pli detale per la kalvin-ciklo. En tiu modelo, la ciklo demonstras ke karbona dioksido estas erigita en organikajn komponojn kiuj siavice estas uzataj de la organismo. Tiuj reakcioj ankaŭ estas nomitaj « karbono-fiksado ». En la ciklo, la ĉefa reakciaĵo estas la enzimo RudifKO (Ribulozo 1,5 Difosfata Karboksilazo/Oksigenazo).