Granda Migrado (afrikusonanoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Granda Migrado estis la translokiĝo de ĉirkaŭ 2 milionoj da negroj el suda Usono ĝis la mezokcidenta, nordorienta kaj okcidenta Usono de 1910 al 1930. Afrikdevenaj usonanoj migris por eviti rasismon kaj antaŭjuĝojn de la sudaj ŝtatoj, kaj por la serĉado de laboro en industriaj urbegoj.

Kelkaj historiistoj diferencigas inter Unua Granda Migrado (1910-1940), kalkulante proksimume 1.6 milionojn da migrantoj, kaj la Dua Granda Migrado (1940-1970), en kiu 5 milionoj aŭ pli da homoj iradis al pli vastaj cellokoj. De 1965-1970, 14 ŝtatoj de la sudo, precipe Alabamo, Luiziano kaj Misisipo, kontribuis ĝis granda reta migrado de negroj al aliaj tri regionoj de Usono. Proksime de la fino de la Dua Granda Migrado, afrik-usonanoj iĝis urbigita loĝantaro. Pli ol 80 procentoj loĝis en urboj. Kvindek tri procentoj restis en suda Usono, dum 40 procento vivis en la nordoriento kaj en nordcentraj ŝtatoj kaj 7 procentoj en la okcidento.