Ostro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ostroj (Ostreidae) estas familio el filumo de moluskoj (Mollusca) kaj klaso duvalvuloj (Bivalvia aŭ Lamellibranchia).

La konko de la ostroj konsistas el du diversformaj, rasp-surfacaj valvoj. Ĝia koloro estas ofte malpur-griza. La supra valvo estas konveksa dum la suba estas iom plata. Tiu suba valvo adheras al la grundo aŭ alia surfaco. La interna surfaco de ambaŭ valvoj estas plata kaj blanka.

La valvojn interligas la elasta konekta histo, la tn. ligamento (ligamentum) kaj tiu tenas malfermiĝinta la konkan valvon. Kiam la valvoj estas malfermitaj iomete, maldikaj, harsimilaj cilioj estigas akvofluon, kio flosigas la ŝvebantajn nutraĵojn al la ostra interno. La ostro trafiltras 8-12 litrojn da marakvo hore.

Ĝi estas predo por birdoj, marsteloj, helikoj kaj rajoj, sed manĝas ĝin ankaŭ la homoj. Ĝin damaĝas la ostrobora heliko (Urosalpinx cinerea), kiu boras etan truon tra la ostra konko kaj la heliko elsuĉas la molajn partojn per sia rostro.

Kiel aliaj konkuloj, ankaŭ la ostroj estas aŭ viraj aŭ virinaj, sed ekzistas kelkaj hermafroditoj. Ilia reproduktado okazas somere. Ĉe kelkaj specioj, la fekundigo okazas en la marakvo, ĉe aliaj en la femala korpo. La ostridoj naĝadas kiel ciliaj larvoj, antaŭ ol adheriĝi.

La reproduktado de la eŭropa ostro (O. edulis) estas tre specifa. La unuopaj ostroj ŝanĝas sian sekson je modifiĝo de la akva temperaturo aŭ je iu certa tempo. La eŭropa ostro atingas la manĝeblan grandon en aĝo de 3–5 jaroj.

Al la veraj ostroj apartenas la genroj kiel Ostrea, Crassostrea kaj Pycnodonte. La plej proksimaj parencoj de la eŭropa ostro estas la Ostrea lurida kaj Ostrea frons. Al la Crassostrea-specioj apartenas la portugala (C. angulata), la virĝinia (C. virginica) kaj la japana ostro (C. gigas).

Kvankam ankaŭ ostroj povas produkti perlojn, tiuj ne havas komercajn valorojn.

La manĝeblaj ostroj[redakti | redakti fonton]

La eŭropa manĝebla ostro vivas de Norvegio ĝis Maroko, ankaŭ en Mediteraneo kaj Nigra maro. Ĝi estas hermafrodita ostro kun longo de ĉirkaŭ 8 cm. La nord-amerika ostro (O. lurida) estas malpli granda, 7,5 cm, dum la virĝinia ostro ĉirkaŭ 15 cm, la japana ostro, 30 cm.

Oni kolektas la ostrojn en granda kvanto, manĝas ilin krudajn aŭ kuiritajn.