Intensa agrikulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plantejo intensa de kukurbeto.

Intensa terkultivadointensa agrikulturo estas agrikultura produkta sistemo karakterizita per la altaj necesoj de kapitalo, laboro, aŭ de teknologioj, kiel ekzemple insekticidoj kaj kemiaj sterkoj relative al la tera areno.[1][2] Ne estas intensa agrikulturo la Verda revolucio de 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, ĉar ĝi ŝnĝis nur la gradadon ene de etenda agrikulturo.

Tio estas kontrasta al multaj specoj de eltenebla agrikulturo kiel ekzemple ekologia agrikulturo aŭ etenda agrikulturo, kiuj implikas relative malaltan neceson de laboro, rilative al la areo de tero, kaj kiuj celas konservadon de longdaŭra ekologia sano de kamparo, tiel ke ĝi povas esti farmata senfine, ĉar tiele oni uzas malmultajn kemiaĵojn.

Nuntempaj formoj de intensa kultivaĵo bazigis agrikulturon sur la uzado de mekanika plugado, kemiaj sterkoj, herbicidojn kaj/aŭ insekticidojn. Ĝi estas rilata al la kreskanta uzo de agrikultura mekanizado, kiu ebligis grandan pliiĝon en produktado, ankoraŭ ankaŭ drame pliigis median poluon pro kreskanta erozio kaj venenante akvon per agrikulturaj kemiaĵoj.

Intensaj terkultivadaj praktikoj povas impliki tre altan nombregon da bestoj bredatajn sur limigita tero kio postulas grandajn kvantojn de manĝaĵo, akvo kaj medicinaj elementoj (postulataj por reteni la bestojn sanaj en malvastaj kondiĉoj).[2] Tre grandaj aŭ malvastaj endomaj intensaj brutaroperacioj (precipe priskribaj de oftaj brutobredadaj praktikoj ekzemple en Usono) ofte estas menciiitaj kiel industria brutobredado[1][3][4] kaj estas kritikata fare de kontraŭuloj pro la malalta nivelo de bestprotektadaj standardoj[4][5] kaj rilataj poluo kaj santemoj.[6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Encyclopaedia Britannica's definition of Intensive Agriculture
  2. 2,0 2,1 BBC School fact sheet on intensive farming
  3. Factory farming. Webster's Dictionary definition of Factory farming
  4. 4,0 4,1 Encyclopaedia Britannica's definition of Factory farm
  5. The Welfare of Intensively Kept Pigs
  6. Commissioner points to factory farming as source of contamination
  7. Rebuilding Agriculture - EPA de GB