Verda revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Verda revolucio estas la nomo de eksperimento – originale, plano de la Monda Banko - en malriĉaj landoj (ĉefe en Barato) ekde la 1960-aj jaroj por venki la malsaton per (tiam) moderna agrartekniko. La eksperimento estis forte apogita de registaroj en la koncernaj landoj.

La rikoltograndiĝojn en la agrikulturo kaŭzis la ŝanĝo je suragra monokulturo kaj la trafaj krucigoj de la diversaj subspecoj. La kamparanojn anstataŭigis profesiaj kultivistoj. Tiu industria kultivado kondukis al evoluo de "malsata" semaĵo, t.e. rikoltaĵo, kies pligrandiĝanta inputo (agrokemiaĵoj, akvumado, pesticiduzo ks.) donas pli grandan rikolton. La uzitaj metodoj de la verda revolucio estis por la etkamparanoj tro kostaj. Aldone aperas la dependeco de la etkamparanoj al internaciaj kemi- kaj agrarkonzernoj. El ekologia vidunkto, la verda revolucio havas du negativajn sekvojn: unufoje danxgerigas la elformiĝanta monokulturo la biodiversecon, ĉar nur kelkaj specioj de uz- kaj kulturplantoj estas kultivataj. Aldone altigas la sentemon de monokulturoj je finselktoj kaj malsanoj. Alifoje la metodoj uzataj dum la verda revolucio ŝarĝas la medion kaj detruas la ekologiajn procezojn.

Mulatj traktas la genteknikon kiel duan verdan revolucion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]