Fletcher Henderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

James Fletcher „Smack“ Henderson, Jr. (* 18-an de decembro 1897 en Cuthbert, Georgio; † 28-an de decembro 1952 en Novjorko) estis Usona (ĵaz-)pianisto, bandestro kaj komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henderson naskiĝis en kantono de Randolph en Georgio. Li originis el la meza klaso, lia patro estis lernejestro, lia patrino instruis pianludadon. Li studis ĉe l' universitato je Atlanto kaj diplomiĝis en la jaro 1920. Henderson transloĝis al Novjorko, por magistriĝi tie ĉe Universitato Kolumbio pri la fako ĥemio.

Li provis, vane pro la rasdiskriminacio, trovi laborpostenon en ĥemia entrepreno. Li ludis pianon sur unu el la multaj riverŝipoj sur la rivero Hudsono kaj decidis fariĝi muzikisto. Laboron li finfine trovis en la firmao Harry Pace/W.C. Handy's Music Publishing Company. Ankaŭ Henderson estis dungito de la nigrula Swan Recording Company, kompetenta kiel muzikdirektisto kaj pianisto. Li organizis prezentadojn de bluskantistino Ethel Waters kaj ludis kun la bando Black Swan Troubadours dum ĝiaj koncertoj. Lia sukceso sur la muzika kampo forgesigis al li la studon de ĥemio.

En 1922 li fondis kune kun Don Redman, Elmer Chambers kaj pluaj muzikistoj sian propran bandon, kiu fine de 1923 per „Gulf Coast Blues“ ekhavis unuan furoraĵon kaj ĝis 1924 ludis en Club Alabam en Novjorko kaj poste en Roseland Ballroom. Baldaŭege ĝi ricevis famon de la plej „nigrula“ bando en Novjorko.

La muzikon de Henderson inspiris Paul Whiteman. Henderson fordungis en 1924 la suprenstrebantan trumpetiston Louis Armstrong de la King Oliver’s Creole Jazz Band kaj ekhavis dank' al Armstrong novajn ideojn pri instrumentado kaj pri aranĝado. Sukcesaj titoloj meze de la 20-aj jaroj estis „Sugerfoot Stomp“ (Novversio de „Dippermouth Blues“ de King Oliver), „Carolina Stomp“ kaj „Dinah“. Iom post iom ankaŭ muzikis en la bando de Henderson krom Armstrong ankaŭ Henry „Red“ Allen, Joe Smith, Rex Stewart, Tommy Ladnier, Jimmy Harrison kaj Roy Eldridge. La ĵazo-elstaruloj Coleman Hawkins, Buster Bailey, Benny Carter kaj Chu Berry gastmuzikis ankaŭ en lia ĵazbandego. Komence de la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento la pli juna frato de Fletcher, Horace Henderson (1904-89), helpis je la aranĝadoj. Kvankam la bando estis ege populara, Henderson meme havis nur malmultan negocan sukceson. Post trafikakcidento en 1928 li tute perdis la negocan intereson kaj neniam plu elprovis sin kiel aferdirektisto. Anstataŭe li fariĝis renoma aranĝisto, kies verkado daŭre influis la ĵazmuzikan mondon.

Krom por sia propra bando Henderson verkis por la bandoj de Teddy Hill, Isham Jones kaj Benny Goodman. En 1934 la orkestro de Benny Goodman estis dungita por la radioelsendo Let’s Dance. Ĉar la elsendo devis prezenti ĉiusemajne novajn titolojn, ĝi aĉetis kelkajn el la aranĝaĵoj de Henderson. Multaj sukcesoj de Goodman devenis el la plumo Fletcher Henderson. Lastan sukcesan titolon laŭ la ranglistoj li atingis majon de 1937 per „Great Caesar’s Ghost“. En la jaro 1939 Henderson malfondis finfine sian propran bandon kaj laboris nure por Benny Goodman kiel pianisto kaj aranĝisto; unuafoje je tio „blankula“ bando ludis kune kun „nigrula“ muzikisto sursceneje. De 1948 ĝis 1949 Henderson kelkfoje koncertis kune kun Ethel Waters. Henderson suferis en 1950 apopleksion, estis parte paralizita kaj ekde tiam ne povis ludi. Li mortis en 1952 je Novjorko.

Henderson estis la unua ĵazmuzikisto, kiu fondis proran ĵazbandegon. Liaj aranĝaĵoj kaj por „nigruloj“ kaj ankaŭ por „blankulaj“ orkestroj formis la komencon de la svingerao. Henderson foje estas nomata „Reĝo de svingo“.

Famaj titoloj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Charleston Crazy
  • I’m Gonna See You (When Your Troubles Are Just Like Mine)
  • Chattanooga (Down In Tennessee)
  • Old Black Joe's Blues
  • Potomac River Blues
  • Shake Your Feet
  • Swanee River Blues
  • Warhorse Mamma
  • Oh! Sister, Ain’t That Hot
  • Mamma’s Gonna Slow You Down
  • Darktown Has A Gay White Way
  • Cotton Picker’s Ball
  • Why Put The Blame On You?
  • Sud Bustin’ Blues
  • Wish I Had You (And I’m Gonna Get You Blues)
  • I Wish I Could Make You Cry
  • Say Say Sadie
  • Feelin’ The Way I Do
  • Ghost Of The Blues
  • Tea Pot Dome Blues
  • My Papa Doesn’t Two-Time No Time
  • Driftwood
  • Red Hot Mama
  • I Wanna Count Sheep (mit Harlan Lattimore)

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

La surdiskigoj de Fletcher Henderson aperis, komencantaj en la jaro 1921 kaj finiĝantaj en 1938, ĉe diskeldonejo Reissue Classics. Reliefigendaj estas la eldonaĵoj The Complete Louis Armstrong with Fletcher Henderson ĉe Forte kun sonregistraĵoj el 1924/25; The Harmony and Vocalion Sessions, Vol 1 und 2 ĉe Timeless Records kun registraĵoj el 1926 ĝis 1928. Ĉe eldonejo Columbia Records aperis A Study in Frustration: The Fletcher Henderson Story kun registraĵoj el la jaroj 1923 ĝis 1938.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter C. Allan Hendersonia – the music of Fletcher Henderson and his musicians. A Bio-Discography, New Jersey 1974

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]