Eddie Durham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eddie Durham (* 19-an de aŭgusto 1908 en San Marcos, Teksaso; † 6-an de marto 1987, Novjorko) estis usona ĵazgitaristo, trombonisto, komponisto kaj unu el la plej gravaj aranĝistoj de la svingo.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Durham devenis de muzikema familio: lia patro ludis violonon je kvadriloj, lia frato ludis violonĉelon kaj partoprenigis lin je telekursoj pri muzikteorio. Durham ludis unue banĝon, poste gitaron kaj trombonon. Li vojaĝis komence ekde la aĝo de 10 jaroj en minstrel-spektakloj kun la bando de sia familio, en kiu muzikis krom li ankaŭ lia frato kaj du kuzoj (Durham Brothers Band), kaj ludis ĝis 1926 en cirkobando, kun kiu li ankaŭ prezentis en novjorka Yankee Stadium. Poste li ludis en diversaj teritoriaj bandoj kiel ekz. ĉe Jimmy Joy, Dixie Ramblers de Edgar Battle kaj kiel trombonisto, gitaristo kaj aranĝisto ĉe Blue Devils de Walter Page. Ekde 1929 li transiris en la orkestron de Bennie Moten, al kiu li donis komence de la 1930-aj jaroj per siaj aranĝoj sukcesan novan muzikan direkton, kiu kondukis la bandon finfine sur la saman nivelon kun la tiam ĉefaj bandegoj de Fletcher Henderson, Chick Webb kaj Don Redman. Samtempe li amplifis sian gitaron kiel akompaninstrumento per resonilo. Ĉar la rajtoj pri liaj komponaĵoj kaj aranĝoj - kiel tiam kutime - transiris al la orkestro de Moten, ne ekzakte konstateblas, kiuj pecoj devenas de lia plumo. Tio koncernas ekzemple pecojn kiel Moten Swing (kun lia frua uzado de ripetfrazoj en la sonregistraĵoj de 1932) kaj poste One O’ Clock Jump kun Basie. Durham validas kiel unu el la iniciatintoj de la uzado de ripetfrazoj por bandego-aranĝaĵoj, kiuj famigis la kansasurban stilon. La aranĝoj multfoje eniris en la repertuaron de la posta bandego de Count Basie, kiu "heredis" ĉi tiujn de Moten, kiu kaŭzis nedaŭran ĉagreneton inter Durham kaj Basie[1].

Durham kunlaboris por siaj aranĝoj kun Eddie Barefield kaj je neprecize konstatebla grado kun Bill „Count“ Basie - Basie raportis poste, ke ili kune evoluigis Moten Swing ĉe piano, kiam ili volis aranĝi You drivin me crazy por la orkestro de Moten[2]. Ankaŭ aliaj blovistoj de Moten kiel Buster Smith kaj Hot Lips Page partoprenis en la elverkado de la aranĝoj. Durham kunverkis la pecon Topsy kun Edgar Battle, kiun sonregistris Count Basie kaj poste multaj aliaj, ankaŭ li verkis svingo-klasikaĵojn kiel Lafayette kaj Prince of Wales. Post sia eksiĝo je la bando de Moten en 1933 li ludis en la bando de Willie Bryant kaj Jimmy Lunceford. En 1934 li transloĝiĝis al Novjorko. En 1936 li aniĝis dum unu jaro denove en la bando de Basie (en 1937 lin anstataŭis Freddie Green), por kiu li komponis aŭ aranĝis i.a. Time out, Sent for you yesterday, John´s Idea, Every Tub, Swinging the Blues, Jumpin at the Woodside, Out the window, Blue and Sentimental. Post tio li verkis liberprofesie kaj aranĝis i.a. por Glenn Miller (i.a. In the Mood), Andy Kirk, Artie Shaw, Harry James, Cab Calloway, Ina Ray Hutton, Billie Holiday kaj por la pure virina ĵazbando International Sweethearts of Rhythm, kiun li muzike direktis en la 1940-aj jaroj. Krome li direktis en la 1940-aj jaroj propran bandon, en kiu muzikis ankaŭ aliaj kansasurbaj muzikistoj el Teksaso kiel Buster Smith kaj Hot Lips Page. Li plue aranĝis ĝis en la 1960-aj jaroj kaj sonregistris ankoraŭ en 1974 kaj 1981 en Anglujo kiel gitaristo. En la 1980-aj jaroj li koncertvojaĝis en Eŭropo kun la Harlem Blues and Jazz Band.

En lia muzikista kariero lin aparte distingas lia kontribuo al la evoluo de la moderna svingostilo en la orkestro de Bennie Moten. Lia parto je la elformado de la svingo en Kansasurbo preskaŭ ne estas trovalorigebla[3].

Durham estas ankaŭ konata pro tio, ke li kiel unu el la unuaj eksperimentis kun elektra gitaro. Li sonregistris per ĝi en 1938 kun la Kansas City Five kaj estis je tio antaŭeniganto de Charlie Christian kaj Floyd Smith. Kun li ekestis kelkaj el la lej fruaj sonregistraĵoj kun elektra gitaro, ekz. kun Lunceford en 1935 (Hittin the bottle) kaj kun Kansas City Five en 1938, grupo de membroj el la bando de Basie (Buck Clayton, Jo Jones, Walter Page, Freddie Green, en la Kansas City Six kompletigita per Lester Young) sen Count Basie (kies parton ĉe piano ĝuste transprenis Durham per sia elektra gitaro).

Li prezentis en la dokumenta filmo The last of the Blue Devils de Bruce Ricker el 1980, en kiu li ludas trombonon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo kun Durham, citita en McCarthy Big Band Jazz 1977
  2. Schulz-Köhn I got rhythm
  3. Albert McCarthy, Big Band Jazz, Berkley Publishing 1977

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]