Cab Calloway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cab Calloway
Cab Calloway Gottlieb.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Cabell Calloway III
Naskiĝo 25-an de decembro 1907
Roĉestro, Novjorkio, Usono
Morto 18-an de novembro 1994
Hockessin, Delavaro, Usono
Ĝenroj ĵazo, bluso
Profesio Bandestro, kantisto, komponisto
Instrumentoj voĉo
Aktivaj jaroj 1930–1994
Retejo http://www.cabcalloway.com
v  d  r
Information icon.svg
Minnie the Moocher (1932)

Cab CALLOWAY (naskiĝe Cabell Calloway la 3-a, n. 25-an de decembro 1907 en Roĉestro, Novjorkio; m. 18-an de novembro 1994 en Cokebury Village, Delavaro) estis usona ĵaz-kantisto, saksofonisto kaj bandestro.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Calloway estis la filo de advokato Cabell Calloway la 2-a kaj instruistino kaj orgenistino Martha Eulalia Reed. Li alkreskis en Baltimore kaj komencis laŭ la modelo de sia fratino Blanche Calloway en la 1920-aj jaroj sian karieron kiel kantisto en kelkaj ĵazbandoj. La bandoj ja ne estis sukcesis, sed Calloway okulfrapis per siaj kantado kaj dancistaj intermetaĵo kiel ĵazdistristo. En 1930 li faris sian unuan diskon kaj havis ekde 1931 siajn unuajn dungitecojn en la mita novjorka Cotton Club. Tie li evoluis krom Louis Armstrong kaj Duke Ellington kun la bando Missourians al plej populara nigrula distristo de la 1930-aj jaroj kaj prezentis ankaŭ en kelkaj filmoj. Meze de 1931 li lanĉis per „Six or Seven Times“, „(I’ll be Glad When You’re Dead) You Rascal, You“, „Kickin’ the Gong Around“ kaj „Between the Devil and the Deep Blue Sea“ unuajn furorkantojn.

Baldaŭ li havis sian propran bandegon kaj en 1942 li lanĉis sian plej grandan furoraĵon per „Blues in the Night (My Mama Done Tol’ Me)“. La personaro de sia bandego konsistis el kelkaj el la veraj steluloj de la svingepoko, inter ili la trumpetistoj Lammar Wright la pli maljuna kaj Doc Cheatham, trombonisto Claude Jones, gitaristo Danny Barker, frapinstrumentisto Cozy Cole (famas lia "Crescendo in Drums"), kaj precipe tenorsaksofonisto Chu Berry. (Ĉi-lasta sin lasis laŭ eldiroj de la muzikistoj motivigi al laboro en la orkestro de Calloway nur, post kiam Cab promesis al li, dum lia ĉeesto neniam plu tuŝi tenorsaksofonon.) En 1945 li denove sukcesis lanĉi per la peco de Harold Arlen „Let's Take the Long Way Home“ kiel furoraĵo en la ranglistojn; post la Dua Mondmilito la ora epoko de la svingorkestroj finiĝis kaj li devis malfondi sian orkestron en 1948. Calloway ekde tiam prezentis kun aliaj bandoj.

Artikolo en la revuo Ebony 1951 kostis al li kelkan simpation inter la muzikistaj kolegoj. En la artikolo subskribita per Cab Calloway tekstis, ke drogo estas la impulso de la muziknegoco kaj ke multaj muzikistoj konsumas drogojn.

George Gershwin konceptis je 1935 en sia opero Porgy and Bess la rolon de Sportin' Life laŭ la modelo de la homo Cab Calloway. Nur en la 1950-aj jaroj estis okazonta sceneja prezentado de ĉi tiu rolo fare de Calloway.

Al publiko trans la limoj de ĵazo Cab Calloway famiĝis per sia prezentado en la kulta filmo Blues Brothers en 1980. Minnie the Moocher estis la rekonkanto de Calloway kaj estas ankaŭ nun lia plej fama kanto, ĝi eĉ evoluis al festofuroraĵo kaj estis ludata en diskotekoj.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George T. Simon: The Big Bands. Antaŭparolo de Frank Sinatra. 3-a priverkita eldono. Novjorko: Macmillan Publishing Co und London: Collier Macmillan Publishers, 1974, p. 110-112