Cotton Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Cotton Club estis fama noktoklubejoj en Novjorko, en kiu dum la epoko de la alkohol-malpermeso en Usono prezentis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj multaj famaj nigrusonaj ĵazmuzikistoj kaj distroartistoj kiel Duke Ellington kaj Cab Calloway.

En 1920 boksoĉampiono Jack Johnson malfermis la klubejon kiel Club Delux en Harlemo je la angulo de 142-a Strato kaj Avenuo Lenox. Ĝin transprenis en 1923 la alkohol-kontrabandisto kaj bandokrimulo Owney Madden, kiu alinomis ĝin Cotton Club. La klubejo evoluis dum la tempo de la alkohol-malpermeso rapide al konata renkontejo, ankaŭ por la novjorka suproklaso. La internaĵo prezentis rasisman kliŝon pri la vivo de „sovaĝaj, primitivaj negrosklavoj“ en la kamparecaj sudaj ŝtatoj de Usono. Kvankam la muzikistoj kaj dancistinoj dungitaj de la klubo fakte nur estis nigruloj, ĝi baris la eniron al ne-blankulaj gastoj.

Ankaŭ la prezentaj muzikistoj devis adapti sin en la deziratan bildon. Oni ekzemple atendis de Duke Ellington, ke li ludi „ĝangalmuzikon“, el kio la bandestro evoluigis la pli malfrue famiĝintan ĝangalostilon, la etikedon de lia orkestro en la malfruaj 1920-aj jaroj. pro insisto de Ellington la enirregularo por ne-blankuloj estis malfirmigataj dumpase de la jaroj.

La Cotton Club grave rolis por la konateco kaj evoluo de multaj tiamaj ĵazbandoj. En 1923 tie prezentis la bando de Fletcher Henderson. En 1927 ĝis 1931 la orkestro de Duke Ellington estis la dombando de Cotton Clubs kaj konatiĝis per radioelsendoj el la klubejo en tuta Usono. Ekde 1931 la bando de Cab Calloway fariĝis la dombando, sekvota ekde 1934 de la orkestro de Jimmie Lunceford. krome steluloj kiel Louis Armstrong, Ethel Waters kaj Bill „Bojangles“ Robinson prezentis en Cotton Club. Kantistino Lena Horne, komence membro de la dancensemblo, komencis en la klubejo sian solokarieron.

La Cotton Club plurfoje estis fermita mallongan tempon, unue en 1925 pro rompo de la alkohol-malpermeso kaj en 1936 sekve de la rastumultoj en Harlemo la antaŭan jaron. En 1937 la klubejo denove malfermiĝis aliloke en Manhatano (Broadway, stratangulo 48-a strado), devis tamen en 1940 finfine fermi la pordojn pro ekonomiaj kialoj. En 1978 nova samnoma klubejo malfermiĝis en la 125-a strato je Harlemo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • James Haskins: The Cotton Club: A Pictorial and Social History of the most famous symbol of the Jazz Era, Random House 1977, Hippocrene Books, New York, 1994. ISBN 0-7818-0248-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]