Jimmie Lunceford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jimmie Lunceford, proks. aŭguston de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

James Melvin „Jimmie“ Lunceford (* 6-an de junio 1902 en Fulton, Misurio; † 12-an de julio 1947 en Seaside, Oregono) estis usona ĵazmuzikisto (aldosaksofono) kaj bandestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lunceford vizitis en Denvero la lernejon, studis ĉe Wilberforce Whiteman (patro de Paul Whiteman) kaj poste ĉe la Fisk University (Master of Arts-Abschluss 1926) kaj ĉe la City College en Novjorko muzikon. Inter 1924 kaj 1926 li muzikis kun Elmer Snowden kaj Wilbur Sweatman. En la jaro 1927, kiam li instruis sporton ĉe la mezgrada lernejo en Memphis, Tenesio, li fondis lernantobandon nome Chickasaw Syncopators, el kiu rezultiĝis la posta Orkestro Jimmie Lunceford. La orkestro unuafoje surdiskigis en la jaro 1927[1] kaj koncertvojaĝis plurajn jarojn. Unuajn sukcesojn ĝi havis komence de la 1930-aj jaroj en Bufalo kaj prezentis poste en la regiono de Novjorko; unuaj sonregistraĵoj ekestis dum ĉi tiu tempo por eldonejo Victor, kiuj tamen malbone vendiĝis. Unuajn sukcesojn en la furoraĵo-ranglistoj li havis en 1934/35 per la titoloj „Mood Indigo“ und „Black and Tan Fantasy“ de Ellington, surdiskigitaj por Decca. La komponaĵo de Lunceford „Rhythm Is Our Business“, lia unua unuaranga furoraĵo, fariĝis de tiam unu el la rekonmelodioj de la orkestro.[2]

En 1934 la Jimmie Lunceford Orchestra anstataŭis, post kiam ĝi jam en 1933 prezentis tie, la bandon de Cab Calloway kiel dombando de la fama Cotton Club, kiu liberigis al Lunceford la vojon. Lia aranĝisto estis ekde 1934 trumpetisto Sy Oliver; en aŭtuno la orkestro surdiskigis por eldonejo Decca; ĉi tiuj diskoj famigis ĝin en Usono. Ĝia svingonumero „Lunceford two beat“ en modera tempo poste fariĝis modela por aliaj bandoj kiel tiu de Tommy Dorsey. Al la bando apartenis i. a. tenorsaksofonisto Joe Thomas, Trummy Young (ekde 1937), aldosaksofonisto Willie Smith, frapinstrumentisto Jimmy Crawford kaj Eddie Durham (trombono kaj elektra gitaro). Pluraj bandanoj ankaŭ kantis, krom ĉefkantisto (kaj saksofonisto) Dan Grissom. Al la granda populareco de la bando ankaŭ kontribuis ĝia administranto Harold Oxley; ĉiun gravan koncertvojaĝon li anoncis per poŝtkartoj al la danco-varbistoj.

En 1937 Lunceford vaste koncertvojaĝis tra Eŭropo. En 1940 Sy Oliver forlasis la bandon, por labori por Tommy Dorsey (kiu ofertis al li 5000 dolaroj ĉiujare pli); lin anstataŭis Gerald Wilson. Lunceford malpli ol aliaj svingobandoj koncentriĝis pri radioprezentadoj, sed vojaĝis mezume 40.000 mejlojn pojare, kio por multaj bandanoj estis ekstreme streĉa. Ĉar li krome ne aparte bone salajris, multaj pluaj membroj forlasis la bandon; Lunceford tamen ricevis en 1940 jam salajron de 500 $ por unu ununokta prezentado.[3] Jimmie Lunceford mortis en 1947 neatendite pro kormalfunkcio dum subskribo-dato en Seaside, Oregono. Kelkan tempon Joe Thomas kaj pianisto Eddie Wilcox (aranĝisto de la bando[4]) povis sensukcese daŭrigi la bandon. Lunceford mem ne nur ludis saksofonon, klarneton, fluton kaj trombonon, sed ankaŭ gitaron. Li tamen nur malofte estas aŭdebla sur sonregistraĵoj de la bando (ekz. je sonregistraĵo de „Liza“ (1939) ĉe fluto).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La bando estrata de Jimmie Lunceford apartenis al la plej elstaraj bandoj de la svingepoko[5]. Bandego-historiisto George T. Simon ĝin eĉ nomas la plej entuziasmigan bandegon de ĉiuj tempoj[6], malpli pro ĝia muziko ol pro ĝia spektakleco, per kiu ĝi ege superis ĉiujn aliajn pintajn svingobandojn. La bando estis fama pro siaj perfektaj spektakloj kaj humuraj kantotekstoj. Konsinderindan parton de la sukceso tenis ankaŭ la aranĝaĵoj de Sy Oliver kaj la mitaj disciplino kaj precizeco, kiuj karakterizis la kunludon de la muzikistoj kaj kiujn ĉefe respondecis la iama instruisto Lunceford.[7] Leo Walker rimarkas pri la ensembloludo de la Orkestro Lunceford, ke ĝi konsistis el grandiozaj muzikistoj, kiu tamen nur malofte havis la eblecon, elpaŝi soloiste.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George T. Simon: Die Goldene Ära der Big Bands. Hannibal, Höfen 2004, ISBN 3-854-45243-8.
  • Leo Walker: The Big Band Almanac. Ward Ritchie Press, Pasadena 1978.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. McCarthy: Big Band Jazz. 1977, p. 252
  2. Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Akompanlibreto de la 100-lumdiska eldono. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4
  3. 3,0 3,1 Komp. Walker, p. 289.
  4. McCarthy, cit. p. 250, citas ankaŭ intervjuon kun Wilcox, en kiu tiu ĉi pretendas la ĉefan parton de la bandostilo por si. Pluaj influoj sur la stilo de Lunceford estas deduktata deEddie Durham kaj de la bando de Alphonse Trent, kiun admiris Lunceford kaj por kiu laboris dumtempe Sy Oliver.
  5. McCarthy, p. 250.
  6. Simon: The Big Bands. Schirmer Books, 1981, S. 328
  7. Sy Oliver, citita laŭ Simon, p. 329