Ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĵazmuzikisto)
Saltu al: navigado, serĉo
Louis Armstrong – Unu el la plej gravaj muzikistoj de la pasia ĵazo kun granda influo sur la plua evoluo de ĵazo

Ĵazo estas muzikĝenro ekestinta proks. 1900 en la sudaj ŝtatoj de Usono, kiun komence generis ĉefe nigruloj kaj kiu multmaniere evoluis – ofte per kunfando kun aliaj muzikaj tradicioj kaj ĝenroj. Intertempe al ĵazo ankaŭ apartenas muzikformoj, kiuj ofte nur malfikse aŭ preskaŭ ne ligiĝas al nigrula tradicio.

Ĵazo ofte estas rigardata rilate sian artan gravecon kiel usona paralelaĵo al „klasika“ eŭropa muziko. Krom tio ĝi malfermis en preskaŭ ĉiuj fakoj de muziko, ekde popularmuziko ĝis popolmuziko, novajn eblecojn.

Distingiloj de ĵazo[redakti | redakti fonton]

Ĵazo baziĝas plejparte eŭropa tonsistemo kaj uzas eŭropajn melodi- kaj harmoni -sistemojn, muzikajn formojn (ekzemple kantoformon), same kiel eŭropajn instrumentojn (blovinstrumentojn, pianon, gitaron, kontrabason, grandan kaj malgrandan tamburojn, cimbalojn). Ĵazo uzas tamen la muzikkulturon devenan el Eŭropo. Centre staras aparta ritmosistemo rilate la movosenton (svingo, ritmomodelo), intensa, spontana interagado (i.a. voko kaj respondo) kaj sonformado orientiĝa je la kanta. Ĉi tiuj elementoj, ĉefe la ritmaro, estas rekondukeblaj sur la muziksento de afrikaj muzikkulturoj.[1]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Ĵazharmoniaro kaj Ĵazritmaro.

Ankaŭ la pli tendencoj de ĵazo montras kelkajn muzikajn kaj estetikajn karakterizaĵojn, kiuj ekkonigas ilin kiel.[2] Al ĉi tiuj distingiloj apartenas krom la ĉefe je pli fruaj epokoj stilformaj blusaj tonoj:

  • improvizado,
  • ĵazritmaro kun (almenaŭ tendence) plurritma karaktero, ekzemple per la interpulso
  • aparta maniero de tonformado (ekzemple glitsonoj kaj fendosonoj) kaj traktado de la instrumentoj,
  • stila individueco de unuopaj muzikistoj kaj
  • tradiciorilato al antaŭaj stiloj de la ĵazhistorio.

Centraj ĵazstiloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de ĵazo.

Kadre de la disvastiĝo de ĵazo komence ekestis la ĵazkritiko kaj poste la ĵazesploro. Ĝi komprenas ĵazon ne nur kiel entuziasmiga distra muziko, sed ankaŭ kiel serioza kultura atingaĵo. Tiel ĝi kontribuis decide al la estimo kaj al kompreno de pli granda publiko por ĉi tiu muziko. Per tio ĝi preparis la grundon por tio, ke la evoluoj naskitaj ekde la 1940-aj jaroj, kiuj situas, kiel la moderna ĵazo, trans la popularmuziko, ja trovis tutmondan aŭskultantaron. Tamen la ĵazkritiko kontraŭis per siaj kategoriigoj kaj interpretadoj ofte al la alispeca aliro de la muzikistoj, plejparte stampita de nigrusona kulturo.

La ĵazkritiko konceptis aron da ĵazstiloj kaj interpretis ilian sinsekvo tiel, ke la ĵazhistorio, baziĝanta sur bluso, gospelo kaj ragtimo, almenaŭ ĝis en la 1960-aj jaroj aperis kiel proksimume „konsekvenca“ evoluo: novorleana ĵazo/diksilando; ĉikaga ĵazo; svingo; bibopo; malpasia ĵazo/okcident-marborda ĵazo; malmolbopo /orient-marborda ĵazo; libera ĵazo; kunfando-ĵazo/rokĵazo. Proksimume ekde 1970 la varieco de la malsamaj stiloj kreskis konsiderinde kaj per ili ankaŭ kontraŭaj komprenoj pri tio, kio gravas en ĵazo, kiuj evoluoj estas direktomontraj kaj kiuj nov-alvenintaj muzikistoj estas taksendaj kiel gravaj. Ne plu sukcesis do por la tempo ekde la 1970-aj jaroj ĝenerale akceptita prezentado de stila evoluo. Tial hodiaŭ oni uzas plurajn, parte diferencajn nomojn por stiloj, tendencoj kaj muzikistaj rondoj. Ankaŭ la stilojn de la pasinteco oni riĉigas ekde pli novaj perspektivoj foje per aldonaj stilnomoj („latinida ĵazo“, „modala ĵazo“) kaj taksas ilin diference. Muzikistoj, sed ankaŭ ĵazkritikistoj kaj –esploristoj mem pridubas en ĝenerale ĉiujn tiajn kategoriigojn. Tiuj tamen restis en uzo por ĝenerala orientiĝo.

Novorleana ĵazo (ekde 1900)[redakti | redakti fonton]

La Algiers Brass Band en Nov-Orleano

Novorleana ĵazo evoluis komence de la 20-a jarcento en Nov-Orleano (Luiziano) kaj disvastiĝis en la 1910-aj jaroj per novorleanaj bandoj al Ĉikago (Ilinojso) kaj Novjorko. Novorleana ĵazo ofte estas rigardata kiel la unua vera ĵazstilo. Ĝi estis ankaŭ la unua muziko, kiu estis citita per la termino ĵazo. Fama pli malfrua reprezentanto de novorleana ĵazo estis Louis Armstrong, kiu tamen aktivis entute sur multaj diversaj kampoj de ĵazo. Historia antaŭuloj estis la muziko de marŝbandoj, preĝejaj kantoj, nigrulaj preĝokantoj kaj bluso, sed ankaŭ ragtimo. En la 1950-aj jaroj la novorleana ĵazo travivis revivigon. Stilaj distingiloj: kolektivimprovizado, breĉoj, trumpeto estas ĉefvoĉo (estas ĉirkaŭludata de aliaj voĉoj).

Diksilando (ekde 1910)[redakti | redakti fonton]

Pro la tiama rasapartigo bandoj estis separitaj laŭ haŭtkoloroj. En Nov-Orleano ekde la komenco ekzistis kaj nigrulaj kaj ankaŭ blankulaj bandoj. Ili ofte duelis muzike en la stratoj. Finfine elformiĝis blankula ludmaniero de novorleana ĵazo, la diksilando. Je ĉi tiu stilo la origina sonformado, trentonoj, esprimpova vibrado kaj la totalesprimo paŝis malantaŭen. La melodioj estis pli glataj, la harmonioj pli puraj kaj la tekniko pli lerta. Diksilando tamen ne estas klare dislimigebla de novorleana ĵazo. Dumpase de la tempo muzikistoj ludis sendepende de sia haŭtkoloroj ambaŭ stilojn. Nun ekzistas tri ĉefaj tendencoj de diksilando: la ĉikaga stilo, la okcident-marborda revivigo kaj tradicia novorleana ĵazo.

Ĉikaga ĵazo (ekde 1920)[redakti | redakti fonton]

En Ĉikago la novorleana ĵazo kaj la diksilando de la profesiuloj el la sudaj usonaj ŝtatoj trovis multajn imitantojn. Al tiuj apartenis aparte junaj amatoroj, plejofte lernantoj kaj studentoj. Ili ne sukcesis samvalore reprodukti la komplikajn strukturojn. Pro tio ekestis nova stilo, la ĉikaga ĵazo. Je tiu la melodioj ne interkruciĝas, sed estas paralelaj. La unuopaj solooj havis male al la kolektivimprovizado de la novorleana ĵazo pli multan gravecon. Unuafoje en ĵazo jen aperis la saksofono kiel grava instrumento. Grava reprezentanto de ĉi tiu stilo estis Bix Beiderbecke.

Svingo (ekde 1926)[redakti | redakti fonton]

Svingo estis la plej populara stilo de la ĵazhistorio. Ĝi ekestis meze ĝis fine de la 1920-aj jaroj. Pro la mondekonomia krizo la muzikistoj unuiĝis en tiel nomataj bandegoj, ĉar ili kiel unuopuloj ne plu povis ekzisti en ĉi tiu profesio. Svingo havis sian florepokon inter 1935 kaj 1945. Kansasurba ĵazo kaj sudokcidenta svingo komence estis regionaj diferencoj de svingo, kiuj tamen ekde meze de la 1930-aj jaroj ankaŭ akiris transregionan kaj tutmondan gravecon. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ gospelo transprenis multan el la ĵazharmoniaro kaj influis poste per tio ritmenbluso.

En Eŭropo evoluis ekde la 1930-aj jaroj la cigana ĵazo. Plej fama reprezentanto de ĉi tiu stilo estis gitaristo Django Reinhardt, kiu decide kunformis ĉi tiun stilon. En cigana ĵazo troviĝas influoj de eŭropaj muziktradicioj. Gitaroj kaj violonoj apartenas al la baza instrumentaro.

Bibopo (ekde 1940)[redakti | redakti fonton]

Dizzy Gillespie – vojpreparanto de bibopo kaj latinida ĵazo

Bibopo evoluis ekde 1940 kaj starigis la fundamentojn por la moderna ĵazo. Apartaĵoj de bibopo estas pli grandaj ritmaj liberecoj por frapinstrumentaro kaj baso, treege rapidaj tempoj kaj pli komplikaj harmoniskemoj ol en svingo, samkiel la tempoduobligo en la soloistajn impovizadojn. Samtempe malfirmiĝis la ligo al temo. Muzikistoj kiel Charlie Parker kutime reekprenis nur la formon kaj la harmonisinsekvojn de muzikpeco kaj plejparte lasis nekonsiderata melodion de la temo dum la improvizadoj. Plua distingilo de bibopo estas improvizadoj trans pli longa tempospaco; foje ili komencas aŭ malkomencas enmeze de strofo.[3] Miksitajn formojn de ĉi tiu moderna ĵazo kun la svingo oni komence surmerkatigis sub la nomo "mainstream jazz" (ĉeftendenca ĵazo).

Latinida ĵazo (ekde 1947)[redakti | redakti fonton]

Latinida ĵazo estas ludmaniero de moderna ĵazo, kiu distingiĝas precipe per la transpreno de ritmoj kaj foje ankaŭ komponaĵoj el la repertuaro de la latinamerika muziko. Komence temis ĉefe pri kombinado de ĵazo kun elementoj de diversaj stiloj el Karibio, je kio la kuba muziko ricevis bazan pozicion. Plivastasence la nocio ampleksas ankaŭ influojn el la brazila popularmuziko. Pioniro de latinida ĵazo estis Dizzy Gillespie. Li prezentis en 1947 en la novjorka Carnegie Hall kune kun kubaj perkutinstrumentistoj "Afro-Cuban Drums Suite".

Malpasia ĵazo (ekde 1948)[redakti | redakti fonton]

Malpasia ĵazo (angle: cool jazz) evoluis fine de la 1940-aj jaroj en Novjorko el la bibopo. La termino "cool" rilatas al pli silentema baza teniĝo de fermiteco kaj je la muzikado. "Cool" estas la muzikadmaniero kontraste al la pasia ("hot") muzikado de la novorleana ĵazo. Ĝusta traduko de "cool" estus do ne „freŝa“, kiel staras en la vortaro de Bertilo Wennergren [4], sed pli bone „malpasia“. La malpasia ĵazo kun pioniroj kiel Lennie TristanoMiles Davis estas pli koncerta kaj preferas pli malrapidajn tempojn kaj vaste etendiĝajn melodiliniojn. La okcident-marborda ĵazo ekestinta en Kalifornio, estas melodiema variaĵo de ĉi tiu stilo, kiu pli klare celas kontentigi distrobezonojn.

Malmolbopo (ab 1955)[redakti | redakti fonton]

Art Blakey, kun sia bando Jazz Messengers, estis grava reprezentando de malmolbopo

Malmolbopo (an.: hard bop) estas pluevoluigo de bibopo. Ĝi enprenis elementojn de pli nova nigrusona distra muziko, kiu rezultigis entute rime akcentatan ludmanieron orientiĝintan je la taktunuoj. Soŭlĵazo estas la pli funka variaĵo, kiu ekestis en la fruaj 1960-aj jaroj.

Libera ĵazo (ekde la fino de la 1950-aj jaroj)[redakti | redakti fonton]

Libera ĵazo estas unuaflanke historia termino por libera neligita improvizado en ĵazo de la 1960-aj jaroj. Aliaflanke ĝi estas modelo disradianta ĝis nuntempe, kiu proponas la eblecon evoluigi ĉiam novajn formojn en ĵazo. Tial stila analizo estas ebla nur limigite. En nuntempa avangardapionira ĵazo - pli malfrua variaĵo de libera ĵazo – oni kutime baziĝas sur trairaj mezuroj. Krom tio aktuale ekestis per libera improvizado formo de spontana ludo, kiu tamen rezignas la rilatojn kaj religojn al ĵazo kaj surtretas novan kontinenton trans establiĝintaj muzikĝenroj.

Kunfando-ĵazo (ekde la fino de la 1960-aj jaroj)[redakti | redakti fonton]

Kunfando-ĵazo estas ĝenro, kiu kombina ĵazon kun aliaj stiloj, aparte kun rokmuziko kaj funko. Estas tipe, ke jen ĵazmuzikistoj miksas ĵazteknikojn, uzante elektre amplifitajn instrumentojn ekz. elektran gitaron, elektran pianonsintezilon kun ritmaj strukturoj el nigrusona popularmuziko. Tio povus estis la ritmomodeloj de soŭlo, de ritmenbluso aŭ ankaŭ duumaj ritmoj de la rokmuziko. Ĵazfunko estas funka variaĵo de kunfandomuziko. Samgrade, kiel ĵazmuzikistoj alproksimiĝis al la rokmuziko aŭ al funko (ekzemple Volker KriegelHerbie Hancock) ankaŭ ekestis kunfando ekde la alia flanko: Rokmuzikistoj kiel Brian Auger, Al Kooper kaj bandoj kiel EmbryoHenry Cow kreis rokĵazon analoge al ĵazroko de Miles DavisNucleus.

Nuntempa evoluoj[redakti | redakti fonton]

AACM-saksofonistino Matana Roberts ĉe Moers Festival en 2006

Moderna kreiva ĵazo[redakti | redakti fonton]

Modern-kreema ĵazo estas ĵazstilo, kiu nuntempe ekprenas la stilan variecon de moderna ĵazo. Ĝi estas rigardata kiel pluevoluo de libera ĵazo kaj ekestis per la variaj muzikaj rimedoj, kiuj estas alireblaj por nuntempaj muzikistoj. Multaj ĵazmuzikistoj el tio disvolvis personajn improvizolingvojn. Tiel ili povas esprimi sin improvize en la variaj nuntempaj ĵazstiloj. Muzikistoj kiel Paul Bley, James Carter, Theo JörgensmannMichael Moore estas alkalkuleblaj al moderna kreiva ĵazo.

Monda ĵazo resp. etna ĵazo[redakti | redakti fonton]

Alie ol pli fruaj renkontoj de ĵazmuzikistoj kun muzikistoj el aliaj muzikkulturoj, dum kiuj ĵazmuzikistoj traktis ekzotajn temojn per rimedoj de la ĵazstilaro, ekde la 1970-aj jaroj ekestis ligoj de ĵazo kun muziko ekster tiu de Eŭropo kaj Nordameriko, en kiuj la „okcidentumaj“ muzikistoj metis malantauen la ĵazkarakteron favore al egalrajta interŝanĝo kaj al klopodo pri vera kunfando (ekzemple en la ensembloj ShaktiCodona). Por ĉi tiuj provoj de muzika sintezo nomoj kiel „monda ĵazo“ aŭ ankaŭ „etnoĵazo“ establiĝis. La termino „mondmuziko“ tamen estas ankaŭ transamaniere komprenebla, laŭsence de komuneco kiel bazo de ĉiuj muzikkulturoj, de tutmonda muzika lingvo kaj eĉ laŭsence de bildigo de universalaj (spiritaj) mondprocesoj per muziko.

Novtradiciismo[redakti | redakti fonton]

Adeptoj de „novtradiciismo“ rifuzas la evoluojn de libera ĵazo kaj de kunfandoĵazo kiel kontraŭdira al la esenco de ĵazo kaj rigardas la elementojn bluso kaj svingo kiel nemalhaveblajn erojn de ĵazo. La tiel nomata „novbopo“ - aktuala formo de ĵaztradicio deduktita el bibopo kaj malmolbopo – okupas esencan parton de la novtradiciismo, kiu tamen etendiĝas vaste trans ĉi tiu: unuaflanke per retiriĝo sur pli malnovaj stiloj (Louis Armstrong estas grava referenculo), aliaflanke per forta influo de la tiel nomata modala ĵazo (ĉiam modelas la kvinopoj de Miles Davis). En la malfono de publika intereso pri ĉi tiu movado staras trumpetisto Wynton Marsalis.

Novklasikismo[redakti | redakti fonton]

La termino „novklasikismo“ signifas stilon, kiu estas kaj la logika konsekvenco kaj ankaŭ la forturniĝo de libera ĵazo. Ĝi eliĝis el la "gesto de la longa improviza libera flugo", rezignis tamen la estetikon de la avangardo.[5] Ĉi tiu stilo havas komune kun la novtradiciismo („klasikismo“ laŭsence de Berendts) la altestimon por la nigrusona ĵaztradicio, enigas tamen en sian komprenon de tradicio la formojn kaj esprimrimedojn de la tuta ĵazo. Ĉefrolantoj de ĉi tiu stilo, kiu ekde la 1990-aj jaroj pli kaj pli alproksimiĝas al novtradiciismo, estas i.a. Archie SheppDavid Murray. David Murray ekzemple melodiigas en sia ludo la kriecajn preterblov-efektojn de libera ĵazo, kiuj per tio pli similas al modernaj formoj de blusvokoj ol ke ili estus kompreneblaj laŭ avangarda senco.

Psikedela ĵazo[redakti | redakti fonton]

La termino „Acid Jazz“ (eo: psikedela ĵazo) ekestis en la malfruaj 1980-aj jaroj, kiam ĉefe britaj diskludistoj remalkovris danceblajn sonregistraĵojn de soŭla kaj funka ĵazo el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj ludis en diskludejoj. Multaj sonregistraĵoj el la tiama epoko reaperis sub ĉi tiu nomo. Kadre de ĉi tiu revivigo ankaŭ formiĝis novaj ensembloj, kiuj kombinis ĵazon kun soŭlo kaj funko. Je tio ili ankaŭ uzis elektronikajn songenerilojn, aparte je la pulso, sed ankaŭ je la aranĝo. Psikedela ĵazo funkcias kiel dancmuziko kaj estas parenca al diskoo.

Sudmanhatana ĵazo[redakti | redakti fonton]

„Downtown“ (Sudmanhatano) estas nomo por preskaŭ nure eŭrop-usona ĵazmondeto, kiu en Sudmanhatano apartan stilon. Ĝi enkondukis en la 1980-aj jaroj la ĵazon en treege avangardajn regionojn („bruomuziko“ (uzado de bruoj anstataŭ tonoj) kun ligoj al „Nova Muziko“ kaj al pionira rokmuziko. El tio evoluis treege multstila muzikkompreno: la plej variaj muzikspecoj (trukfilma muziko, pionira ĵazo, grinckerna muziko ktp.) estas egalrajte uzataj – ofte kolaĝece kaj je rapide ŝanĝiĝa sinsekvo. Centra persono de ĉi tiu mondeto estas aldosaksofonisto John Zorn.

Imaga popolmuziko[redakti | redakti fonton]

Je la koncepto de imaga popolmuziko popolmuzikaj aŭ popolmuzikaj sentataj melodioj aŭ ritmaj strukturoj estas la elirpunkto por improvizadoj. Krom muzikistoj el la rondo de Association à la Recherche d’un Folklore Imaginaire (ARFI) kiel ekz. Louis Sclavis ankaŭ Gianluigi Trovesi kaj intertempe ankaŭ Norbert Stein el Germanujo apartenas al la ĉefaj reprezentantoj de ĉi tiu stilo.

G-bazo[redakti | redakti fonton]

Steve Coleman (Parizo 2004), plej elstara reprezentanto de la movado g-bazo

La muziko, kiun faras elstaraj muzikistoj el la rondo de g-bazo (aŭ bazego) havas ege komplikan strukturon kaj esta virtuoza. Ĝi enigas multajn elementojn el la ĵaztradicio, akcentas tamen la nuntempecon kaj radikas en la aktuala nigrusona ritmomodela muziko.

Elektronika ĵazo[redakti | redakti fonton]

Elektronika ĵazo (foje ankaŭ nomata „novĵazo“) estas tendenco de elektronika muziko el la malfruaj 1990-aj kaj 2000-aj jaroj. Ankaŭ elektronika ĵazo nur relative estas nomebla origina ĵazstilo, ĉar la bazo de ĉi tiu muziko plejparte estas elektronika muziko, ligita kun ĵazelementoj. Kiel ankaŭ elektronikoĉefpulso elektroĵazo ne estas klare difinita, sed estas varie uzata same kiel uzata por multaj muzikvariaĵoj. Elektronika ĵazo oni nomas ekzemple kaj drumenbasonhaŭzon kun ĵazaludoj.

Glata ĵazo resp. popĵazo[redakti | redakti fonton]

Rebekka Bakken en 2007 je Vieno

Glata ĵazo ofte estas alordigata al fonmuziko. Ekestinta el ĵazroko kaj kunfandomuziko de la 1970-aj jaroj, ĉi tiu melodiema muzikado ligas ĵazon kun rimaj strukturoj de populara muziko. Glata ĵazo estas plejparte radioformato, kiu populariĝis je norda Ameriko en la 1990-aj jaroj. Al la pioniroj apartenas Bob James, Lee Ritenour kaj Grover Washington la pli juna. Aparte sukcesaj interpretantoj estas George Benson kaj Kenny G., en Germanujo famiĝis Till Brönner. Dum la lastaj jaroj ĉefe kantistinoj kiel Silje Nergaard, Rebekka Bakken, Katie Melua, Norah Jones, Viktoria Tolstoy kaj Solveig Slettahjell ligas ĵazon kun popularmuzikaj elementoj. Jen la nomo popĵazo pli taŭgas.

Ĵazrepo[redakti | redakti fonton]

Kiam ekestis hiphopo, ĵazo enigis ankaŭ ĉi tiun muzikĝenron. Reprezentanto de ĵazrepo en Germanujo estas Jazzkantine. Kiel pioniro de ĉi tiu ĵazstilo validas la bando Jazzmatazz.

Muzika formo[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la „grandforma arĥitekturo“ en eŭropa altkultura muziko kun pli kaj pli grande planita komplika strukturo de sia komponaĵoj ĵazo efikas plejparte simpla, simile ankaŭ al afrikaj kaj barataj muzikformoj. Pro la graveco de improvizado kaj modelritmo en ĵazo la muzika formado estas treege envolvita en la paso de la tempo kun principe malferma finaĵo. Ĵazo havas plejparte sinsekvan strukturon kaj inklinas pro tio al modulaj, pli malgrandaj formeroj. Laŭ muziksciencisto kaj pianisto Vijay Iyer la koncentriĝo direktiĝas „anstataŭ sur la grandeforman hierarĥian formo“ pli „ sur etgrajnecajn ritmajn detalojn kaj sur la hierarĥion de ritmaj surtavoligoj. La pli grandaj muzikaj formoj rezultas do elapere el la improvizita formado de ĉi tiuj malgrandaj muzikaj eroj.“ [6]

Ĵazo nur parte alproksimiĝis laŭforme al koncertmuziko eŭroptradicia. Jen ĉefe nomendas Duke Ellington kun komponaĵoj kiel Diminuendo And Crescendo In Blue aŭ la suito Black, Brown and Beige. La progresema ĵazo de Stan Kenton kaj ĉefe de la tria fluo de Gunther Schuller, Charles MingusJohn Lewis[7] daŭrigis ĉi tiun vojon. Pli ofte tamen oni transigis el la eŭropa koncertmuziko la kantoformon sur malpli komplikajn muzikpecojn kaj la pri ili ludataj improvizaĵoj, kiel ekzemple Dave BrubeckJutta Hipp.

Kelkaj tendencoj de ĵazo – ekzemple modern kreiva ĵazo aŭ g-bazo – bazigas siajn improvizojn sur propraj komponaĵoj, aliaj ofte baziĝas sur elprovitaj normkantoj kaj famaj kantoj de aliaj muzikĝenroj.

Ĵazaj normkantoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo ĵaza normkanto.

Ĵaza normkanto estas melodio kun fiksita harmonio-sinsekvo, kiu ofte servas kiel temo kaj materialo de ĵazimprovizado. Kutime la muzikistoj prezentas la temon je la komenco kaj je la fino de sia peco; inter tiuj okazas improvizadoj preskaŭ ĉiam laŭ soloista sinsekvo. Normkantoj devenas ekde proksimume 1930 el furorkantoj, ŝansonoj, muzikaloj, filmmuziko kaj propraj muzikaĵoj de ĵazmuzikistoj. Ili apartenas al la fundamenta repertuaro de tradiciema ĵazmuzikisto. Ekde la 1940-aj jaroj bibopmuzikistoj uzis tiajn jam konatajn kantojn kaj verkis novajn melodiojn pri ties akordsinsekvoj aŭ konservis la melodion, ŝanĝis tamen la akordsinsekvojn (harmoniojn) de ĉi tiuj kantoj. Tiamaniere ekestis novaj normkantoj, kies novevoluigitaj temoj nomiĝas biboptemo.

Multaj ĵazmuzikistoj ludas ĉi tiujn melodiojn kaj improvizas pri ili resp. pri la akordsinsekvoj antaŭmetitaj per la melodioj. La muzikaj interkonsentoj pri tio varias de stilo al stilo. Kelkaj ĵazensembloj je koncertoj uzas ankaŭ selekton da ĵazaj normkantoj ĝenerale konataj en ĵazo, pri kiuj la diversaj muzikistoj ofte povas rapide interkonsenti komune. Ĉi tiu normigo estas la bazo por ĝenerala interkonsento. Per ĝi ĵazmuzikistoj povas koncerti sen antaŭa provludo, eĉ se ili antaŭe neniam estis renkontiĝintaj. Ankaŭ je spontanaj renkontiĝoj de ĵazmuzikistoj, la spontankoncertoj, normkantoj ludas interligan rolon. Kompilaĵon de la plej gravaj kaj plej ofte ludataj ĵazaj normkantoj prezentas la tiel nomata Real Book, kiu estas la „Fundamento“ de la plej multaj improvizadkunsidoj.

Edukado kaj progresigo[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la 1960-aj jaroj, en Eŭropo ekde proksimume 1970, la edukado pri ĵazo ekfloris. Krom je memstaraj akademiaj edukejoj en la „naskiĝlando“ de ĵazo, ekzemple Konservatorio Berklee, Konservatorio de Nov-AnglioLernejo Juilliard, nun ankaŭ oni povis studi ĵazon ĉe la arta universitato je Graz. En Svisujo ekde tiam la Svisa Ĵazlernejo ofertas eblojn de edukado. En Germanujo ekde la 1980-aj jaroj estas kutime, ke ĉe la muzikaj altlernejoj troviĝas apartaj studofakejo por ĵazo kaj popularmuziko. Dum la lastaj jaroj en la plej multaj landoj ekestis konkursoj kiel Jugend jazzt kaj precipe ĵazpremioj, kiuj aŭ adekvate distingas kaj antaŭenigas multpromesajn junajn muzikistojn aŭ distingas meritajn muzikistojn. La junaj ĵazmuzikistoj nuntempe estas ĝenerale je bonega nivelo. La plej multaj el ĉi tiuj novaj muzikistoj fiksiĝas tamen ĉefe pri la imitado de ĉiel renomaj ĵazformoj. Kelkaj malmultaj tamen transmetas sendepende siajn proprajn ideojn en novajn formojn de muzika formado.

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

Frua noteldono de That Funny Jas Band from Dixieland (el 1916, kun nuntempe malkutima skribmaniero)

La deveno de la vorto jazz estas neklara. En la komenco oni nomis la fruan ĵazon "Hot Ragtime" [pasia ragtimo] aŭ simple "Ragtime" [ragtimo]. En 1909 la vorto aperis en la kanto „Uncle Josh in Society“: „One lady asked me if I danced the jazz …“, cele al iaspeca de ragtimodanco. En 1913 la termino estas dokumentia kiel nomo por speco da muziko, eble kiel nomo por la muziko por tiu ragtimodanco. Eble ĝi estas deduktita de la vorto „jass“ el la kreola jamajka-kreola lingvo, „jass“, por „energia aktiveco“, aparte por seksumado. Jen fonto pri tio: „If the truth were known about the origin of the word 'Jazz' it would never be mentioned in polite society.“ [„Étude“, Sept. 1924]. (Esperante: "Se la vero pri la deveno de la vorto 'jazz' estus konata, ĝi tute ne estus menciata en la nobla socio.")

Ekde plej malfrue 1915 estis bandoj el Nov-Orleano, kiuj enhavis la vorton „Jass“ aŭ „Jazz“ en la bandonomo kaj/aŭ nomis sian muzikon tia. Bandestro Tom Brown pretendis esti la unua, kiu uzis la vorton por pli preciza priskribo de bando, pri kio ekestis ega disputo kun Nick LaRocca de la Original Dixieland Jass Band.[8]

Eblas ankaŭ dedukto de la vorto „Jass“ aŭ „Jazz“ el la uzo de la vorto "jasm" (franca vortaro el 1860) por energio, dinamiko kaj vivoforto, kiel konvena anstataŭa vorto por afrikaj danconomooj kiel ekz. mandinke „jasi“ aŭ temne „yas“), ĉiukaze alia ĵargonvorto (jism) ankaŭ validas kiel deduktita de tiu. Jasi ne nur estas la nomo de danco, sed ankaŭ signifas „eksciti“.

La angla verbo „to jazz“ por plirapidi aŭ vigligi, estas dokumentita ekde 1917.

Historio de ĵazo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj radikoj troviĝas en bluso, nigrula laborkantado, nigrulaj preĝkantoj (Negro Spirituals) kaj gospelo. En 1890 ekis la ragtimo, al kiu mankis improvizo, sed kiu ja havis svingon (ragged time = distirita tempo). Verŝajne la plej konata verko de tiu ĉi epoko estas "The Entertainer" de Scott Joplin (ĝi ege furoris post la filmo The Sting en 1973). Malpli skeme, kaj do pli ĵaze, ludis Jelly Roll Morton en New Orleans. Li mem pretendis, ke li "en 1902 inventis la ĵazan muzikon".

Tradicia ĵazo[redakti | redakti fonton]

Moderna ĵazo[redakti | redakti fonton]

Ĵaz-muzikistoj[redakti | redakti fonton]

kaj en Esperantujo:

Ĵazfestivaloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Ernst Berendt, Günther Huesmann (Bearb.): Das Jazzbuch. 7-a eldono. S. Fischer Verlag, Frankfurto ĉe Majno 2005, ISBN 3-10-003802-9
  • Ken Burns, Geoffrey C. Ward: Jazz – eine Musik und ihre Geschichte. Econ, Munkeno 2001, ISBN 3-430-11609-0. (Laŭ dokumentfilma serio de Ken Burns kun kontribuoj de Wynton Marsalis)
  • John Fordham: Das grosse Buch vom Jazz: Geschichte, Instrumente, Musiker, Aufnahmen. Christian, Munkeno 1998, ISBN 3-88472-395-2
  • Michael Jacobs, "All that Jazz. Die Geschichte einer Musik", Reclam Verlag, 3-a ampleksigita kaj aktualigita eldono, Stutgarto 2007, ISBN 978-3-15-021684-2
  • Arrigo Polillo: Jazz. Die neue Enzyklopädie. Schott Music, 2007. ISBN 978-3-254-08368-5
  • Ekkehard Jost: Sozialgeschichte des Jazz. 2-a eldono. Zweitausendeins, Frankfurto ĉe Majno 2003, ISBN 3-86150-472-3
  • Dirk Sutro: Jazz für Dummies. MITP-Verlag, Bonn 1999, ISBN 3-8266-2836-5
  • Klaus Wolbert (eldonisto): That's Jazz: der Sound des 20. Jahrhunderts; eine Musik-, Personen-, Kultur-, Sozial- und Mediengeschichte des Jazz von den Anfängen bis zur Gegenwart. Bochinsky, Frankfurto ĉe Majno 1990, ISBN 3-923639-87-2
  • Peter Niklas Wilson (eldonisto): Jazz-Klassiker. Reclam, Stutgarto 2005, ISBN 978-3-15-030030-5

Konsultlibroj[redakti | redakti fonton]

Diskografioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. John Miller Chernoff, Rhythmen der Gemeinschaft. Munkeno 1994 (angla lingva 1979) ISBN 3-923804-39-3; Gerhard Kubik, Afrikanische Elemente im Jazz - europäische Elemente in der populären Musik Afrikas. En: G. Kubik, Zum Verstehen afrikanischer Musik. Lepsiko 1988. ISBN 3-379-00356-5, p. 322ss.
  2. http://www.darmstadt.de/kultur/musik/jazz/history/Jazzhistory-1.htm
  3. Andre Asriel, Jazz: Aspekte und Analysen. Berlino 1985, p. 186
  4. vidu http://bertilow.com/roko/helpo/angla.html#r
  5. cit.l. Hannah Dübgen, Blue Notes on Black and White Keys: Stationen und Aspekte des Piano Jazz der 70er Jahre unter besonderer Betrachtung der Soloimprovisationen von Keith Jarrett, Chick Corea und Alexander von Schlippenbach. 2003 [1]
  6. V. Iyer, Microstructures of Feel, Macrostructures of Sound: Embodied Cognition in West African and African-American Musics. Diss.: Berkeley 1998
  7. Peter W. Schatt, "Jazz" in der Kunstmusik: Studien zur Funktion afroamerikanischer Musik in Kompositionen des 20. Jahrhunderts. Kassel 1995. ISBN 3-7649-2476-4
  8. Vgl. http://nfo.net/usa/JO1.html#TBro sowie http://www.jazzinstitut.de/history/Jazzhistory-1.htm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]