Toots Thielemans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Toots Thielemans
Toots en la jaro 2006
Toots en la jaro 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Jean Baptiste Thielemans
Kromnomo "Toots"
Naskiĝo 29-an de aprilo 1922
Flago de Belgio Bruselo Belgio
Deveno Flago de Belgio Belgio
Ĝenroj ĵazo
Profesio muzikisto
Instrumentoj akordeono, harmoniko, gitaro
Aktivaj jaroj 1951 - nuntempo
Parencaj
temoj
Toots Mondello, Toots Caramata
Retejo
Signifa instrumento
harmoniko
v  d  r
Information icon.svg

Jean Baptiste "Toots" Thielemans (naskiĝis en Bruselo la 29-an de aprilo 1922) estas Belga ĵazomuzikisto. Li ricevis la honortitolon barono.

Thielemans komencis muziki per akordeono, kiam li estis 3-jaraĝa. Kiam li estis 17-jaraĝa li malkovris la harmonikon; krome li ludas ankaŭ gitaron. Lia kromnomo Toots devenas de la muzikistoj Toots Mondello kaj Toots Caramata. En 1951 li kiel gitaristo partoprenis en orkestro de Bobbejaan Schoepen. En 1952 li elmigris al Usono kaj ekludis en la orkestro de Charlie Parker kaj en la kvinopo de George Shearing.

Dum la dua mondmilito Thielemans estis kaptita de la ĵazo. Nun li estas konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj ĵazistoj. Li kunludis i.a. kun Benny Goodman, Ella Fitzgerald, Quincy Jones, Bill Evans, Jaco Pastorius, Pat Metheny, Billy Joel kaj Paul Simon.

Lia harmoniko ludis gravan rolon en la filmmuziko de la nederlanda filmo Turks Fruit (Turka dolĉaĵo) (1973) kaj en la sveda animacia filmo Dunderklumpen (1974). Lia ludado difinis la atmosferon en la nederlanda televidserio Baantjer kaj en la flandra serio Witse.

Lia harmonika muzikaĵo Bluesette (1962) estas mondfama.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]