La Hulpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Hulpe
municipo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Valona Brabanto
Poŝtkodo 1310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 368  (januaro 2016)
Loĝdenso 465 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 43′ N, 4° 29′ O (mapo)50.7166666666674.4833333333333Koordinatoj: 50° 43′ N, 4° 29′ O (mapo)
Areo 15,60 km² (1 560 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
La Hulpe (Belgio)
La Hulpe (Belgio)
DEC
La Hulpe
La Hulpe
Situo de La Hulpe en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Hulpe [+]
vdr
Biendomo de La Hulpe

La Hulpe (france: [La ULP]; nederlande Terhulpen; valone L' Elpe) estas municipo en la belga provinco Valona Brabanto. Komence de januaro 2016 ĝi havis 7368 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • La plej frua evidentaĵo de homara enloĝo estas polurita silika hakilo trovita en la regiono, datata ĉ. -15.000 — -10.000.
  • La nomo La Hulpe venas el la kelta vorto Helpe signifanta "argenta rivero", kiu donis la nomon L'Argentine al la trapasanta rivereto.
  • La Dukoj de Brabanto kreis la urbeton post la kultivebligo de parto de la Arbaro de Soignes (Forêt de Soignes) en la Mezepoko.
  • 1226, la preĝejo estis citata unua-foje en dokumento, de post kiam ĝia navo kaj turo apenaŭ ŝanĝiĝis.
  • 1230, je la 3-a de junio, La Hulpe akceptis, de la manoj de Henriko la 1-a, Duko de Brabanto, la ĉarton kiu instituis ĝin kiel ville franche (libera urbo), kaj altigis ĝin al ĉefmagistratejo por alta kaj malalta justico.
  • 1530, la unua papermuelejo instaliĝis laŭlonge de la "Grand Etang" (la Granda Lageto). La kresko de tiu industrio dum kvar jarcentoj, estis pro la abundo de pura akvo, kaj la apudeco de Bruselo.
  • 1664, Filipo la 2-a, Reĝo de Hispanio, rajtigis la kreadon de la "Manufacture Impériale et Royale du Papier" (Imperia kaj Reĝa Fabriko de Papero) en La Hulpe. Tiu industrio ekzistadis tie ĝis 1970, jaro de malpliiĝo pro la ekonomika krizo.
  • 1830, post la sendependeco de Belgio, La Hulpe perdis ĝiajn politikan kaj administran rolojn, kaj asimiliĝis en la kantonon de Wavre.
  • 1854, la fervojo atingis La Hulpe.
  • 1914, dum la Unua mondmilito, germanoj okupaciis la "Château de Solvay" (Biendomo de Solvay).
  • 1918, la Armistico. Kanadaj kaj skotaj trupoj loĝis en la biendomoj.
  • 1940, dum la Dua mondmilito, denove la germanoj okupis la biendomojn.
  • 1944, lokaj rezistantoj liberigis sian urbeton, unu semajno antaŭ la alveno de la usona armeo.
  • 1962, fina determinigo de la lingvistika landlimo.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefstabejo de SWIFT situas en La Hulpe.

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

La Hulpe, Moissons d'Histoire, Cercle d'Histoire de La Hulpe, 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]