Kanzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝansono)

Kanzono (itale canzonacanzone, france chanson - la franclingva variaĵo en muziko foje neologisme nomatas ŝansono) estas poezia formo, kaj speco de muzika komponaĵo.

Poezio[redakti | redakti fonton]

En poezio, kanzono estas mallonga lirika poemo, kiu malvolviĝis en Provenco, Francio, kaj populariĝis en Italio dum la mezepoko. La temo de kanzonoj (itale: "kantoj") estis kutime amo, naturo, aŭ ina beleco. Forme, kanzono konsistis el strofoj egale longaj kaj finiĝantaj per refreno, kiu estis pli mallonga strofo. La nombro da versoj en ĉiu strofo variis inter 7 kaj 20. La plej famaj verkintoj de kanzonoj estis la 14-jarcentaj poetoj Dante kaj Petrarko.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En muziko, kanzono estis 16-jarcenta plurparta voĉa enmuzikigo de literatura kanzono, aŭ 16-jarcenta kaj 17-jarcenta instrumenta komponaĵo. La instrumenta kanzono, unue bazita sur franca-flandraj polifoniaj kantoj, poste sendepende komponata, ekz. la latunblovinstrumentaj kanzonoj de Giovanni Gabrieli, influis la fugon kaj estis la rekta praulo de la sonato.

Evoluo al moderna kanzono[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento estiĝis en francaj kabaredoj moderna formo de ŝansono, kiu trovis sian validigon precipe en amuziga industrio. Ŝovo okazis ankaŭ en la tekstoj de ŝansonoj, kiu de la simplaj melodioj evoluis en poeme valorajn poemajn verkaĵojn. La tekstistoj de ŝansonoj estadis ofte kaj estas antaŭaj poetoj. Inter la plej konataj interpretoj de la franca ŝansono apartenas ekz. Édith Piaf, Lucienne Boyer, Charles Trenet, Yves Montand, Charles Aznavour, Jacques BrelGilbert Bécaud.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]