Jacques Brel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacques Brel
Jacques
Naskiĝo 8-a de aprilo 1929
en Schaerbeek, Belgio
Morto 9-a de oktobro 1978
en Bobigny Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Jacques Brel en 1963

Jacques BREL [ĵak brel], en esperanto Jakvo Brelo (naskiĝis la 8-an de aprilo 1929 en Schaarbeek, Belgio, mortis la 9-an de oktobro 1978), estis belga kanzonisto, komponisto kaj franclingva kantisto.

La studoj ne multe interesis lin krom la kursoj pri franca lingvo. Li aktoris en etaj teatr-aktoj en la trupo "Franche Cordée", fine lia patro ekprenis lin en la kartonfabriko. La laboro ne tro plaĉis al li, sed la familia industria fabriko ebligis al li ne partopreni en la dua mondmilito.

La 1-an de junio 1950 li edzinigis Thérèse Michielsen, aŭ «Miche» [miŝ]. La 6-an de decembro 1951 naskiĝis ilia unua filino, Chantal [Ŝatal'], sekvita de France [Fras'] la 12-an de julio 1953; fine, Isabelle [Izabel'] en aŭgusto 1958 al kiu estis dediĉita samnoma kanto.

Liaj kanzonoj, emociigaj aŭ acerbe ironiaj, ĉiam plenaj de propra al li forto, akreco, malglateco, ĉiam kortuŝis la aŭskultantojn.

Li ekkomponis en jaro 1952 kaj ekkonis famecon en jaro 1958. En 1966 li decidis forlasi la surscenejan kantadon.

La 16-an de majo 1967 li lastfoje kantis en Rubezo, Francio.

Sed li ne restis sen fari ion ajn: dum la somero de 1967, li preparis sian unuan filmon, Les risques du métier (La riskoj de la metio) de la reĝisoro André Cayatte. Ĝi estis sukceco. Poste li komencis vojaĝi ŝipe.

En 1968 en Bruselo li kreis la francan version de L'homme de la Mancha (La homo de la Manĉo), interpretante la ĉefan rolon, Donkiĥoto, apud Dario Moreno en la rolo de Sanĉo Panzo.


En 1974 li forlasis ĉiujn por vojaĝi ŝipe kun Maddly Bamy, kiun li renkontis dum la produktado de la filmo L'Aventure c'est l'aventure (Aventuro estas aventuro) de Claude Lelouch. Sed li estis jam ege malsana kaj havis nur unu pulmon. Li decidis retiriĝi en la Markizan insularon. Li iĝis privata piloto en la 28-a de junio 1965 (breveto TT 16060) kaj uzanto de dua motoraviadilo Beechcraft Twin-Bonanza aĉetita de Maddly Bamy la 30-an de novembro 1976. Li laboretis kiel aviadila taksiisto inter la insulo kaj Tahitio.

Li mortis en Bobinio apud Parizo la 9-an de oktobro 1978 pro pulmkancero. Jacques Brel ripozas nun en la tombejo de Atuona en Hiva Oa en la Markiza insularo, proksime de Paul Gauguin.

En la jaro 2005 Brel estis nomumita "la plej fama belgo" fare de la spektantoj de la valona televido.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1953 : unua disko farita en Bruselo : La Foire / Il y a (La Foiro / Da estas)
  • 1954 : unua albumo: Jacques Brel et ses chansons (Jakvo Brelo kaj liaj kanzonoj)
  • 1957 : Quand on n'a que l'amour (Kiam havas oni nur amon), Heureux Pardons (Feliĉaj pardonoj),…
  • 1958 : Je ne sais pas (Mi ne scias), Au printemps (Printempe),…
  • 1958 : Disko por la magazino Marie-Claire kun L'Introduction à la Nativité (Enkonduko al Naskado) kaj L'Évangile selon Saint-Luc (La Evangelio laŭ Sankta-Luko)
  • 1959 : La Valse à mille temps (La miltakta valso), Ne me quitte pas (Ne forlasu min), Je t'aime (Mi amas vin), Isabelle (Isabelo), La Mort (La Mort),…
  • 1961 : Marieke (Mariko), Le Moribond (La Mortulo),…
  • 1962 : Olympia 1961
  • 1963 : Les Bigotes (La piaĉulinoj), Les Vieux (La Maljunuloj), La Fanette (La Faneto),…
  • 1964 : Jef (Ĵefo), Les Bonbons (La Bonbonoj), Mathilde (Matildo), Amsterdam (Amsterdamo)…
  • 1964 : Olympia 1964
  • 1965 : Ces gens-là (Tiuj homoj), Fernand (Fernando),…
  • 1967 : 67 comprenant Mon enfance (Mia infaneco), À jeun (Faste),…
  • 1968 : Vesoul (Vezulo), L'Éclusier (La Kluzisto),…
  • 1970 : L'Homme de la Mancha (La Homo de la Manĉo)
  • 1972 : Nova registro de malnovaj kantoj
  • 1977 : Les Marquises (La Markizoj)

Kelkaj el inter liaj plej sukcesaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  • 1957 : kiam nur amon oni havas (Quand on a que l'amour)
La ario de Stulteco (L'air de la bêtise)
  • 1959 : la miltaktera valso (La valse à mille temps)
ne forlasu min! (Ne me quitte pas)
  • 1960 : la flandrinoj (Les Flammandes)
  • 1961 : la mortanto (Le moribond)
la simioj (Les singes)
  • 1962 : la burĝoj (Les bourgeois)
La plata lando (Le plat pays)
Magdaleno (Madeleine)
  • 1963 : la piulinaĉoj (Les bigotes)
  • 1964 : Ĵef' (Jef)
La bonbonoj

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]