Édith Piaf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Édith Piaf
Édith Piaf.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Édith Giovanna Gassion
Alie nomata La Môme Piaf
Naskiĝo 19-an de decembro 1915
Parizo, Francio
Deveno Flago de Francio Francio
Morto 10-an de oktobro 1963
Plascassier, Francio
Ĝenroj Franca popmuziko, kabaredo, ŝansono
Profesio kantistino, tekstistino, aktorino
Instrumentoj voĉa muziko
Aktivaj jaroj 19351963
Parencaj
temoj
Georges Moustaki
v  d  r
Information icon.svg

Édith PIAF [edit pjaf], en esperanto Edit' Piaf' (Édith Giovanna Gassion alnomita la Môme Piaf) (môme = bubino piaf = pasero) estas famkonata kantistino franca de varieteo. Tia ŝi estis nomita memore de Édith Cayell, ĵus mortpafita de la germanoj. Ŝi naskiĝis la 19-an de decembro, 1915 kaj mortis la 11-an de oktobro, 1963). Ŝi estis fama franca kantistino.

Ŝia vera nomo estas Édith Giovanna GASSION. Ŝi naskiĝis en Parizo en malriĉa familio, kaj ŝi komencis sian karieron kiel strat-kantistino, kiam ŝi havis nur 15 jarojn.

En 1935, Edith renkontis la posedanton de noktoklubo frekventata de la plej diversa vizitantaro (riĉaj, malriĉaj personoj). Li konvinkis Edith kanti en la klubo kaj li donis al ŝi la kromnomon "piaf", kiun ŝi poste gardis dum sia tuta vivo kaj kiu famigis ŝin. En 1940, Jean Cocteau verkis por ŝi la teatraĵon "Le Bel Indifférent" (esperantigita al La bela indiferentulo), kiu havis grandegan sukceson.

La vivo de Édith Piaf plenis de tragedio kaj dramoj, kaj tio speguliĝis en ŝia muziko. Baldaŭ la tuta urbo de Parizo konis ŝin kaj ŝian kortuŝan voĉon. Ŝi konatiĝis kaj amikiĝis kun multaj famaj personoj de la franca kultura vivo, kiel la aktoro Maurice Chevalier kaj la poeto Jacques Borgeat.

Ŝi mem verkis kelkajn el siaj kanzonoj, ekzemple Non, je ne regrette rien"La Vie en Rose" kiu estas ankaŭ unu el ŝiaj plej grandaj sukcesoj. Dum la dua mondmilito ŝi kunlaboris kun la francaj rezistmovadoj kontraŭ la germana armeo kaj kontraŭ la okupado de la franca teritorio. Post la milito, Édith Piaf faris plurajn turneojn tra la tuta Eŭropo kaj la amerika kontinento, iĝante internacie konata persono.

Ŝi ankaŭ lanĉis multajn francajn artistojn, kiuj komencis sukcesan karieron danke al ŝi (ekz. Charles Aznavour).

Ŝi mortis en Grasse en 1963, kaj ŝia funebra ceremonio allogis centojn da miloj da admirantoj en la parizajn stratojn. Ŝi nun ripozas en la pariza tombejo Père Lachaise. Ekzistas ankaŭ muzeo dediĉita al Édith Piaf en Parizo: 5, rue Crespin du Gast, 75011, Paris.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Édith naskiĝis la 19-an de Decembro 1915 en Parizo ĉe la n-ro 72 de la strato Belleville en la 20-a distrikto de Parizo, naskinĝinte en mizero, ŝi travivis sian infanaĝon en la spektakla medio. Ŝi estis la filino de Louis Alphonse Gassion, artisto de cirko, tordiĝadisto, kaj stratakrobato (naskinĝinta la 10-an de Majo 1881 en urbeto Castillon, situanta en la Calvados-departemento en Normandio) kaj de Annetta Maillard (1895-1945) stratkantistino de deveno itala-kabila. La patrino kantis en la kermesoj aŭ la drinkejoj sub la pseŭdonimo Line Marsa.

Dum Édith estis ankoraŭ bebo, ŝia patrino, tro mizera por zorgi pri sia infano, konfidis ŝin al la patrina avino, Aïcha Saïd Ben Mohammed (1876-1930) devena de Kabilio, antaŭ ol kiam la patro, pro foriro al fronto de la unua mondmilito, konfidis ŝin al la patra avino (estrino de prostituejo en Bernay, urbeto de Normandio). Tie Édith estas edukita far la prostituinoj de la bordelo. Tiam ŝi blindiĝas dum kelka tempo pro infektado (dum sia tuta vivo ŝi atribuis sian resaniĝon al miraklo dank’al la propetado de Tereza de Lisieŭ).

En la fino de la unua mondmilito ŝia patro estas malmobilizita, kaj li reprenis ŝin por travivi la ekzistadon de artisto en la etaj cirkoj vojaĝantaj, poste la ekzistadon de stratartisto sendependa kaj mizera. Surstrate kun la patro, Édith malkaŝis sian talenton kaj sian esceptan voĉon de kantistino de popolaj kanzonoj samkiel estas ŝia patrino. Dekkvinjara, Édith luprenas hotelĉambron kun sia plej bona amikino, Simone Berteaut, alnomita Momone, kaj ambaŭ ekkantas surstrate.

En 1933, kiam ŝi havis 18 jarojn, ŝi havis bebinon, Marcelle, kun la amanto Louis Dupont. Nur dujara la knabino forpasis pro fulmina meningito en 1935.

Kantistino de kabaredo[redakti | redakti fonton]

En 1935, ŝi estas ekvidita surstrate de Louis Leplée, estro de la ŝika kabaredo Le Gerny's situinta sur la avenuo Les Champs-Élysées. Ĉar ŝia malfortika aspekto elvokis tiun de pasero, li proponis ke ŝi kantu sub la artista nomo « la Môme Piaf » kiu signifas slange « birdeto ». Jen la sukceso. Ŝiaj talento kaj voĉo eksternormaj estas rimarkitaj interalie de la komponisto Raymond Asso kaj de ŝia estonta amikino fidela Marguerite Monnot, komponisto kaj virtuoza pianisto, kiu estis akompanonta ŝin dum ŝia tuta kariero, kaj kiu komponis por ŝi la muzikon de la kanzonoj Mon légionnaire, Hymne à l'amour, Milord kaj les Amants d'un jour.

En 1936, ŝi registras sian unuan diskon Les Mômes de la cloche ĉe Polydor, kaj ŝi konas amasinforman sukceson, sed en Aprilo, Louis Leplée estas trovita murdigita en sia pariza hejmo. Estis pruvite, ke li apartenas al la skandalaj medioj de la banditismo de Pigalle-kvartalo, pro tio Édith estas puŝĵetita en la skandalon kaj en la amasinforman neniiĝon, kaj tio resendas ŝin tien, de kie ŝi venis, en la stratomedion kaj la etajn kabaredojn de mizero. Ŝi kontaktas denove la komponiston Raymond Asso (aŭtoro de Mon légionnaire kaj Le Fanion de la Légion, ambaŭ jam kantitaj de Marie Dubas en 1935. Siavice Piaf kantas ilin en la komenco de 1937. Raymond Asso iĝas ŝia Pigmaliono kaj ŝia amanto. Li prenas la regadon de ŝi, kaj zorgas por igi ŝin profesia kantistino de varieteo.

Stela kantistino de varieteo[redakti | redakti fonton]

En Marto 1937, Édith komencas sian varietean karieron en la ABC en Parizo (tiuepoke, la ABC estis la plej prestiĝa varietea teatro en Parizo), kie ŝi iĝas grandega stelulo de la franca kanzon-arto, stelulo amata de la publiko kaj disvastigata ĉe la radio.

En 1940, ŝi ludas kun sukceso la teatraĵon Le Bel Indifférent, kiun Jean Cocteau verkis por ŝi. Ŝi daŭrigas kine sian karieron en la filmo Montmartre sur Seine de Georges Lacombe.

Dum la printempo de 1944, ŝi kantas en la Moulin Rouge, kie la tutjuna kantisto de varieteo, Yves Montand kantas en la unua parto de la spektaklo. Estas la subita enamiĝo inter ambaŭ artistoj kaj Édith Piaf, jam famkonata kaj laŭdata, komencas instrui al li la kaŝprocedojn de la metio kaj la vivon de artisto. Al li ŝi tuj prezentos gravajn personojn tiutempajn de la spektakla medio: Joseph Kosma, Henri Crolla, Loulou Gasté, Jean Guigo, Henri Contet, Louiguy, Marguerite Monnot, Bob Castella, Francis Lemarque... Ĝuste ankaŭ en tiu jaro lia patro, Louis Gassion, forpasas. Édith perdas sian patrinon en la sekvanta jaro.

En 1945, ŝi verkas La Vie en rose, kiu estas ŝia plej fama kanzono kaj ludas ĉe la Comédie-Française. Yves Montand siavice iĝas stelulo de varieteo. En kinarto li debutas apud Édith Piaf en Étoile sans lumière, kaj ricevas sian unuan gravan rolon en Les Portes de la nuit de Marcel Carné. Ili foriras en turneo ĝis 1946, jaro dum kiu ili disiĝas unu de la alia.

Internacia kariero triumfa[redakti | redakti fonton]

En 1947, Édith Piaf tranveturis Atlantikon por kanti en la Playhouse de Novjorko, kie oni konsentis al ŝi nur kelkajn aplaŭdojn. Unue ŝi decidis foriri, poste ŝanĝis sian opinion, eklernis la anglan kaj faris sian scenejan reaperadon en la plej monduma el la Novjorkaj kabaredoj, Le Versailles-kabaredo, kie ŝi triumfis dum kvin jaroj.

En 1948, dum ŝi estis en triumfa turneo en Novjorko, ŝi spertis la plej grandan am-historion de sia vivo kun la franca boksisto marok-devena Marcel Cerdan, kiu iĝis monda ĉampiono de bokso en la kategorio mezpeza la 21-an de septembro 1948. Li forpasis tragedie en aviadilakcidento la 28-an de Oktobro 1949 dum la flugado Parizo-Novjorko, kiam li estis reiranta al ŝi. Neniigita pro sufero, Édith Piaf iĝis dependa al altaj dozoj de morfino. Ŝi kantis kun granda sukceso Hymne à l'amour je lia memoro.

En 1951, la juna aŭtoro-komponisto Charles Aznavour iĝis ŝia ĉiofaranto, sekretario, ŝoforo kaj konfidenculo.

En la 29-a de julio 1952 ŝi edziniĝis kun la fama kantisto Jacques Pills. Dum la ceremonio la famkonata aktorino Marlene Dietrich, estis ŝia atestanto. Poste ŝi eksedziniĝis en 1956.

En 1953, ŝi komencis kuracadon de sentoksigado, kaj ŝi iĝis grandega stelulo de varieteo en la tuta mondo, kaj aparte en Usono, kie ŝi triumfis en 1956 ĉe Carnegie Hall de Novjorko, koncertejo.

Ŝi spertas amhistorion kun Georges Moustaki (Ĵo), kiun ŝi lanĉis en la kanzonan medion, kaj kun kiu ŝi havis gravan aŭto-akcidenton en 1958, kio pliaĉigis ŝian malbonan farton kaj ŝian dependecon al morfino. Ŝi registris la kanzonon Milord, kies aŭtoro estas li, kanzono kiu estas unu el la grandegaj sukcesoj de Édith Piaf.

En 1959, pro senfortiĝo Édith falis sur scenejo dum turneo en Novjorko. Ŝi trapasis multajn kirurgiajn operaciojn, kaj revenis en Parizon en malbona stato sen Georges Moustaki, kiu forlasis ŝin intertempe.

En 1961, Édith Piaf, pete de Bruno Coquatrix, aranĝis serion da koncertoj, kiuj estas la plej memorindaj kaj kortuŝaj en ŝia kariero, en la varietea teatro Olympia de Parizo minacata, ke ĝi estos detruita pro financaj problemoj. Ĝuste en sia spektakla salono preferata ŝi interpretis Non, je ne regrette rien, unu kanzonon, kiu tute konvenis al ŝi, kaj kiun Charles Dumont ĵus verkis por ŝi. Ŝi savis la teatron Olympia, kaj pro tio Bruno Coquatrix estis tre dankema al ŝi. Ŝi malfacile staris, sin movis, kaj kantis helpe de granda kvanto da morfinperfuzo. Dum la vintro de 1961, grekdevena kombisto por virinoj, Théophanis Lamboukas, estas prezentita al ŝi. Kun li ŝi edziniĝas en aŭtuno de 1962, donas al li la pseŭdonimon Sarapo — « Mi amas vin » en la greka —, kaj ili kantas duope À quoi ça sert l’amour .

Ŝi diris ŝerce, ke kelkfoje ŝi havis la senton, kvazaŭ li estus fakte « unu filo, kiu zorgas pri sia maljuna patrino malsana ».

Komence de 1963, ŝi registris sian lastan kanzonon L'Homme de Berlin.

Pereo[redakti | redakti fonton]

La tombo de Édith Piaf en la tombejo Père-Lachaise de Parizo.

En 1963, kaduka pro la ekscesoj de la vivo, pro morfino kaj pro multe da sufero dum sia tuta vivo, Édith Piaf forpasis la 10-an de oktobro en Plascassier (domareto de Grasse) en la departemento Alpes-Maritimes je la 47-a vivjaro. Ŝia transporto al Parizo estas organizita kaŝe kaj kontraŭleĝe. Ŝia forpaso estas oficiale anoncita la 11-an de oktobro en Parizo, je la sama tago kiel la forpaso de ŝia amiko la poeto-kinisto Jean Cocteau, kaj ŝia entombigo okazis en la tombejo Père Lachaise en Parizo kun la lastaj salutoj de multnombra amaso da admirantoj. La legendo rakontas, ke Cocteau (kun kiu Édith korespondadis diligente) formortis eksciante la informon de ŝia forpaso. Ŝia lasta edzo Théo Sarapo, mortinta en aŭta akcidento en 1970, estas entombigita kun ŝi.

Influo[redakti | redakti fonton]

Eminentulo kaj nekomuna voĉo de la franca kanzonarto, ŝi restas unu el la plej famaj francaj kantistoj de l’ mondo, kaj ŝi lanĉis kun sukceso kelkajn kantistojn. La Muzeo Édith Piaf estas dediĉita al ŝi. Ĝi situas en strato Crespin du Gast en la 11-a arondismento de Parizo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]