Voĉa muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Voĉa muzikoakapela muziko[1] (a cappella) estas muziko sen instrumenta akompanado. La termino a cappella venas el la itala kiel ĉe kapelo; la termino estis kaŭzita de la malmultnombrigo ĉe uzado de muzikinstrumentoj en kristanaj preĝejoj ekde la enkonduko de la Gregoria ĉanto ĝis sufiĉe ene de la mezepoko.

La muziko a cappella uzatas ofte en templa muziko. La gregoria ĉanto estas la plej klara ekzemplo de muziko a cappella, same kiel la plej parto de la voĉa muziko religia de la renesanco. La madrigalo, estis ankaŭ formo de ĉanto a cappella, ĝis kiam komence de la baroko oni aldonis diversajn instrumentojn. La Amiŝoj, la plej parto de la organizoj de la katolika eklezio kaj la orientaj ortodoksoj (ĉefe rusoj kaj aliaj slavaj grupoj) estas religiaj organizoj kiuj estas konataj por realigi la diservojn sen muzika akompanado. La sakra harpo, tipo de "popola" religia muziko, estas ankaŭ stilo de ĉanto a cappella. Dum la 80-aj jaroj parole pri tia ĉi muziko sukcesis inter la religiaj grupoj la uzado de voĉaj grupoj kiel distraĵo. Inter la restarigitaj grupoj de Usono (La eklezioj de Kristo) Keith Lancaster formis grupon nomita laŭ antonomazio (acappella). Inter la adventistoj estas fama la grupo Take 6.

La muziko a cappella eksukcesis en la 1980aj jaroj kaj en la 1990aj jaroj, helpite de la sukceso de kantoj de artistoj kiel Bobby McFerrin, Die Prinzen, Rockapella kaj la Boyz II Men.

La aranĝado de la populara muziko por malgrandaj ensembloj a cappella inkludas ĝenerale unu voĉon kiu kantas la ĉefan melodion, kiu estas nomita voĉa, duan kiu kantas super linio de baso, kaj kiu markas la ritmon, kiu estas nomita baso, kaj la restajn voĉojn kiuj kontribuas al akompanado forme de akordo, kiu estas nomita ĥoro. Tamen, multaj grupoj a cappella nuntempaj adoptis aliajn metodojn, inkludante polifonion kaj la beatbox, kiu konsistas en ritmoskatolo produktita per buŝo.

Danke al tiu metodo ekzistas nuntempe diversaj stiloj a cappella, inter ili nur en Latinameriko salso, merengo, bossa nova, balado, kuba sono, ritmenbluso (R&B), gospelo, ĵazo kaj regeo.

Tiuj stiloj povas esti prezentataj tute a cappella, kaj multaj grupoj kiel Vocal Sampling, Undivided, Test-a-t, kantas la stilojn supre menciitajn.

Akapela muziko estas muziko por nuraj kantvoĉoj, sendepende ĉu tiuj estas solaj aŭ ĥoraj kantvoĉoj. Ĝi rezignas pri instrumenta akompano.

Soloensembloj povas esti

aŭ eĉ ensebloj kun pli ol ok vocoj. Soloensembloj povas formi unu, du aŭ pli ĥoretojn, kiuj samtempe koncertas.

Ankaŭ ĥoroj kantas akapele, kaj ankaŭ ili povas kanti plurĥore (vd. Giovanni Gabrieli). Ekzistas diversaj ĥorspecoj depende de la sekso aŭ aĝo de la kantantoj:

  • miksitaj ĥoroj, kiuj konsistas el sopranaj kaj aldaj (inaj, knabaj aŭ knabinaj) resp. tenoraj kaj basoj (viraj) voĉoj.
  • inaj ĥoroj, konsistaj nur el sopranaj kaj aldaj voĉoj
  • viraj ĥoroj, konsistaj nur el tenoraj kaj basaj, eble ankaŭ el falsetaj, kiuj kantas la aldvoĉon.
  • laŭ aĝo: infanaj, specife nur knabaj kaj malpli ofte nur knabinaj, kaj junulaj ĥoroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernhard Eichkorn. Christliches Fachwörterbuch Deutsch - Esperanto (Kristana Terminaro Germana-Esperanto). Villingen-Schwenningen: Bernhard Eichkorn 2009.