Calvados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kalvadoso
Calvados
Insigno de Calvados
Situo de Calvados
Administrado
Lando  Francio
Regiono Normandio
Numero 14
Prefektejo Caen
Subprefektejoj Bayeux
Lisieux
Vire Normandie
Statistikaĵoj
Loĝantaro 700 633 (2021)
Areo 5 548 km²
Loĝdenso 126 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 25
Komunumaroj 37
Komunumoj 621
vdr

Calvados (franca elparolo: [kalvados]) estas departemento de la franca regiono Normandio. Ĝi etendiĝas sur 5 548 km2 kaj havis 689 945 loĝantojn en 2013[1].

Ĝia plej granda urbo estas Caen. Aliaj urboj estas Bayeux, Lisieux, Vire Normandie, Falaise, Hérouville-Saint-Clair. La departemento havas 621 komunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Calvados estas parto de la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure oriente, Orne sude kaj Manche okcidente. Norde estas la Manika Markolo.

La Pointe du Hoc (franca prononco: [pwɛ̃t dy ɔk]) estas promontoro kun 30 m alta klifo superrigarde al la Manika Markolo sur la nordokcidenta marbordo de Normandio.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Oni pensis nomi ĝin Malsupra Orne (Orne-Inférieure), antaŭ ol elekti la nunan nomon.

Legendo rakontas ke la vorto Calvados referas al la nomo de rokoj norde de Arromanches, pro kiuj dronis la ŝipo Salvador (nomo kiu iĝus Calvados per kelkaj lingvaj modifoj). La ŝipo Salvador estis unu el la Hispana Ŝiparo. Sed ŝajnas, pli simple, ke tiu nomo elvenas el la du dorsoj (dorsa en latino signifas kreskejo) kiuj estis kiel limŝtonoj al la ŝipistoj, kaj kiuj ŝajnas senharaj (calva en la latina) rilate al iliaj maldensaj vegetaĵaroj.

Je la 6-a de junio 1944, dum la Dua Mondmilito, alvenis tra la plaĝoj de Calvados anglaj, usonaj, kanadaj, polaj kaj francaj militistoj. Dum la sekvaj monatoj, ili liberigis la nordan parton de Francio.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Turismo en Calvados.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]