Lot

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri la departemento en Francio. Pri la aliaj signifoj de LOT rigardu en LOT.

Lot (46)
Blason46.PNG
Informoj
Regiono : Sudo-Pireneoj
Prefektejo : Cahors
Subprefektejoj : Figeac
Gourdon
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

160 197 loĝantoj
31 loĝantoj/km²
Areo 5 217 km²
Arondismentoj 3
Kantonoj 31
Komunumoj 340
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Gérard Miquel
Situo en Francio
Lot-Position.png

Lot [lot] (aŭ okcitanlingve Òlt [olt]) estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia ĉefurbo (france : Préfecture) estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 160 000 loĝantojn.

La departemento tute enhavas 340 komunumojn.

Enhavo

[redakti] Geografio

Lot havas landlimojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.

[redakti] Ekonomio

Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de sia teritorio. Ili nomiĝas "Causses" [kos] : Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.

[redakti] Turismo kaj kulturo

Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio : Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq Lapopie klasigita inter la "plej belaj vilaĝoj de Francio" (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.

[redakti] Vidu ankaŭ

Rocamadour

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.lot-tourisme.com
Ekstera ligilo  Prefektejo
Ekstera ligilo  Ĝenerala Konsilio
Ekstera ligilo  Turismoficejo kun belega mapo de Christian VERDUN (france kaj angle).
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj