Cahors
| Cahors | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Sudo-Pireneoj | ||
| Departemento | Lot (prefektejo) |
||
| Arondismento | Cahors (ĉefurbo) |
||
| Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
| Urbestro | S-ro Marc Lecuru 2003-2008 |
||
| Poŝtkodo | 46000 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 46042 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 23128 (1999) | ||
| Loĝdenso | 309 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 44° 27′ N, 1° 26′ O44.44751.4405555555556Koordinatoj: 44° 27′ N, 1° 26′ O | ||
| Alto | De 105 al 332 m | ||
| Areo | 64,72 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Cahors [kaor], esperante Kadorso[1] (okcitanlingve Caors [kaˈurs, ˈkɔws, ˈkɔw]) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Lot kaj en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento kaj havas proksimume 25 000 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La malnova parto de Cahors situas meze de duoncirklo formata de la rivero Lot, kaj estas preskaŭ ĉiuparte ĉirkaŭata de altaj montetoj. Tio donas al la urbo aspekton tute specialan kaj apartan ĉarmon, kiuj allogas multajn turistojn.
Vidindaĵoj [redakti]
Cahors posedas altkvalitan arkitekturan patrimonion, precipe el la mezepoko : la fortikigita ponto Valentré (14-a jarcento), la katedralo kun siaj kupoloj el bizantina stilo (11-a kaj 12-a jarcentoj), la urbocentro.
Lokaj famuloj [redakti]
Cahors estas ankaŭ la naskiĝurbo de la papo Johano la 22-a (1245 - 1334), papo de 1316 ĝis 1334.