Ariège

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ariège
Insigno de Ariège
Situo de Ariège
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Numero 09
Prefektejo Foix
Subprefektejoj Pamiers
Saint-Girons
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Augustin Bonrepaux
Statistikaĵoj
Loĝantaro 154 546 (2012)
Loĝdenso 31,6 loĝ./km2
Areo 4 889,9 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 22
Interkomunumoj 21
Komunumoj 332
v  d  r
Information icon.svg

Ariège (franca elparolo: [aʁjɛʒ], okcitane: Arièja) estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi etendiĝas sur 4 889,9 km2 kaj estas maldense loĝata (154 546 loĝantoj en 2012[1]) pro tio, ke ĝi situas grandparte en alta montaro. La plej altaj pintoj de la Pireneoj formas la naturan landlimon kun Hispanio.

La plej grava ekonomia sektoro restas agrikulturo: tritiko kaj maizo en la valoj, bredado en la montaro. Arbaro okupas grandan parton de la teritorio. Estas malmulte da industrioj, sed notindaj estas la hidroelektra industrio kaj siderurgio.

La ĉefurbo de Ariège estas Foix, [fŭa] (okcitanlingve Fois, [fuiŝ]), 10 000 loĝantoj, kiu havas belegan mezepokan kastelon, malnovan posedaĵon de la potencaj grafoj de Foix. La departemento plie enhavas 332 komunumojn.

Ariège estas ankaŭ grava turisma departemento, pro la montaro : skiado vintre, pied- aŭ ĉevalekskursoj somere, multaj prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortikaĵoj kaj vilaĝoj, termofontoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]