Foix
| Foix | ||
| okcitane: Fois | ||
| komunumo | ||
|
Ĝenerala vido
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Foix | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Sudo-Pireneoj | |
| Departemento | Ariège | |
| Kantono | Foix-Ville | |
| Arondismento | Foix | |
| Interkomunumreto | Pays de Foix | |
| Riveroj | Ariège, Arget | |
| Situo | Foix | |
| - koordinatoj | 42°57′59″N 1°36′28″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 42.96639 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">42.96639°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 933 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 358 m s. m. | |
| Areo | 19,32 km² (1 932 ha) | |
| Loĝantaro | 9 712 (2008) | |
| Denseco | 502,69 loĝ./km² | |
| Urbestro | Jean-Noël Fondère | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 09000 | |
| INSEE | 09122 | |
| Retpaĝo: www.mairie-foix.fr | ||
Foix [fŭa] (okcitanlingve Fois [fuiŝ]) estas urbo en Francio, la ĉefurbo de la departemento Ariège. Ĝi estas malgranda urbo (10 000 loĝantoj) kaj situas en profunda valo ĉirkaŭita de altaj montoj, la Pireneoj.
Enhavo |
[redakti] Historio
La nomo de la urbo aperis unuafoje en la jaro 507, kiam visigotoj forportis Sanktan Volusien, episkopon de Tours, tiam jam ekzilitan en Tuluzo, kaj senkapigis lin. Lian korpon oni metis en la preĝejon dediĉitan al Sankta Nazaire. Dum la karola epoko, konstruiĝis apud ĝi abatejo kiu prenis lian nomon, kaj nun anstataŭigas ĝin la prefektejo de la regiono Ariège.
La unua mencio pri la urbo mem aperis en 988, kiam Roger la Maljuna el Carcassonne faris plurajn donacojn al la abatejo, kio igis monaĥojn starigi religiajn konstruaĵojn kaj loĝejojn.
La urbo tamen fine organiziĝis nur dum la 12-a jarcento, sub influo de Roger la 2-a, reveninta el krucmilito.
La kastelo de Foix jam ekzistis en la 10-a jarcento kiel posedaĵo de grafo Roger la 2-a. Roger-Bernard la 3-a, unu el liaj filoj, heredis la regionon de Foix je lia morto kaj fariĝis la unua grafo de Foix. Ekde la memstariĝo de Andoro, en 1278, la grafo de Foix estis unu el ĝiaj kunprincoj. Hodiaŭ, Foix estas ĝemelurbo de Andoro la Malnova.
[redakti] Vidindaĵoj
Foix posedas grandan mezepokan fortikigitan kastelon kiu staras sur monteto kaj superregas la tutan urbon.
[redakti] Turismo
Foix estas bonega startloko por ekskursado en la regiono: montoj, prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortresoj kaj montaraj vilaĝetoj.
[redakti] Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,11% de voĉoj) en 2004, kaj 8 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2009.