Andoro Malnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andoro Malnova
katalune: Andorra la Vella, hispane: Andorra la Vella, france: Andorra la Vella
urbo
Andorralavella06.jpg
Vido al la urbo
Flag of Andorra la Vella.png
Flago
Escut d'Andorra la Vella.svg
Blazono
Oficiala nomo: Andorra la Vella
Lando Flago de Andoro  Andoro
Duoninsulo Iberio
Montaro Pireneoj
Kvartaloj La Margineda, Santa Coloma
Memorindaĵo Preĝejo de Sankta Coloma
Rivero Valira
Situo Andoro Malnova
 - alteco 1 409 m s. m.
 - koordinatoj 42°30′00″N 01°30′00″E  /  42.5°N, 1.5°O / 42.5; 1.5 (Andoro Malnova)
Areo 30,0 km² (3 000 ha)
Loĝantaro 24 574 (2007)
Denseco 819,13 loĝ./km²
Fondo 9-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo AD500
Situo enkadre de Andoro
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Andoro
Situo rilate al Francio
ButtonRed.svg
Situo rilate al Francio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Andorra la Vella
Retpaĝo: www.andorralavella.ad
Vido al la urbo
Vido al preĝejo el Saint-Estève en la malnova kvartalo de Andoro Malnova el placo en Centre de Congrossos

Andoro Malnova (katalune: Andorra la Vella [Andorra la Belja]) estas la ĉefurbo de Andora Princlando kaj unu el la sep paroĥejoj konsistigantaj tiun landon (12 km2 kaj 20.724 loĝantoj en 2002), estante la plej malgranda kaj la plej loĝata samtempe. Ĝi situas en la kunfluiĝo de la riveroj Valira d'Orient kaj Valira del Nord, kie la nova naskiĝanta rivero ricevas la simplan nomon la Valira, je 1.013 m da altitudo. Andoro Malnova formas, kune kun Escaldes-Engordany urbego enhavanta 40.000 loĝantojn aranĝitaj laŭlonge de la tiu rivero.

La ĉefa industrio estas turismo, malgraŭ ke ankaŭ komerco kaj bankoj elstaras ĉar en Andoro ne estas rektaj impostoj. Ankaŭ oni tradicie produktas tabakon --la antaŭa ĉefa motoro de la Andora ekonomio.

La plej grava konstruaĵo de la urbo estas la Casa de la Vall [la Kaza de la Valj, esperante: la Domo de la Valo], fortikaĵo konstruita dum la XVI jc, sidejo de el Consell General [el Konselj' Ĝeneral'] (la Andora parlamento), aktiva de 1702. La paroĥa preĝejo estas dediĉita je Sankta Estefano. Ĝi enhavas romanikajn absidon kaj sonoril-turon konstruitajn dum la XI jc. Sude de la urbo-centro estas la interesa antaŭromanika preĝejo de Sankta Coloma kun cilindra sonoril-turo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis nomita unufoje en la konsigraj aktoj de la katedralo de la Seu d'Urgell (ĉefurbo de la suda kataluna regiono) okazinta en la jaro 839. Andoro Malnova estas la ĉefa urbo de la Princlando de 1278, kiam la grafo de Fois kaj la episkopo Urgell [Urĵelj'] signis interkonsenton (traktaton) nomitan Pareatge, pro kio ambaŭ senjoroj kunregis Andoron ekde tiam.

La jaron 1978 Escaldes-Engordany disiĝis el Andoro Malnova estigante novan paroĥejon (provinco).

En 1993, la unua konstitucio de la lando estigis parlamentan demokration kun tri sendependaj potencoj (ekzekutiva, leĝo-dona kaj juĝa) kies sidejoj staras en la ĉefurbo: La parlamentejo havas la nomon Casa de la Vall ("Domo de la Valo").

Andoro Malnova celis esti la sidejo de la Vintraj olimpikoj de la jaro 2010, la 21aj de la moderna olimpika historio, kiuj fine okazis en Vankuvero (Kanado).