Preĝejo de Sankta Coloma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Coloma

La preĝejo de Sankta Coloma estas antaŭromanika romkatolika preĝejo en Santa Coloma, kvartalo de Andoro la Malnova (ĉefurbo de Andoro).

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konsistas el rektangula navo, kapelo, sonorilturo kaj portalo. La sonorilturo estas belege renovigita kaj havas fortan italan inspiron. Ĝi estas rara ekzemplo de ronda turo en Andoro. La preĝejo havas serion de kvar arkad-fenestroj kies larĝeco kreskas post ĉiu etaĝo. Rimarkindas ankaŭ cirkla tegmento situanta je 17-metra alto.

Ĉar retablo kovris antaŭe la visigotan arkon inter la kapelo kaj la navo, nun tie ankoraŭ restas videblaj pentraĵeroj. Vidindas ankaŭ baroka retablo, sur kiu aperas artaĵoj pri sankta Antonio de Padovo, la Virgulino de Carmen, sankta Isidro Labrador, sankta Johano de la Kruco, sankta Coloma kaj ŝia kolombo, kaj de sankta Javier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis transformita dum la unua parto de la 12-a jarcento, kaj denove post la mezo de la 18-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento, la navo verŝajne estis kovrita per blanka farbotavolo, kion atestas dikaj krudaj ŝtonoj sur kiuj foje aperas pentraĵeroj. Ŝajnas ke la aro de pentraĵoj estis malmetita en la 1930-aj jaroj kaj vendita al brokantisto en Barcelono. Franca kontrabandisto verŝajne sendis ĝin en la privatan kolekton de Barono Cassel, artamatoro el la franca urbo Cannes. Dum la dua mondmilito, nazioj ŝtelis la plej grandan parton de ĝi, kiu nuntempe troviĝas en la ŝtata muzeo de la prusa heredaĵo en Berlino.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 42° 29′ 39″ N 01° 29′ 51.22″ O / 42.49417 °N, 1.4975611 °O / 42.49417; 1.4975611 (mapo)