Isidro Labrador
Isidro Labrador aŭ San Isidro Labrador (en Esperanto Sankta Isidro Terkulturisto) estas hispana sanktulo de la katolikismo, kiu vivis el 1080 al 1172 en Madrido. Ties festo celebriĝas la 15an de majo.
Li estis beatigita de Paŭlo la 5-a la 14an de junio de 1619 kaj kanonigita la 12an de marto de 1622 fare de la papo Gregorio la 15-a, samtempe kun Sankta Filipo Neri kaj aliaj hispanaj sanktuloj Sankta Terezo de Jesuo, Sankta Ignaco Lojola kaj Sankta Francisco Xavier, kio ne estis publikata ĝis 1724 de Benedikto la 13-a. Li estis deklarata patrono de la hispanaj terkulturistoj (kamparanoj) fare de Johano la 23-a en 1960.[1]
La plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktuloj haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj rekuperu la perditan tempon. Li estas la patrono ankaŭ de Madrido, kie celebriĝas popularega festo. Dum ankaŭ en terkulturaj regionoj hispanaj estas kamparanaj festoj ĉefe ĉe ermitejoj.