Miraklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miraklo estas eksterordinara fenomeno kontraŭa al la naturleĝoj. Mirakloj ĝenerale rilatas al religio kaj celas montri la diecon de iu ago. Laŭ Teologio, miraklo estas ago de la dia povo kontraŭa al la naturaj leĝoj. Ĝi estas nuligo de la leĝoj de la naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝis ekster ia natura leĝo. Kaj se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estus. Por la teologoj kaj religiuloj, la valoro de la miraklo troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco. Miraklo estas eksterkutima, unuopa, escepta.

En figura lingvaĵo, miraklo ankaŭ signifas mirindega faritaĵo: la mirakloj de la scienco.

Kialoj kontraŭ mirakloj[redakti | redakti fonton]

Logika problemo estas ke Dio kreus naturajn leĝojn, sekve, naturaj leĝoj estas diaj leĝoj. Se Dio nuligus siajn proprajn leĝojn, do Li faras ion kontraŭa al Si mem. Pro tio, por racia kristanoj, ĉefe post la 18-a jarcento, Dio uzus maloftajn naturajn fenomenojn por montri sian povon. Sekve, ekzemple, Dio informus al Moseo pri disigo de Ruĝa Maro, kiu okazus laŭ naturaj maloftaj kondiĉoj, kaj Li uzus tiun naturan fenomenon, kiel montron de Sia povo kaj ĉioscio.

Ĉiuj religioj havas miraklojn kaj mirindaĵojn, sekve, ili vere ne taŭgas por pruvi veron de iu Dia agado. En la Biblio mem, estas konata la fakto ke magiistoj de Farono povis refari la unuajn miraklojn de Moseo. Pro tio, tradicie, la mirakloj de aliaj religioj estas rigardataj de kredantoj de iu religio kiel mensogojn, kvankam la miraklo de sia religio estas veraj. En antikvo kaj mezepoko, oni kredis ke demono povis fari falsajn miraklojn por pravigi "falsajn" kredojn kaj herezojn, kaj eĉ hodiaxu, multaj fundamentalistoj kredas tion.

Sekve, unue, la mirakloj estus kontradicioj de Dio, due ili ne taŭgus al nenio. Sekve, ne estas mirakloj, ĉar ili estus senutilaj, sed prave ekzistas aferoj, kiujn homojn ne povas klarigi. En la deka ĉapitro de Pri Homa Kompreno, David Hume disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirante ke miraklo ne povas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas pli probable mensogoeraro ol la vero. Sekve, al li, se oni forprenu la ĉarlatanaĵojn, ankaŭ restu malbona observo aŭ malbona kompreno de naturaj leĝoj kiel klarigo pri mirakloj.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri miraklo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Miraklo inter mirakloj. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu