Andoro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Principat d'Andorra
Andora Princlando
la flago de Andoro
(Detaloj)
Andora blazono
(Detaloj)
Nacia himno: El Gran Carlemany (La granda Karolo)
Nacia devizo: Virtus Unita Fortior (Unueco igas forta)
LocationAndorra.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Andoro Malnova
Ĉefa(j) lingvo(j) Kataluna
Plej ofta(j) religio(j) Katolikismo
Areo
 % de akvo
468 km²
0%
Loĝantaro 71.822
Loĝdenso 154/km²
Loĝantoj Andoroj
Horzono UTC+1

UTC+2 (somere)

Interreta domajno .ad
Landokodo AD
Telefona kodo +376
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ŝtatestro Joan Enric Vives Sicília kaj Nicolas Sarkozy
Ĉefministro Albert Pintat Santolària
Nacia tago 8-an de septembro
Sendependiĝo 1278
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)


Andoro estas unu el la plej etaj eŭropaj ŝtatoj, situanta en Pireneoj, inter Okcitanio (Franca ŝtato) kaj Katalunio (Hispana ŝtato).

Enhavo

[redakti] Geografio

Mapo de Andoro

Tri valoj konsistigas la landon Y-forme: Norde, de la pirenea akso, riveroj la Valira del Nord (okcidente) kaj la Valira d'Orient (oriente) fluas suden ĝis Andoro Malnova kaj Escaldes, kie la du riveroj kunfluiĝas. Pli sude, la nova rivero la Valira fluas ĉe Sant Julià de Lòria kaj lasas Andoron apud la ŝtatlimo.

Nordoriente, naskiĝas la atlantika rivero Arieja, kies maldekstra flanko estas andora. Tie staras la vintro-stacia kaj komerca urbo el Pas de la Casa ĉe la rivero. Inter tiu valo kaj la suda valo de la rivero la Valira d'Orient estas grava intermonto (2.408 m) kaj tunelo, kiuj komunikigas Andoron al Francio.

La plej alta monto en Andoro estas Comapedrosa (2.942 m). En la supra parto de ĉiuj tiuj valoj estas lagetoj, foje profititaj de la hidroelektra industrio.

[redakti] Politika sistemo

Andoro estas parlamenta kunprinclando. La du princoj (kunprincoj) estas la ŝtatestroj de Andoro kaj nepre tiuj postenoj apartenas al la episkopo de Urgell -elektita de la Papo-, kaj la Prezidanto de Francio -elektita de la francianoj. Tamen principe nek la franca ŝtato nek la Papo regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa.

Post la sankcio de la konstitucio (en 1993) Andoro estas tute demokratia ŝtato. Do malkiel antaŭe, la potencoj nun estas dividitaj:

  • La leĝa-donan potencon prizorgas la parlamento (Consell General) kaj konsistas el 28 parlamentanoj (Consellers). Duono el ili estas elektitaj po 2 en ĉiu provinco (Parròquia) kaj la ceteraj per tutlandaj listoj.
  • La registaro konsistas el Ĉefministro plus maksimume 11 ministroj.
  • La juĝa potenco konsistas el Tribunal de Batlles (1-a instanco), Tribunal de Corts (asizo) kaj la Supera Tribunalo. Fine estas la Konstitucia Tribunalo.

Andoro ne havas armeon.

[redakti] Administracia divido

La andoraj provincoj estas nomitaj Paroĥejoj (Parròquies) ĉar la administracia kaj eklezia divido samas. Ĉiu paroĥejo havas sian lokan magistraton (Comú).

Deveno de la loĝantaro:

  • hispanoj - 38%,
  • andoranoj - 37%,
  • portugaloj - 11%,
  • francoj - 7%.

[redakti] Paroĥejoj

  1. Canillo
  2. Encamp
  3. Ordino
  4. la Massana
  5. Andoro Malnova (Andorra la Vella)
  6. Sant Julià de Lòria
  7. Escaldes-Engordany

[redakti] Historio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Andoro
La andora parlamento la Casa de la Vall (la Domo de la Valo) en Andoro Malnova.

La politika situacio de Andoro ne multe ŝanĝĝis post kiam la kunprinclanda reĝimo establiĝis dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem, igis malebla la demokratiiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj devis foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo komence de 20a jc.

Tio ŝanĝiĝis post la dua mondmilito: la komerco fervoris danke al preskaŭ ne ekzistantaj impostoj, kaj la turisma sektoro, ĉefe vintra, bezonis multajn eksterlandajn laboristojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol en Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion, kaj la socion sub la rego de sovaĝa spekulado.

En 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per referendumo estis akceptita la unua konstitucio.[1]

[redakti] Lingvoj

La oficiala lingvo de Andoro estas Kataluna (44%). Hispana (32%), Franca (7%) kaj Portugala (7%) ankaŭ estas parolata.

  Gepatra lingvo Uzata lingvo
Kataluna 31,4% 43,8%
Hispana 35,9% 32,8%
Hispana kaj Kataluna 1,5% 2,7%
Portugala 14,7% 7,6%
Franca 7,8% 7,1%
Aliaj 8,7% 6,0%

[redakti] Esperantistoj

[redakti] Referencoj

  1. Eltirita ero de Gerard Escuer el la gazeto Monato.

[redakti] Vidu ankaŭ

•  Listo de urboj laŭ lando
•  Landnomoj
•  Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj

[redakti] Aliaj projektoj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Andoro

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Oficiala TTT-ejo de la andora registaro (katalune)
·  Oficiala TTT-ejo pri turismo (katalune, angle, france, hispane)
·  La andora parlamento (katalune, angle, france, hispane)
·  La andora konstitucio (france)
·  Persona TTT-ejo pri Andoro (esperante, katalune)
·  Andoro ne estas Monako, artikolo de Gerard Escuer en Monato 2005/09, p. 17


Aliaj lingvoj