Encamp
El Vikipedio
Encamp estas paroko kun 13.084 loĝantoj situanta en Andoro, je 1.300 metroj super marnivelo. La paroko havas muelejon kaj plurajn kapelojn kaj preĝejojn el romanika kaj antaŭromanika stilo. Ĝi estas sidejo de la Nacia Muzeo de la Aŭtomobilo kaj la Etnografia Muzeo. Encamp famas pro tieaj montaroj, montopasejoj por biciklistoj aŭ skiejoj.