Ĝenerala Konsilio de Andoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala Konsilio de Andoro
emblemo
Interno
Interno
unuĉambra parlamento
Komenco 1993 vd
Geografia situo 42° 30′ 24″ N, 1° 31′ 15″ O (mapo)42.5066719044141.5209071226235Koordinatoj: 42° 30′ 24″ N, 1° 31′ 15″ O (mapo)
Lando(j) Andoro vd
Sidejo Nova Parlamentejo de Andoro
Ĝenerala Konsilio de Andoro (Andoro)
Ĝenerala Konsilio de Andoro (Andoro)
DEC
Ĝenerala Konsilio de Andoro
Ĝenerala Konsilio de Andoro
Map
Ĝenerala Konsilio de Andoro
Posedatoj Casa d'Areny-Plandolit vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĝenerala Konsilio de la Valoj (katalune Consell General d'Andorra, ankaŭ nomiĝas Consell General de les Valls, kutime mallonge nomata Consell General) estas la parlamento de Andoro, t.e. la elektita, leĝdona asembleo de la lando. La Parlamento havas leĝdonajn kaj transprenajn povojn, ekzercas kontrolon de la agadoj de la registaro kaj nomumas per popola voĉdono la Ĉefministron de Andoro laŭ la principo de parlamentismo. La General Consell havas 28 reprezentantojn.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

La malnova parlamentejo, Casa de la Vall. Tiu konstruaĵo estis konstruita en la 15-a jarcento kiel privatdomo kaj komencis esti utiligita kiel parlamento de la 16-a jarcento ĝis 2011. En la lastaj jardekoj da ĝia agado, ĝi tenis la titolon de la plej malnova konstruaĵo de Ĉambro de Reprezentantoj en la mondo kiu daŭre estas utiligita por tiu funkcio. Nuntempe ĝi estas uzata kiel muzeo. Samtempe, la konstruaĵo daŭre gastigas kelkajn simbolajn kunvenojn de la parlamento same kiel la prezenton de akredita letero por ĉiu eksterlanda ambasadoro.

La General Consell estis establita en 1866. Ĝi konsistis el 24 reprezentantoj. Ĝi anstataŭis la Consell de la Terra, kiu estis establita en 1419 kaj kiu konsistis el reprezentantoj elektitaj de la familianoj. La Consell General ankaŭ estis origine elektita fare de la ĉefoj de ĉiu domanaro, sed en 1933 tio estis ŝanĝita tiel ke ĉiuj plenkreskaj viroj ricevis la voĉdonrajton. Virinoj ricevis la voĉdonrajton en 1970 [1].

La General Consell pritraktis kelkajn taskojn de leĝdona, administra kaj jura naturo. En 1982, registaro bazita sur la Consell General estis prezentita, sed nur kiam la konstitucio de Andoro estis adoptita en 1993 estis la principoj de povdisigo inter la potencoj de la ŝtato konvene instituciigitaj [2].

La Ĝenerala Consello estis loĝigita en la malnova Casa de la Vall en la ĉefurbo Andoro Malnova (Andoro la Vella). Tiu konstruaĵo estis origine konstruita en 1580. En 2011, nova, moderna parlamentkonstruaĵo estis komisiita [3].

Komponado kaj elektomaniero[redakti | redakti fonton]

Maldekstre Casa de la Vall, kie la Nacia Asembleo okazis ĝis 2011, kaj kun la nova konstruaĵo por la Nacia Asembleo Consell General dekstre.

Laŭ la konstitucio, la Consell General devas konsisti el minimume 28 kaj maksimume el 42 reprezentantoj. Parlamentano estas nomita conseller general (pluralo: consellers generals) [4].

De 1878 ĝis 1997, Andoro estis dividita en sep balotdistriktojn egalrilatantajn al la municipoj (katalune Parròquia, signifante paroĥo), kie ĉiu balotdistrikto sendis kvar reprezentantojn al la Nacia Asembleo. Ĉar la nombro da elekteblaj balotantoj multe variis inter balotdistriktoj, tio estis ŝanĝita, kaj sistemo estis lanĉita kun unu komuna balotdistrikto por la tuta lando, kie duono de la reprezentantoj estas elektitaj, dum la restanta duono estas elektita kun egala nombro de la municipoj [4].

La parlamento havas nuntempe 28 reprezentantojn. La reprezentantoj estas elektitaj en libera baloto kun universala voĉdonrajto. Duono de la 28 reprezentantoj estas elektitaj per proporcia reprezentantismo kie la tuta lando estas unu balotdistrikto. La aliaj 14 estas elektitaj el la municipoj (paroĥoj), tiel ke ĉiu municipo havas po du reprezentantojn [5]. La listo kun la plej multaj voĉoj gajnas ambaŭ mandatojn. Neniu povas stari kaj sur la nacia listo kaj urba listo. Balotantoj donas du voĉojn kaj tiel havas la opcion de tielnomita " divida voĉdonado ", t.e. ili povas doni sian voĉon por malsamaj partioj.

La elektperiodo estas kvar jaroj. Nova baloto estas ebla antaŭ ol la periodo eksvalidiĝis [6].

Parlamentismo[redakti | redakti fonton]

Registara povo dependas de plimulto en la Consell General konforme al la principo de parlamentismo. Parlamento nomumas ĉefministron ( cap de govern ) por la du komunaj princoj, kiu formale aprobas la koncernan personon. La ĉefministro tiam nomumas la aliajn registarajn membrojn. Registaro povas esti dissolvita per malkonfida decidpropono akiranta plimulton en parlamento aŭ per la registaro perdanta kabinetan demandon. Malfidomocio bezonas subtenon de kvinono de la reprezentantoj por esti surtagordita [7].

Sesioj kaj organizo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:הפרלמנט החדש.jpg
La nova parlamentejo de Andoro. Ĝia nomo signifas "La Ĝeneralan Konsilion de la Valoj".

La asembleo havas unu ĉambron. La Ĝenerala Consell povas kunsidi en ordinaraj aŭ eksterordinaraj kunsidoj. Konstituciaj sesioj estas okazigitaj dek kvin tagojn post kiam la balotrezultoj estis sciigitaj. Kutime estas du ordinaraj kunsidoj ĉiujare: marto ĝis junio, kaj septembro ĝis decembro [8].

La sesioj kaj la laboroj de la parlamento estas gvidataj de prezidanteco konsistanta el prezidanto, nomata síndic general, vicprezidanto, nomata subsíndic, same kiel du sekretarioj. La prezidanteco estas elektita de la reprezentantoj por periodo responda al la elektperiodo [9].

Minimumo de kvar reprezentantoj estas postulataj por formi parlamentan grupon. La reprezentantoj povas elekti ĉu ili volas aparteni al parlamenta grupo aŭ ĉu ili volas sidi kiel sendependaj. En praktiko, grupformado okazas surbaze de la partioj aŭ balotkoalicioj. Ĉiu grupo nomumas parlamentan gvidanton. La parlamentaj gvidantoj kaj la prezidanteco kunvenas por kunordigi la laboron en la nacia asembleo [10].

La Parlamento elektas konstantan komitaton, kiu funkcias dum la periodoj kiam la General Consell ne kunsidas. Tio konsistas el la prezidanto de parlamento, tri reprezentantoj elektitaj de la nacia balotdistrikto kaj tri membroj elektitaj de la municipaj balotdistriktoj [11].

Krome, la General Consell havas ok fakkomitatojn kun minimume kvin reprezentantoj. La parlamentaj grupoj (partioj) laŭforte atribuas siajn reprezentantojn al la subjektaj komitatoj. Estas fakkomitatoj pri enlandaj aferoj, eksteraj aferoj, komercaj aferoj, financo kaj buĝetaj aferoj, planaj aferoj, sano kaj mediaj aferoj, sociaj aferoj, kaj ankaŭ aferoj rilataj al edukado, esplorado, kulturo kaj sporto [12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armengol Vila, Lídia: Approach to the history of Andorra, Perpignan: Institut 'd'Estudis Andorrans, 1989, s. 71.
  2. Broto, Eulogi: «Andorra» i Gerhard Robbers (red.): Encyclopedia of world constitutions, Volume 1 Afghanistan to France, New York: Facts On File, 2007, s. 19–24.
  3. «Casa de la Vall» Arkivigite je 2014-01-09 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20140109165801), Ministeri de Cultura.
  4. 4,0 4,1 Paragrafo 52, Constitution of the Principality of Andorra, Consell General (angle).
  5. Principality of Andorra. Early Parliamentary Elections 3 April 2011, OSCE/ODIHR Needs Assessment Mission Report, 21-23 March 2011, Warszawa: OSSE, 21011, s. 4.
  6. Paragrafo 51, Constitution of the Principality of Andorra, Consell General (angle).
  7. Paragrafo 69 ĝis 70, Constitution of the Principality of Andorra, Consell General (angle).
  8. Regularo, paragrafo 50. Regulation of Parliament (angle).
  9. Regularo, ĉapitro 3. Regulation of Parliament (angle).
  10. Regularo, ĉapitro 4. Regulation of Parliament (angle).
  11. Regularo, ĉapitro 6. Regulation of Parliament (angle).
  12. Regularo, ĉapitro 7. Regulation of Parliament (angle).