Balotrajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Voĉdonrajto)
Balotado en Bangladeŝo

Oni distingas du tipojn de balotrajto: la malvastan balotrajton kaj la universalan balotrajton. (Legu aparte pri virina balotrajto.)

La malvasta balotrajto[redakti | redakti fonton]

Oni nomas malvasta balotrajto la balotsistemon, kiu donas la balotrajton nur al iuj kategorioj diritaj de la leĝo.

La malvasta balotrajto povas baziĝi sur diversaj kriterioj:

  • la riĉeco (riĉeca balotrajto): rajtas baloti kaj estas baloteblaj nur tiuj, kiuj pagas ioman imposton;
  • la klereco (kapabla balotrajto): rajtas baloti nur tiuj, kiuj havas ioman kleran gradon. Fakte tiel oni volas senigi la analfabetojn je balotrajto;
  • la dependeco: ne rajtas baloti tiuj, kiuj ne sendependas (ekz. iam la domservistoj);
  • la sekso: en iuj landoj la virinoj ne rajtas baloti;
  • la aĝo: rajtas baloti nur tiuj, kiuj estas pli ol n-jaraĝaj.

La universala balotrajto[redakti | redakti fonton]

Oni nomas universala balotrajto la balotsistemon, kiu donas la balotrajton al la tuta landa loĝantaro escepte iujn eksplicite diritajn kategoriojn (ofte la neplenaĝulojn, la enkarcerajn krimulojn...).

Oni distingas du versiojn de la universala balotrajto:

  • la senpera universala balotrajto: laŭ ĝi la civitanoj rekte, senpere balotas la balotitojn.
Ekz.: baloto de la prezidento kaj deputitoj en Francio, baloto de la Bundestag-parlamentanoj en Germanio.
  • la pera universala balotrajto: laŭ ĝi la civitanoj nerekte, pere balotas la balotitojn. Ili unue balotas homojn, kiuj poste balotos mem la balotitojn.
Ekz.: baloto de la prezidento en Usono, baloto de la senatanoj en Francio.

Balotdevo[redakti | redakti fonton]

Balotado en Irako

En kelkaj landoj, ekzemple Belgio kaj Brazilo, partopreno en balotado estas laŭleĝe konsiderata devo, kies neplenumo kaŭzas punojn.

Ekzemple, en Brazilo, se iu ne balotas kaj ne pravigas tiun neagon, tiu devas pagi malgrandan monpunon, kiu povas kosti minimume R$1,47 kaj maksimume R$4,92. Se la monpuno ne estas pagata, la punito laŭleĝe ne rajtas interalie ekhavi publikan oficon kaj pasporton, kaj ekstudi en kelkaj publikaj universitatoj.

Se tie oni devas partopreni balotadon, tamen oni rajtas voĉdoni per sindetena balotilo ("blanka" aŭ "nula" balotilo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]