Laŭloka nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭloka nomo estas la nomo kiun la homo ricevas laŭ sia naskiĝa aŭ loĝa loko. La sufikso kutime uzata en Esperanto estas -ano (ekzemple de Brazilo brazilano), dum en kelkaj lingvoj konfuze oni uzas diversajn sufiksojn, ekzemple en la hispana -ano (mexicano), sed ankaŭ -eño (madrileño), -ense (barcelonense), -és (cordobés), -ino (granadino), -í (ceutí) kaj multajn aliajn.

Ĉar la nivelo de la loko povas varii, oni povas paroli pri genta nomogentonomo (PIV) (palestinano), laŭlanda nomo (nederlandano), laŭregiona nomo kiu taŭgus ankaŭ por subŝtataj nomoj (kaliforniano) ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]