Vaduzo
| Vaduzo | |||
| germane: Vaduz | |||
| urbo | |||
|
Vaduzo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Vaduz | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Elektodistrikto | Oberlando | ||
| Montaro | Alpoj | ||
| Memorindaĵo | Kastelo Vaduzo | ||
| Situo | Vaduzo | ||
| - alteco | 455 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 47°08′30″N 09°31′10″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.14167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.14167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 17,3 km² (1 730 ha) | ||
| Loĝantaro | 5 342 (31.12.2009) | ||
| Denseco | 308,79 loĝ./km² | ||
| Fondo | 1150 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 9490 | ||
| Telefona antaŭkodo | 7001 | ||
|
Situo enkadre de Liĥtenŝtejno
|
|||
| Retpaĝo: www.vaduz.li | |||
Vaduzo, germane Vaduz [faDUC'] estas la ĉefurbo de Liĥtenŝtejno. Ĝi situas inter la rivero Rejno kaj kruta montodeklivo, sur kiu staras la princa kastelo.
La nomo de Vaduzo probable venas de la romanĉa vorto avadutg (lat. aqueductus, = akvodukto).
Vaduzo estas nur la dua plej granda urbo de la lando; apud Schaan, kiu estas je ĉ. 10 % pli granda.
Enhavo |
La kastelo [redakti]
Kastelo Vaduzo, kies turo estas de la 12-a jarcento, unuafoje estis dokumentita en 1322. Dum jarcentoj ĝi servis al plej diversaj uzoj, ĝis 1896 ĝi estis trinkgastejo. Inter 1903 kaj 1912 princo Johano la 2-a igis renovigi ĝin. De 1938 ĝi estas la rezidejo de la princoj de Liĥtenŝtejno. De la urbo supren al la kastelo estas bela promenejo, ĉe kiu staras tabuloj kun historiaj klarigoj. Kiel princa rezidejo ĝi tamen ne estas publike vizitebla.
Muzeoj [redakti]
Vaduzo havas kelkajn, parte renomajn, muzeojn:
- Poŝtmarka muzeo (Briefmarkenmuseum Vaduz)
- Arta muzeo (Kunstmuseum Liechtenstein) www.kunstmuseum.li
- Nacia muzeo (Liechtensteinisches Landesmuseum) www.llm.li
- Skia muzeo (Skimuseum) www.skimuseum.li
- Kalkulmaŝina muzeo (Rechenmaschinenmuseum)
- Valezana muzeo (Walser-Heimatmuseum)
- Muzeo pri kamparana loĝado (Bäuerliches Wohnmuseum)
Sporto [redakti]
En Vaduzo estas la sekvaj sportkluboj:
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Komunumoj de Liĥtenŝtejno | |
|---|---|
| Altejo (sude): Balzers • Planken • Schaan • Triesen • Triesenberg • Vaduzo | |
| Malaltejo (norde): Eschen • Gamprin • Mauren • Ruggell • Schellenberg |
|
||||||

