Schaan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schaan
Flago

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Liĥtenŝtejno
Ŝtato Liĥtenŝtejno
Loka registaro Landstrasse 19, LI-9494 Schaan
Urbestro Daniel Hilti
Poŝtkodo 9494
Telefona antaŭkodo  +423 237
Kodo laŭ BFS 7005
Demografio
Loĝantaro 5775 (2005-06-30)
Loĝdenso 215 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°11′N 9°33′O  /  47.183°N, 9.55°O / 47.183; 9.55 (Schaan)Koordinatoj: 47°11′N 9°33′O  /  47.183°N, 9.55°O / 47.183; 9.55 (Schaan)
Alto 450 m
Areo 26,8 km²
Horzono +1
v  d  r
Information icon.svg

Schaan [ŝan] estas komunumo en Liĥtenŝtejno. Ĝi situas norde de Vaduzo kaj havas plej multe da loĝantoj inter la liĥtenŝtejnaj komunumoj. Kiel montras la mapo, du apartaj teren-pecoj en la montaro apartenas al la komunumo.

Tra Schaan iras la fervojo inter Svislando kaj Aŭstrio (Vorarlbergo). Lastatempe Schaan iĝis signifa industriejo (firmaoj Hilti, Hilcona kaj Ivoclar-Vivadent).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la romia tempo la romia vojo inter Aŭgsburgo kaj Milano iris tra Schaan, tiam supozeble nomata Scana. Tie ekzistis romia kasteleto por batali alemanojn.

Arkeologiaj trovoj en tomboj indikas, ke post alveno de la alemanoj longe ekzistis apartaj setlejoj de alemanoj kaj romanĉoj. Eĉ nun ekzistas du "alpaj societoj": alemana societo Gritsch kaj romanĉa societo Guschg.

Situo en Liĥtenŝtejno


Flago de Liĥtenŝtejno Komunumoj de Liĥtenŝtejno
Altejo (sude):   BalzersPlankenSchaanTriesenTriesenbergVaduzo
Malaltejo (norde):   EschenGamprinMaurenRuggellSchellenberg