Skopjo
El Vikipedio
Skopjo (Skopje, Скопје en la FYROM) estas la ĉefurbo de la malnova jugoslava FYROM. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 500.000 loĝantojn, almenaŭ la kvaronon de la landa loĝantaro. Ĝi estas ekonomia, industria, universitata, sporta kaj kultura centro de la lando.
Forta tertremo detruis la urbon en 1963. Post la tertremo oni konstruis la urbon kiel moderna centro kun vastaj stratoj kaj modernaj konstruaĵoj.En la centro de la urbo restis duondetruita "malnova fervoja stacidomo" sur kies muro pendas horloĝo, kiu montras "haltitan" tempon de la tertremo.
Malnova parto de urbo estas bone konservita kaj oni povas rigardi prekaŭ antaŭ jarcentan vivon en malvastaj stratetoj. Granda bazaro, situanta tie, nomiĝas Bitpazar.
Flugfaveno de Skopje nomiĝas Petrovec.
- Koordinatoj: Koordinatoj:
Enhavo |
[redakti] Geografio
Skopje situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Vardar sub la monto Vodno. La urbo estas longa ĉirkaŭ 25 km, sed malvasta.
Klimato estas severa kontineta, kun varmegaj malsekaj someroj kaj malvarmaj vintoj kun multaj nebulaj tagoj. Meza jara temperaturo estas 12,4 C.
[redakti] Loĝantaro
La urbo enhavas inter 15 kaj 25 % de albanoj laŭ fontoj. Grava komunumo de ciganoj ekzistas, ĉefe en la kvartalo Shutka.
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
Vetero en Skopjo esperante
Amsterdamo | Andoro Malnova | Ankaro | Astana | Ateno | Baku | Beogrado | Berlino | Berno | Bratislavo | Bruselo | Budapeŝto | Bukareŝto | Dublino | Erevano | Helsinko | Kievo | Kiŝinevo | Kopenhago | Lisbono | Ljubljano | Londono | Luksemburgo | Madrido | Minsko | Monako | Moskvo | Nikozio | Oslo | Parizo | Podgorica | Prago | Reykjavík | Rigo | Romo | San-Marino | Sarajevo | Skopjo | Sofio | Stokholmo | Talino | Tbiliso | Tirano | Vaduzo | La Valeto | Varsovio | Vatikanurbo | Vieno | Vilno | Zagrebo