Cigana lingvo
| Cigana lingvo | ||
| Romani čhib | ||
| Parolata en | Inter ciganoj kaj sintioj | |
| Denaskaj parolantoj | 4,8 milionoj | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
Hindeŭropa
|
||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Šuto Orizari, Svedio kaj Finnlando; kunoficiala en 79 komunumoj de la Rumanio kaj en Budeşti, regiona lingvo de Kosovo | |
| Reguligita de | Nenio | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | rom | |
| ISO 639-2 | romaní | |
| SIL | RMY | |
| Vikipedio | ||
La cigana lingvo (ankaŭ nomebla "romaa lingvo" laŭ la etno de romaoj, subgrupo de la ciganoj) apartenas al la hindarjaj lingvoj de la hindeŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj dialektoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn.
Enhavo |
Nomo de la lingvo [redakti]
Laŭ la malsupre nomita libro "Kauderwelsch" la lingvanoj nomas la lingvon romanes.
Ortografio [redakti]
La ĉisekve uzata ortografio baziĝas sur la "Kauderwelsch"-libreto. Sed ne ekzistas unueca ortografio por la lingvo.
| Litero | Similas al | Ekzemplo | Traduko | Rimarko |
|---|---|---|---|---|
| č | ĉ | čor | ŝtelisto | |
| x | ĥ | xabé | manĝaĵo, nutraĵo | |
| š | ŝ | šukár | bela | En kelkaj dialektoj ĝi povas estiĝi el čh, ekz. šib "lingvo" (el čhib) |
| ž | ĵ | žuvlí | virino | |
| dž | ĝ | džilí | kanto | En kelkaj dialektoj ĝi povas ŝanĝiĝi al g, ekz. gilí. Sed ĝi ankaŭ povas estiĝi el g, ekz. dživ "greno" (el giv). |
Gramatiko [redakti]
Substantivo [redakti]
La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):
| nom. | rakl-o | knabo |
|---|---|---|
| vok. | rakl-eja! | knabo! |
| akuz. | rakl-es | knabon |
| dat. | rakl-es-ke | al knabo |
| lok. | rakl-es-te | ĉe knabo |
| abl. | rakl-es-tar | (direkte) de knabo |
| instr. | rakl-es-sa, rakl-e-ha | kun/per knabo |
| gen. | rakl-es-ko, rakl-es-kero | (havaĵo) de knabo |
| nom. | rakl-e | knaboj |
|---|---|---|
| vok. | rakl-ale! | knaboj! |
| akuz. | rakl-en | knabojn |
| dat. | rakl-en-ge | al knaboj |
| lok. | rakl-en-de | ĉe knaboj |
| abl. | rakl-en-dar | (direkte) de knaboj |
| instr. | rakl-en-ca | kun/per knaboj |
| gen. | rakl-en-go, rakl-en-gero | (havaĵo) de knaboj |
Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj.
Verboj [redakti]
Regulaj verboj uzas la saman radikon por prezenco kaj preterito, dum neregulaj verboj iom ŝanĝas ĝin. Prunteprenitaj verboj aldonas markigan silabon, kiu eĉ dependas de la dialekto.
Prezenco [redakti]
La prezenco distingas tri specojn de konjugacio, nome a-grupo, e-grupo kaj prunteprenita grupo. Ĉar ne ekzistas infinitivo, kiel ekzemplo estas donita la tria persono el la verba singularo de prezenco.
La e-grupa konjugacio estu montrata per la verbo kerel.
| Persono | Mallonga formo | Traduko | Longa formo | TradukoL |
|---|---|---|---|---|
| (me) | ker-áv | mi faras | ker-áva | mi faros |
| (tu) | ker-és | vi faras | ker-éha | vi faros |
| (vo, ov, jov) | ker-él | li faras | ker-éla | li faros |
| (voj, oj, joj) | ker-él | ŝi faras | ker-éla | ŝi faros |
| (amé, amen) | ker-ás | ni faras | ker-áha | ni faros |
| (tumé, tumen) | ker-én | vi faras | ker-éna | vi faros |
| (von, on, jon) | ker-én | ili faras | ker-éna | ili faros |
- L Lovara dialekto
| ker! | vi faru! |
| ker-as! | ni faru! |
| ker-en! | vi faru! |
| ma ker! | ne faru! |
La a-grupa konjugacio estu montrata per la verbo žal.
| Persono | Mallonga formo | Traduko | Longa formo | TradukoL |
|---|---|---|---|---|
| (me) | ž-av | mi iras | ž-áva | mi iros |
| (tu) | ž-as | vi iras | ž-áha | vi iros |
| (vo, ov, jov) | ž-al | li iras | ž-ála | li iros |
| (voj, oj, joj) | ž-al | ŝi iras | ž-ála | ŝi iros |
| (amé, amen) | ž-as | ni iras | ž-áha | ni iros |
| (tumé, tumen) | ž-an | vi iras | ž-ána | vi iros |
| (von, on, jon) | ž-an | ili iras | ž-ána | ili iros |
Preterito [redakti]
La preterito nur distingas inter propraj verboj kaj prunteprenitaj verboj. Krome dependas la preterito litero de la lasta radika konsonanto. Post -l-, -n-, -r- kaj -v- sekvas -d-, sed post -g-, -k-, -kh-, -m-, -s-, -čh- kaj -š- sekvas -l-.
| Persono | Preterito de "kerél" | Traduko | Preterito de "pučhel" | Traduko |
|---|---|---|---|---|
| (me) | ker-d-ém | mi faris | pučh-l-ém | mi demandis |
| (tu) | ker-d-án | vi faris | pučh-l-án | mi demandis |
| (vo, ov, jov) | ker-d-ás | li faris | pučh-l-ás | li demandis |
| (voj, oj, joj) | ker-d-ás | ŝi faris | pučh-l-ás | ŝi demandis |
| (amé, amen) | ker-d-ám | ni faris | pučh-l-ám | ni demandis |
| (tumé, tumen) | ker-d-én | vi faris | pučh-l-én | vi demandis |
| (von, on, jon) | ker-d-é | ili faris | pučh-l-é | ili demandis |
Vortotrezoro [redakti]
La vortotrezoro konsistas el du partoj, nome vortoj, kiuj parencas al vortoj en aliaj hindiaj lingvoj, kaj vortoj el diversaj lingvoj, kies teritorioj estis tramigritaj de la ciganoj.
| Vorto | Senco | De kie |
|---|---|---|
| ha | jes | |
| na | ne | Hindia |
| jekh | unu | Hindia |
| duj | du | Hindia |
| trin | tri | Hindia |
| štar | kvar | Hindia |
| panč | kvin | Hindia |
| šov | ses | Hindia |
| efta | sep | Greka |
| oxto [oĥto] | ok | Greka |
| enja | naŭ | Greka |
| deš | dek | Hindia |
| dad | patro | Persa |
| daj, dej | patrino | Persa |
| phral | frato | Hindia |
| phen | fratino | Hindia |
| čhavo | infano | Hindia |
| šukar | bela | Hindia |
| kaj | kie; ke | Hindia |
| the | kaj | |
| abo | aŭ |
Vidu ankaŭ [redakti]
Literaturo [redakti]
En la pola:
- Izabela Jaśkowiak, Paweł Lechowski, Rozmówki romskie. Romane wakeribena (Ciganaj konversacioj), Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos (Cigana Kleriga Asocio Harangos), Kraków 2008, p. 71
- Baba Jaga. Jan Mirga, Baśnie (Fabloj), Obrazy (Fotoj), Małgorzata Mirga-Tas, Marta Kotlarska, Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos i Muzeum Okręgowe w Tarnowie, Kraków 2010 ISBN 978-83-85988-97-7 Teksto en la pola kaj cigana.
Fontoj [redakti]
- Kauderwelsch Band 177, Romani Wort für Wort, ISBN 3-89416-356-9
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Lingvo |
- Gelem, Gelen: cigana himno