Eurydice (edukado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Eŭridico (mitologio)

Eurydice [esperante: Eŭridico] estas reto pri informado, studado kaj analizado de eduksistemoj kaj edukpolitikoj en Eŭropo[1], financata de la Eŭropa Komisiono. Ĝi konsistas el kunordiganta eŭropa ento kaj serio de naciaj entoj.

Celo[redakti | redakti fonton]

Eurydice celas provizi decidantojn en la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj en la pli larĝa eŭropa regiono kun ĝisdataj kaj fidindaj informoj sur kiuj ili povas baziĝi por politikaj decidoj en la edukada kampo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La reto Eurydice estis fondita sekve de peto de la tiamaj edukministroj en la EU kaj la rezolucio de 1976[2]. La aliĝintoj al la reto kunvenis unuan fojon en 1980.

La reto konsistis origine de eŭropa ento kaj unu aŭ pli da entoj en la edukministerioj en ĉiu de la tiam 9 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĉi tiuj naciaj entoj kutime troviĝis ene de la naciaj ministerioj pri edukado, kvankam en kelkaj kazoj (ekzemple en Britio) ili estas ligitaj al esploraj aŭ dokumentaraj servoj. En landoj kun federacia strukturo, kiel Germanio kaj Belgio, estis necese starigi pli ol unu enton por adaptiĝi al la strukturo de la respektivaj eduksistemoj: tial en Germanio oni kreis nacian enton ĉe la Federacia Ministerio pri Edukado kaj alian ĉe la Konferenco de Edukministroj de la Bundesländer (federalaj subŝtatoj en Germanio).

En 2023, la reto konsistas de 40 naciaj entoj bazitaj en 37 landoj[3] partoprenantaj kiuj estas parto de la programo Erasmus+ (la EU-membroŝtatoj, same kiel Bosnio kaj Herzegovino, Respubliko de Makedonio, Islando, Montenegro, Serbio, Turkio, Liechtenstein kaj Norvegio)[4]. Eurydice estas nun kunordigata kaj administrata de la EACEA (la Plenuma agentejo por edukado kaj kulturo) en Bruselo.

Informinterŝanĝoj kaj komparaj analizoj[redakti | redakti fonton]

Komence la informinterŝanĝa agado de la reto okazis antaŭ ĉio per servo de respondoj al demandoj starigitaj de la aliĝintaj landoj. Poste, sub la premo de ĉiam pli sentata eŭropa dimensio en edukado, kiu postulas la subtenon de validaj indikiloj por komparado de aferoj komunaj al eŭropaj edukaj sistemoj, la reto komencis ankaŭ produkti komparajn analizojn, faritaj de la eŭropa ento en proksima kunlaboro kun la naciaj entoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eurydice preparas kaj eldonas tiujn studojn kaj aliajn materialojn sur ĉiuj niveloj de edukado:

  • informoj pri la eduksistemoj en la Eŭropa Unio
  • komparaj studoj pri specifaj temoj,
  • Indicators (kernciferoj) pri edukado en Eŭropo, interalie pri kerninformoj rilate al la instruado de lingvoj en lernejoj en Eŭropo[5][6], la instruado de regionaj aŭ minoritataj lingvoj en lernejoj en Eŭropo[7], la politikoj kaj rimedoj por la integriĝo de azilpetantoj kaj rifuĝintoj en superan edukadon en Eŭropo[8], la integriĝon de lernantoj kun migranta fono en la lernejoj en Eŭropo[9] aŭ la civitana edukado en lernerjoj de Eŭropo[10].
  • Facts and figures (faktoj kaj ciferoj) interalie pri salajroj de instruistoj.

Specifaj studoj kaj raportoj estas senpage haveblaj en la retejo de Eurydice, same kiel informoj pri la naciaj edukadaj sistemoj en Eŭropo, inkluzive de informoj pri la situacio en la sociaj, ekonomiaj, lingvaj, politikaj kaj religiaj kampoj[11].

Kunordigo kun aliaj instancoj[redakti | redakti fonton]

Eurydice proksime kunlaboras kun pluraj eŭropaj kaj internaciaj organizaĵoj:

La eŭropa ento de Eurydice ankaŭ subtenas la Eŭropan Komisionon en la laboro kiun ĝi entreprenas kun internaciaj organizaĵoj kiel la Konsilio de Eŭropo, la Organizaĵo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo kaj UNESKO.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante "Ŝlosilaj datumoj pri instruado de lingvoj en lernejo en Eŭropo" (komento pri "Key data on teaching langages at school in Europe" eldono 2023)
  2. angle Resolution of the Council and of the Ministers of Education, meeting within the Council (la 9-an de februaro 1976) comprising an action programme in the field of education, p. 8–12. [Rezolucio de la Konsilio kaj de la ministroj pri publika edukado kunvenantaj ene de la Konsilio, de la 9-a de februaro 1976, kiu kontemplas agadprogramon en la kampo de edukado, artoj. 8–12; konsultu la dokumenton]
  3. angle Executive Agency for Education and Culture Arkivita de la originalo 16-an de majo 2015 ĉe Wayback Maŝino
  4. angle Naciaj entoj estas indikitaj sur la oficiala retejo de Eurydice. Arkivite de la originalo, la 5-an de aprilo 2016, ĉe la Wayback Maŝino
  5. angle PDF (2023)
  6. angle European Education and Culture Executive Agency, Eurydice (30/3/2023), Key data on teaching languages at school in Europe – 2023 edition, Publications Office of the European Union, 2023
  7. (plurlingvaj eldonoj) The Teaching of Regional or Minority Languages in Schools in Europe
  8. (plurlingve) Integrating Asylum Seekers and Refugees into Higher Education in Europe: National Policies and Measures
  9. (plurlingve) Integrating Students from Migrant Backgrounds into Schools in Europe: National Policies and Measures
  10. (plurlingve) Eurydice Brief: Citizenship Education at School in Europe – 2017
  11. angle, hungare Ekzemplo pri la situacio en Hungario en tiuj kampoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]