Sintioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sintioj (plurale SintiSinta, sing. masc. Sinto, fem. Sintisa, en Francio ankaŭ foje ManouchManouches) estas unu el orientaj branĉoj de ciganoj. Etnografie ili estas parencaj al romaoj kaj kelkaj sciencistoj kredas, ke sintioj estas parto de romaa grupo[1]. La sintioj mem, tamen, opinias sin apartaj de romaoj.

Plimulto de sintioj loĝas en Germanio kaj aliaj ĝermanlingvaj landoj (Aŭstrio, Svisio, Nederlando, Svedio), kaj ankaŭ en Francio, Belgio kaj norda Italio. Tradicie nomadaj, iliaj grupoj nun preskaŭ ĉiam formas getojn en bordoj de urboj kaj vilaĝoj. Plej kutime, la vivnivelo en tiuj getoj estas sufiĉe malalta, kaj atingo al eduko, kuraco kaj aliaj sociaj servoj estas malfacila por sintioj.

El romaoj, plej parencaj al sintioj estas la Balta branĉo: rusaj romaoj, polaj romaoj, litvaj romaoj ktp. La lingvo de sintioj estas t.n. RomanesSintenghero Tschib(en) - dialekto de la romaa lingvo kun granda influo de la germana kaj foje de aliaj lingvoj de Eŭropo.

Plejparte, sintioj kredas je diferaj variantoj de kristanismo, plej ofte protestantismo (aparte kutimas evangeliismo) kaj katolikismo.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias precize, kial aperas la nomo "sintioj". Estas versio, ke ĝi aludas al la rivero Sindh (Induso) en Hindio. Nunaj lingvistikaj kaj etnografiaj esploroj montras, ke ĝuste el Indusa regiono devenas ĉiuj romaaj etnoj. Alia versio estas, ke la nomo devenas de nomo de legenda estro de fruaj ciganoj, Sindela.

Ambaŭ teorioj tute kongruas kun ciganaj tradicioj (ili kreis etnonomoj kaj laŭ loko de deveno, kaj laŭ nomo de fondinto) kaj do neniu el ili estas nepre preferenda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Elpelo de Sintioj kaj Romaoj el Asperg, 22-a de majo, 1940
Monumento por murditaj Sintioj en Düsseldorf-Lierenfeld
Ravensburg, monumento por Sintioj murditaj en Auschwitz.

La sintioj alvenis en Eŭropon, plejparte en Germanion kaj Aŭstrion dum Mezepoko. Eventuale, ili disiĝis en du grupojn: la Eftavagarja ("Sep Karavanoj") kaj Estraxarja ("el Aŭstrio"). Tiuj du grupoj ekspandiĝis, la Eftavagarja en Francion, kie ili nun estas nomitaj "Manouches", kaj la Estraxarja en Italion kaj Orientan Eŭropon, plejparte en nunajn Kroation, Hungarion, Rumanion, Ĉeĥion kaj Slovakion. En Italio sintioj plejparte loĝas en regiono Piemonto.

Estas teorio, ke sintioj disiĝis de romaoj kiam la lastaj konvertiĝis al islamo dum la regno de Selĵuka dinastio kaj tiel atingis liberecon kaj civitanecon. La sintioj, tamen, preferis resti en sklaveco, sed ne forlasi kristanan kredon[2]. Pro tio ĝis nun iuj sintioj havas malamikemon kontraŭ romaoj.

Notindaj sintioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martha Verdorfer: Sinti & Roma germane
  2. Marco D. Knudsen. Roma Frühgeschichte (1000–1400). Freedom by joining the Islam. Alirita 2007-06-14.