Baltio
El Vikipedio
| Baltaj ŝtatoj | |
| estone: Balti riigid, latve: Baltijas valstis, litove: Baltijos valstybės | |
| kuniga nomo | |
|
Situo de Baltio enkadre de Eŭropo
|
|
| Ŝtatoj | |
|---|---|
| Ĉefurboj | Talino, Rigo, Vilno |
| Areo | 175 015 km² (17 501 500 ha) |
| - de akvo | 3 909 km² (390 900 ha) |
| Loĝantaro | 6 812 500 (2010) |
| Denseco | 38,93 loĝ./km² |
| Horzono | EET (UTC+2) |
| - somera tempo | EET (UTC+3) |
| Lingvoj | estona; latva; litova |
Baltio, Baltujo aŭ Baltaj ŝtatoj estas kuniga nomo de Estonio, Latvio kaj Litovio, ĉiuj situantaj ĉe la Balta Maro.
La baltaj ŝtatoj atingis sian sendependecon de Rusio post la Unua mondmilito, estis okupitaj en la Dua mondmilito unue de la faŝista Germanio, poste de Sovetunio kaj reakiris sian sendependecon nur en 1991. Ĉiuj tri nun apartenas al Eŭropa Unio.
Oni tiel kunigas ĉefe pro historiaj kaj geografiaj kialoj (kp. je Nordio) - ne pro lingvaj (kp. je Skandinavio).
Estonie parolatas la estona, kuzo de la finna, sed la latva kaj la litova estas neinterkompreneblaj baltaj lingvoj hindeŭropaj. Ankaŭ vaste parolatas la rusa.
Statistikoj [redakti]
- 10 Plej grandaj urboj en Baltio (2011)
Rigo (650 468)
Vilno (554 060)
Talino (416 993)
Kaŭno (321 200)
Klaipėda (161 300)
Panevėžys (114 500)
Ŝjaulaj (113 100)
Tartu (103 284)
Daugavpils (103 053)
Liepāja (82 413)