Lot-et-Garonne

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lot-et-Garonne (47)
Informoj
Regiono : Akvitanio
Prefektejo : Agen
Subprefektejoj : Marmande
Nérac
Villeneuve-sur-Lot
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

305 380 loĝantoj
57 loĝantoj/km²
Areo 5 361 km²
Arondismentoj 4
Kantonoj 40
Komunumoj 319
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Pierre
CAMANI
Situo en Francio
Lot-et-Garonne-Position.png

Lot-et-Garonne [lot e garon] (aŭ okcitanlingve Òlt e Garona [olt e garuno]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Akvitanio. Ĝi estas 5 358 km² granda kaj havas loĝantaron de 305 380 personoj. La ĉefurbo de tiu departemento estas Agen [aĵen]. Ĝi ŝuldas sian nomon al la du riveroj (Lot kaj Garonne) kiuj trafluas sian teritorion.

La departemento tute enhavas 319 komunumojn.

Enhavo

Geografio [redakti]

Lot-et-Garonne havas landlimojn kun la departementoj Lot, Tarn-et-Garonne, Gers, Landes, Gironde kaj Dordogne.

Ekonomio [redakti]

Lot-et-Garonne karakteriziĝas per du malsimilaj tipoj da pejzaĝoj : kalkŝtonaj ebenaĵoj okcidente, kaj montetoj kaj valoj oriente. Ĝi estas precipe rurala departemento, kie agrikulturo ludas la ĉefan rolon en la ekonomia vivo. (produktado de legomoj, fruktoj, tomatoj, tritiko, maizo, kaj ankaŭ bredado de bovedoj).

Kulturo [redakti]

La historia patrimonio de la departemento estas riĉa : multaj mezepokaj vilaĝoj kovras la teritorion, multaj preĝejoj kaj kapeloj diversstilaj vizitindas. Ferioj en naturo ankaŭ eblas, dank'al la nombraj lagetoj kiuj situas en Lot-et-Garonne.

Ĉefkomunumoj [redakti]

Ĉefurboj [redakti]

Interesaj vilaĝoj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.lot-et-garonne.cci.fr
Ekstera ligilo    http://fr.wikipedia.org/wiki/Tourisme_en_Lot-et-Garonne
Ekstera ligilo    Prefektejo
Ekstera ligilo    Ĝenerala Konsilio