Loire (departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loire
Insigno de Loire
Situo de Loire
Administrado
Lando  Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero 42
Prefektejo Saint-Étienne
Subprefektejoj Montbrison
Roanne
Prezidanto de la
departementa konsilio
Bernard Bonne
Prefekto Evence Richard
Statistikaĵoj
Loĝantaro 769 029 (2021)
Areo 4 781 km²
Loĝdenso 161 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 21
Komunumaroj 17
Komunumoj 326
vdr

Loire [lŭar] estas unu el la departementoj de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Nomita laŭ la samnoma rivero, ĝi etendiĝas sur 4 781 km2 kaj havas 756 715 loĝantojn. La ĉefurbo estas Saint-Étienne (180 210 loĝantoj). La departemento Loire havas du subprefekturbojn : Roanne (38 896 loĝantoj) kaj Montbrison (14 589 loĝantoj). Ĝi tute enhavas 326 komunumojn.

Arbaroj kovras 60% de la teritorio de Loire, kiu krome konsistas el montetoj kaj la valo de la rivero Loire, kiu trafluas ĝin. La montoj de Forez kaj de Pilat ankaŭ estas karakterizaj de la pejzaĝoj de tiu departemento (plej alta loko: 1640 metroj).

Agrikulturo (precipe bredado) ne estas la ĉefa okupado de la laborantaro. Industrio ludas ĉi tie la plej gravan rolon. Minejoj longtempe okupis la unuan lokon, sed iom post iom malaperis, kaj estis anstataŭigitaj de pli modernaj industrioj (novaj teknikoj, teksaĵ-fabrikado, mekanikaj industrioj...). Malgraŭ ĉio la departemento ne estas sufiĉe dinamika por allogi laborantojn kaj industriojn, kaj la senlaboreco restas bedaŭrinde alta.

Turismo: ekskursado aŭ skiado en la montoj de Pilat, kulturaj vizitoj en la vilaĝoj aŭ kasteloj de Sury-le-Comtal aŭ la Bastie-d'Urfé, la monaĥejo de Charlieu, la prahistoriaj lokoj kiel Le Saut du Perron aŭ la rokego de la Caille. ban-urboj: Sail-les-Bains kaj Montrond-les-Bains.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La teritorio administre dividiĝas je tri arondismentoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]