Charente

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la franca departemento. Por la samnoma rivero, vidu Charente (rivero).
Charente (16)
Blason département fr Charente.svg
Situo de Charente
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Poitou-Charentes flag.svg Puatuo-Ĉarentoj
Prefektejo Angoulême
Subprefektejoj Cognac

Confolens

Loĝantaro 351 581 loĝantoj (2008)
Loĝdenso 59 loĝantoj/km²
Areo 5 956 km²
Arondismentoj 3
Kantono 35
Interkomunumoj 26
Komunumoj 404
Prezidento de
la ĝenerala konsilio
Michel Boutant
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ĉarento [France : ŝarãt] estas unu el la departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. La teritorio estas 5 953 km² granda, kaj la departemento havas 339 620 enloĝantojn. Charente prezentas pejzaĝojn de larĝaj valoj kaj ebenaĵoj kaj kelkaj malaltaj montetoj. La ĉefurbo de la departemento estas Angoulême. Aliaj urboj: Cognac kaj Confolens. La departemento tute enhavas 404 komunumojn.

Agrikulturo ludas la plej gravan rolon en la departementa ekonomio, kaj okupas 36% de la laboranta populacio. Oni trovas ĉefe kultivadon de tritiko, maizo, sunfloroj, kaj vinberoj (famas la vinoj de Cognac kaj Pineau des Charentes). Bredado restas tamen grava aktiveco en kelkaj partoj de Charente (bovedoj). Industrio ne estas tre dinamika, sed konas grandan diversecon: fabrikado kaj transformigado de nutraĵoj, fabrikado de ŝuoj, tradicia fabrikado de porcelanaĵoj, teksaĵoj, ...).

La kultura patrimonio de la departemento estas riĉega : multaj kasteloj (Cognac, Villebois-Lavalette, La Rochefoucauld, Barbezieŭ, Aigre), romanikaj preĝejoj (Angoulême, Bassac, Saint-Amant-de-Boixe), mezepokaj urboj (Confolens). La mildaj pejzaĝoj de Charente ankaŭ estas allogaĵoj por la turistoj, samkiel la vinoj, la gastronomio aŭ la nun fama internacia festivalo pri bildstrio-arto.

[redakti] Vidu ankaŭ


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj