Haute-Savoie
El Vikipedio
| Departemento Haute-Savoie n°74 | |
|---|---|
| Informoj | |
| Regiono : | Rhône-Alpes |
| Prefektejo : | Annecy |
| Subprefektejoj : | Bonneville Thonon-les-Bains Saint-Julien-Genevois |
| Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
631 679 loĝantoj 144 loĝantoj/km² |
| Areo | 4 580 km² |
| Arondismentoj | 4 |
| Kantonoj | 34 |
| Komunumoj | 294 |
| Situo en Francio | |
Haute-Savoie estas franca departemento, kiu kuŝas en sudorienta Francio en nordo de Alpoj. Ĝi apudas Svision norde kun la lago Léman, oriente Italion kun la Masivo Blanka Monto, sude Savoie kaj okcidente Ain. Ĝi apartenas al la franca regiono Rodano-Alpoj.
La departemento tute enhavas 294 komunumojn.
Enhavo |
[redakti] Geografio kaj geologio
La departemento enhavas tri naturajn regionojn :
- okcidente la savoja antaŭlando kie kuŝas montaretaj ĉenetoj el kalko, molaso kaj moreno el la malnova rodana glaĉero : Albanais kaj Genevois.
- oriente la grandaj alpoj kun la kristala Masivo Blanka Monto, kie staras la kulmina punkto el Eŭropo (4807 m.) kaj la Ĉeno Aravis, plejalta prealpa kalka masivo, kiu konsistigas la montaran centron de la departemento.
- inter ili la prealpaj kalkaj mezaltaj masivoj : Bauges, Bornes kaj Chablais
La ĉefaj riveroj estas:
- Rodano, kiu fluas tra la Lago Léman kaj konsistigas la okcidentan limon
- Arves kiu desegnas la valon Faucigny, kie kuŝas Chamonix
- Chéran kiu fluas el la suda masivo Bauges en Savojo, kie ĝi fontas.
- Fier kiu fluas el Masivo Bornes kaj trafluas famajn samnomajn gorĝojn.
La Alpa Sulko, granda valo en la Nordalpoj, kiu etendiĝas de Grenoble ĝis Genève, oriente trairas la departementon.
En Haute-Savoie estas multaj glaĉeraj lagoj, inter kiuj la plej grandaj post Lago Léman (nur parte Savoja) estas Lago de Annecy.
[redakti] Demografio kaj urboj
[redakti] Historio
Vidu la historion de Savojo, kiu estas la historio de la du departementoj : ili konsistigis laŭ ĝenerala senco Savojon antaŭ 1860 ; oni tamen povas aldoni aparte por Haute-Savoie la jenon.
En la mezepoko la terotorio dividiĝis en pluraj grafejoj :
- Grafejo Genève, kiuj entenis Annecy kaj Saint-Julien-en-Genevois
- Grafejo Faucigny (nuna arondismento Bonneville)
- Grafejo Chablais (nuna arondismento Thonon-les-Bains)
En la 15a jarcento Amédée 8a, la unua Duko de Savojo, unuigis ilin kun sia tuta Dukejo Savojo kaj ĝin regis.
Ekstera ligo :
- prefekteja retejo : http://www.haute-savoie.pref.gouv.fr

