Seyssel (Haute-Savoie)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo de Haute-Savoie. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Seyssel.
Seyssel
Seyssel (Haute-Savoie) vidata de Seyssel (Ain)
Seyssel (Haute-Savoie) vidata de Seyssel (Ain)
Seyssel (Haute-Savoie) vidata de Seyssel (Ain)
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Rhône-Alpes
Departemento Haute-Savoie
Arondismento Saint-julien-en-Genevois
Kantono Seyssel (Haute-Savoie)
Komunumaro Komuneco de komunumoj de la Lando de Seyssel
INSEE kodo 74269 [+]
Poŝtkodo 74910
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 342  (2021) [+]
Loĝdenso 139 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°57′30″N 05°50′02″O  /  45.95833°N, 5.83389°O / 45.95833; 5.83389 (Seyssel (Haute-Savoie)) (mapo) Koordinatoj: 45°57′30″N 05°50′02″O  /  45.95833°N, 5.83389°O / 45.95833; 5.83389 (Seyssel (Haute-Savoie)) (mapo)
Alto 250 m al 937 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 16,86 km² (1 686 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Seyssel (Haute-Savoie)
45° 57′ 30″ Nordo 5° 50′ 03″ Oriento / 45.9584 °N, 5.8341 °O / 45.9584; 5.8341 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seyssel (Haute-Savoie) [+]
vdr

Seyssel (prononcu [Sesel]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 342 loĝantoj.

Ĝi situas sur la maldekstra bordo de rivero Rodano, ĉirkaŭ 24 km birdfluge okcidente de Annecy kaj ĉirkaŭ 44 km birdfluge norde de Chambéry. La urbo situas en la plej malalta loko de departemento Haute-Savoie (250 m). La kulmino de la komunuma teritorio estas sur la deklivo de monto "Montagne des Princes" alta de 937 m.

Norde de la komunumo, torento Les Usses sin ĵetas en Rodanon, kaj sude, estas la alfuejo de rivero Fier.

Kiel la samnoma komunumo Seyssel kuŝanta trans Rodano, Seyssel produktas vinon de Nomo de Origino.

Malnova pendoponto kun statuo de La Nigra Virgulino

La malnova pendoponto datiĝas de 1838 La statuo de la Nigra Virgulino en ĝia supro, memoriĝas ke Rodano estis grava akvovojo. La Nigra Virgulino estis protektantino de la ŝipveturistoj sur rivero Rodano.

En la komunumo estas pluraj vilaĝoj: Chavagny, Cologny, Curty, Les Côtes, Pologny, Prairod, Vallod kaj Vens.

La najbaraj komunumoj estas: norde: Bassy kaj Desingy; oriente: Droissy; sude: Val-de-Fier kaj Motz; kaj okcidente, trans Rodano: Seyssel (Ain) kaj Corbonod.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]